car sur Barsumo stelado estas nekonata. Ciuj Barsumanoj timas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ili levas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempoj de dangero.

La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn por atingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taugan logejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj, al kiuj ili donis al mi leterojn.

La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn, kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacoj de la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj cirkauis gin, kiel ankau la cefaj publikaj konstruajoj, kafejoj kaj butikoj.

Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri la impona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetajaro, kiu tapisis la largajn razenojn, mi trovis, ke iu rugMarsano pasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentis min, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metis manon sur lian sultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”

Fulmrapide li turnis sin, kaj antau ol mi povis ec malaltigi mian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apud mia brusto.

”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigis min je dudek metroj de lia glavo, li lasis gin fali kaj ride elkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tuta Barsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kiel kaucuka pilko. Juru je la nomo de la patrino de la malproksima luno, Johano Carter, kiel vi venis ci den, kaj kiel vi povas sangi la koloron lauvole.”

Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam mi lasis lin en la areno ce Varhun.

”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amiko mia,” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kaj civiton, baldau mi sidus kun miaj praavoj sur la bordoj de la perdita maro de Korus. Mi trovigas ci tie por la profito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovi la kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princo de Zodanga, tenas sin kasita en la civito, kaj enamigis al si freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga, petas sian edzinigon al sia filo kiel prezon por paco inter la du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis, ke li kaj lia popolo prefere rigardus sian mortan vizagon ol sian edzinigon al iu, kiun si ne lauvole elektis.

Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj de brulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familio kun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosis kaj al Zodanga havigis al li ec pli intensan amon de lia popolo.

”Mi estas ci tie jam de tri tagoj,” daurigis Kantos Kan, ”sed ankorau mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita.

Hodiau mi aligis al la aviadila militanaro kiel aera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan, la princo, kiu estas estro, kaj tiel informigi pri la kieo de Deja Toris. Mi gojas, ke vi estas ci tie, Johano Carter, car mi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du en komuna laboro nepre povos multon fari.”

Jam nun la placo estis pleniganta de homoj tien kaj reen irantaj pro la ciutagaj aferoj. La butikoj estis malfermi gantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn.

Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj mangejoj, kie oni servis nin tute per masinoj. Neniu mano tusis la mangajon, de kiam gi venis kruda en la konstruajon, gis kiam gi eliris varma kaj bongusta sur la tablojn antau la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojn lau la diversaj deziroj de la klientoj.

Post nia mango, Kantos Kan kunkondukis min al la cefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigu min. Laukutime oni postulis korpan priesploron, sed Kantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, car li mem prizorgos la aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordonon al la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estas Johano Carter.

”Oni trovos poste pri la ruzo,” li klarigis gaje, ”kiam ili kontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn, sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodoj sukcesos au fiaskos longe antau tiam.”

Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mi la detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj masinetoj, kiujn la Marsanoj uzas ducele. La cefparto de la unuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj da metro larga, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintigas ambaufine.

La veturiganto sidas super la aviadilo sur sego konstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro.

La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikaj metalaj vandoj de la cefparto, kaj konsistas el la oka radio de Barsumo, la radio de antauenigo, kiel oni povas nomi gin pro giaj ecoj.

Ci tiu radio, same kiel la naua radio, estas nekonata sur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke gi estas propreco de ciu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiu sendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke la oka radio de ciu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kaj resendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radio estus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ci emas antauenigi la lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de la planedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto, kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezajojn de la surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon, ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povas veturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie, kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату