de plantoj, kiuj libere donis sian valoran fluidon.

Dum du longaj semajnoj mi vagadis, stumblante tra la noktoj, gvidata nur de la steloj, kaj dumtage kasante min post ia elstara rokajo au inter la montoj, kiujn mi kelkfoje trafis. Plurfoje sovagaj bestoj atakis min, en la mallumo alsaltante min, tiel ke mi devis ciam teni mian glavon en la mano. Kutime mia nove trovita, stranga telepatia potenco donis al mi sufican antauaverton, sed unufoje mi trovis min renversita, kaj akregaj dentoj pikis mian gorgon, kaj vila vizago premis sin al mia.

Kiu besto atakis min? Mi sciis nur, ke gi estas granda, peza, kaj multpieda. Miaj manoj kaptis gian gorgon antau ol la dentoj povis profundigi en mian kolon, kaj malrapide mi perforte forigis la vilan vizagon, kaj premis miajn fingrojn fermige sur gian trakeon. Silente ni kusis tie, dum la besto ciel penis atingi min per siaj dentoj, kaj mi egale penis sufoki el gi la vivon. Malrapide miaj brakoj ekcedis en la malegala lukto, kaj colon post colo proksimigis la brilantaj okuloj kaj dentoj, gis fine la vila vizago altusis min, kaj mi konsciis, ke cio finigas. Subite, el la cirkaua mallumo saltegis ia vivanta amaso de detruajo rekte al la besto min tenanta altere. La batalo inter ili ne longe dauris. Sur la musko ili siris kaj pikis unu la alian, sed baldau mia savanto staris super la kadavro de la besto, kiu alie estus mia mortiginto.

La pli proksima luno, subite leviginte super la horizonto kaj lumiginte la Barsuman teron, montris al mi, ke mia savinto estas Ula, sed mi neniel povis diveni, de kie gi venis, au kiel gi trovis min. Ne necesas diri, ke mi gojis pri gia ceesto, sed samtempe mi sentis maltrankvilon, car Deja Toris estas forlasita de gi. Tiom mi sciis, ke gi fidele obeas miajn ordonojn, ke sajnis ke preskau nur sia morto povus klarigi gian forlason.

Per la nunn brila lunlumo mi vidis, ke la besto maldiki gis al nura ombro, kaj kiam gi forlasis mian karesadon, kaj komencis avide mangi la kadavron ce miaj piedoj, mi sciis, ke la kompatindulo estas nesufice nutrita.

Mia propra stato estis apenau pli bona, sed mi ne sentis min kapabla mangi la krudan karnon, kaj mi ne havis rimedojn por fari fajron. Kiam Ula finis sian mangon, mi denove rekomencis mian lacigan kaj sajne senfinan sercadon por la akvovojo.

Je tagigo, en la dekkvina tago de mia sercado, mi gojegis vidante la altajn arbojn, kiuj montris, ke la celatajo estas proksima. Proksimume je tagmezo mi lace trenis min al la pordo de granda konstruajo, kiu kovris preskau dek kvadratajn kilometrojn, kaj altis je ses dek metroj.

Neniu aperturo estis videbla en la grandegaj muroj, krom eta pordo, ce kiu mi falis ellacigita, nek iu ajn signo de vivo.

Mi ne povis trovi sonorilon, nek alian ilon por informi la enlogantojn pri mia ceesto. Mi nur rimarkis etan rondtruon en la muro, kiu eble servas por tia celo. Gi estis samgranda kiel ordinara krajono. Pensante, ke eble gi estas ia paroltubo, mi metis la buson al gi, kaj estis vokonta, kiam voco venis el gi, kaj demandis, kiu mi estas, de kiu loko mi venas, kaj kion mi volas. Mi klarigis, ke mi fugis de la Varhunanoj, kaj preskau mortas pro malsato kaj ellacigo.

”Vi portas la metalon de verda militisto, kaj sovaga hundo sekvas vin, tamen vi havas la figuron de ruga homo. Lau koloro vi estas nek verda, nek ruga. Kio do vi estas?”

”Mi estas amiko de la rugaj homoj de Barsumo, kaj mi malsatas. Pro humaneco, mi petasi malfermu por ni.”

Baldau la pordeto komencis retroigi antau mi, gis gi fundenigis je dudek metroj, poste gi haltis kaj glitis maldekstren, montrante mallongan, mallargan betonan koridoron, ce kies malproksima fino estis alia pordeto, ciel simila al la unua. Neniu estis videbla, tamen tuj kiam ni trapasis la unuan pordeton gi glitis trankvile en sian lokon post ni, kaj revojagis rapide al sia origina loko en la antaua muro de la konstruajo. Mi rimarkis, dum gi glitis antau ni, ke gi estas dika je ses metroj. Ankau mi vidis, kiam gi reatingis sian lokon, ke grandaj stalaj cilindrajoj venis el la plafono malantau gi, kaj iliaj finoj fiksigis en aperturojn kontraufositajn en la planko.

Dua kaj tria pordoj retroigis antau mi kaj glitis flanken kiel la unua, antau ol mi atingis grandan internan cambron, kie mi trovis mangon kaj trinkon elmetitajn sur granda stona tablo. Voco ordonis, ke mi kontentigu min kaj mian kaloton, kaj dum mi faris tion, mia nevidebla gastiganto faris al mi viglan demandaron.

”Viaj diroj estas tre rimarkindaj,” diris la voco, ”kaj evidente estas, ke vi parolas la veron. Cetere, evidente estas, ke vi ne estas indigeno de Barsumo. Tion mi povas konstati per la formo de via cerbo, la stranga lokigo de viaj internaj organoj, kaj la formo kaj grandeco de via koro.”

”Cu vi povas vidi internen de mi?” mi ekkriis.

”Jes, mi povas vidi cion krom viaj pensoj, kaj se vi estus Barsumano mi povus ankau legi tiujn.”

Pordo malfermigis je la transa flanko de la cambro, kaj stranga, sekaspekta, mumisimila viro venis al mi. Li portis neniun veston au ornamajon krom malgranda ora kolumo, de kiu pendis sur lia brusto ornamajo granda kiel mangtelero. Gi estis inkrustita de diamantoj, krom guste en la centro, kie trovigis stranga stono, lau diametro unucola, kiu fajreris je nau malsimilaj radioj, sep el ili la sep de nia Tera prismo, kaj du belaj radioj, kiuj por mi

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату