al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la promeso estus via jam antau monatoj, kaj rajte vi povus pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka cefulo. Cu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis, ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkauze mi ofendigis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo trovigas du specoj de virinoj en la civitoj de la rugaj viroj; por unu speco ili batalas, por rajti poste la edzigon, por la alia speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi sin ’mia princino’, au lau simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis por mi, sed neniam petis, ke mi edzinigu al vi, tial kiam vi nomis min via princino, komprenu,” si hezitparolis, ”tio doloris min. Tamen ec tiam, Johano Carter, mi ne malakceptis vin, gis vi duobligis vian kulpon, riprocante min, ke vi gajnis min per batalo.”

”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, Deja Toris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estis nur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faris tiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj nesatata, mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi igu mia edzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tia vi ja igos.”

”Ne, Johano Carter, ne eblas,” si kriis senespere.

”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”

”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos Sab Tan.”

”Ankau ne tio. Mi ne rajtas edzinigi al viro mortiginta mian edzon, ec sindefende. Tia estas la moro, kaj la moroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amiko mia, kun mi vi devos porti la cagrenon, tion almenau ni havos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongaj tagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniam reveni. Adiau, mia iama cefulo.”

Malgaja kaj deprimita mi forlasis la cambron, sed mi ne perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estas tute perdita por mi antau ol okazis efektive la edzeca ceremonio.

Dum mi vagis lau la koridoroj mi tiel perdigis en la labirinto de serpentantaj vojoj, kiel antau ol mi trovis la cambraron de Deja Toris.

Mi sciis, ke mia sola espero estas fugo el la civito de Zodanga, car mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj; sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originan starlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estus trovata vaganta sencele tra la palaco.

Baldau mi venis al spirala koridoro kondukanta al malsupra etago. Mi malsupreniris gin tra pluraj etagoj, gis mi venis al pordo de granda cambro, en kiu estis pluraj gvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblaj tapetoj, post kiuj mi kasis min.

La interparolo de la gvardianoj temis pri generalaj aferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis, ke kvar el ili anstatauu la kvar gardantaj la princinon de Heliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo, kaj tio okazis; car apenau la kvar forlasis, unu revenis krianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en la antaucambro.

Tuj la tuta palaco igis kiel frapita formikejo. Gvardianoj, oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tien kaj reen tra la koridoroj kaj cambroj, jen oni portis ordonojn, jen oni sercis la mortiginton. Por mi jen la oportuna momento. Kiam areto de soldatoj preterpasis mian kaslokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra la koridoroj de la palaco gis en granda salono mi vidis, venantan tra fenestroj, la karan taglumon.

Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj, kaj sercis rimedon por fugo. La fenestroj rigardis al granda balkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandaj avenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj trovigis la tero, kaj samdistance antau la konstruajo estis muro sep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.

Por rugMarsano, fugo lau tiu vojo sajnus neebla, sed por mi, havanta mian Teran forton kaj facilmovecon, la fugo sajnis kvazau jam farita. Mi timis nur, ke oni trovos min antau ol mallumigos, car mi ne povis fari la salton en plena taglumo, kiam en la malsupra korto kaj la avenuo estas multegaj Zodanganoj.

Do mi sercis denove kasejon kaj hazarde trovis gin en grandega ornamajo pendanta centre de la plafono de la granda salono, je proksimume tri metroj de la planko.

En la grandan pelvon mi saltis facile, kaj apenau mi igis komforta tie, mi audis plurajn homojn eniri la salonon.

Ili haltis guste sub mia kasloko, kaj mi povis audi ciun ilian vorton.

”Certe gi estas farita de Heliumianoj,” diris unu.

”Jes, jedaka mosto, sed kiel ili povus eniri la palacon? Mi kredas, ke malgrau la diligenta dejoro de viaj gvardianoj, unu sola malamiko povus eble eniri la internajn cambrojn, sed kiel ses au ok militistoj povus fari tion neobservite, tion mi tute ne komprenas. Sed ni baldau scios certe, car jen venas la rega psikologo.”

Plia viro aligis al la grupo, kaj post formala saluto al sia reganto, li diris: ”Ho, plej eminenta jedako, ja strangan historion mi legas en la mortintaj mensoj de viaj fidelaj gvardianoj. Ili estas kadavrigitaj ne de pluraj, sed de unu sola militisto.”

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату