diras al mi?”

”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al vi, almenau ne antau ol vi liberigos de la verdaj homoj, tion, kion lau via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi faru neniun signon, au kondamnan au aproban, pri miaj jusaj vortoj, antau ol vi estos sekura inter via propra popolo.

Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influigu de dankemo; kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur de sinservemo, car mi havas plezuron, servante vin.”

”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, car mi komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian pardonon.”

La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Si estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.

”Tiu acega Sarkoja denove estis ce Tal Hajus,” si kriis, ”kaj lau onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambau.”

”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.

”Ke oni jetos vin al la sovagaj hundoj en la granda areno, tiel baldau, kiel la hordoj kunvenos por la ciujaraj ludoj.”

”Solla,” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Cu vi ne akompanos nin en unu grandega provo por fugi? Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton ce sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti pli malbona ol inter ci tiuj homacoj.”

”Jes,” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli bone inter la rugaj homoj de Heliumio ol tie ci. Kaj mi povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon de suno kaj felico, inter popolo, kiu komprenas la amon, la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”

”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude foras je nur ok dek kilometroj,” murmuris Solla, duone al si, ”rapida boato povus atingi gin en tri horoj. Poste Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere estas precipe regionoj maldense logataj. Ili scius, kaj sekvus nin. Ni povus kasi nin kelktempe inter la grandaj arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus nin ec gis la pordegoj de Heliumio, kaj je ciu paso mortigus kaj mortigus. Vi ne scias, kiel acaj ili estas.”

”Cu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.

”Cu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la travojagota regiono, Deja Toris?”

”Jes,” si respondis. Preninte grandan diamanton el sia hararo, si desegnis sur la marmora planko la unuan landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ciudirekten sur gi disigis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele, foje konvergantaj al granda cirklo. Si klarigis, ke la linioj estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ci tiuj, en la nordokcidento, si montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj estis pli proksimaj, sed si diris, ke si timas eniri, car ili estas plejparte malamikaj al Heliumio.

Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu nun inundis la cambron, mi montris al akvovojo malproksime en la nordo, kiu sajnis ankau kondukanta al Heliumio.

”Cu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.

”Jes,” si respondis, ”sed gi trovigas norde je tricent kilometroj. Gi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris survoje al Tark.”

”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman akvovojon,” mi respondis, ”guste tial, miaopinie, gi estas nia plej bona vojo por fugo.”

Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fugi el Tark en tiu sama nokto, tiel baldau, fakte, kiel mi povus trovi kaj seli miajn toatojn. Ni arangis, ke Solla rajdos sur unu, kaj mi kaj Deja Toris sur la alia; ciu portos kun si sufice da mango kaj trinko por du tagoj, car por tia longa distanco oni ne povos trorapidigi la bestojn.

Mi instrukciis al Solla, ke si kun Deja Toris sekvu unu el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldau.

Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutrajon, silkojn kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantauajo de la unua etago, kie niaj bestoj movigis maltrankvile, lau sia kutimo, antau ol kusigi.

En la ombroj de la konstruajoj, kaj ekstere sub la radioj de la Marsaj lunoj, pasadis granda aro da toatoj kaj zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorgsonojn, toatoj foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskau kutiman kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili igis pli movigemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensigis. Ja estis dangere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, car ilia kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke io misa okazas, ankau, car en iu ajn momento iu granda virtoato povus decidi, ke gi kondukos amaskuregon al mi.

Ne dezirante inciti ilin hodiau nokte, kiam multo dependis de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату