Li pauzis por lasi plene efiki sian parolon. Ke lian diron apenau povis kredi la auskultantoj atestis la senpacienca ekkrio de Tan Kosis. ”Kian strangan historion vi portas al mi, Notan?”
”Tamen tio estas vera, via jedaka mosto,” respondis la psikologo. ”Fakte, la impresoj estis forte gravuritaj sur la cerbo de ciu gvardiano. La mortiginto estis tre altstatura viro, portanta la metalon de gvardiano via, kaj lia batalkapablo estis preskau mirakla. Li batalis bone kontrau ciuj kvar, kaj venkis per sia elstaranta lerto kaj per superhoma forto. Malgrau tio, ke li portis la metalon de Zodanga, jedaka mosto, tian viron neniam oni vidis antaue en tiu ci au iu ajn alia lando de Barsumo. La menso de la Princino de Heliumio, kiun mi ekzamenis kaj pridemandis, estis por mi nelegebla; si perfekte regis sin, kaj mi ne povis kompreni ec ereton da gi. Si diris, ke si vidis parton de la batalo, kaj nur unu viro kontraubatalis la gvardianojn, viro kiun si neniam antaue vidis.”
”Kie estas tiu, kiu iam savis mian vivon?” diris iu alia el la aro, kaj mi rekonis la vocon de la kuzo de Tan Kosis, kiun mi savis de la verdaj militistoj. ”Je la metalo de mia unua praavo,” li daurigis, ”certe la priskribo strikte sidas sur li, speciale pri lia batala kapablo.”
”Kie estas la viro?” kriis Tan Kosis. ”Venigu lin al mi tuj. Kion vi scias pri li, kuzo? Sajnas al mi strange nun, ke tia batalulo estis en Zodanga, kaj mi ec lian nomon ne sciis. Kaj la nomo, Johano Carter, kiu konas tian nomon sur Barsumo!”
Baldau oni alportis informon, ke nenie mi estas trovebla, au ce la palaco au ce mia antaua logejo en la kazerno de la aeresplora skadro. Kantos Kan estis trovebla, kaj lin ili pridemandis, sed li sciis nenion pri mia kieo, kaj pri mia pasinta vivo same li diris, ke li nenion scias, car li konatigis kun mi nur lastatempe, dum enkarcerigo inter la Varhunanoj.
”Proksime observadu ankau tiun,” ordonis Tan Kosis.
”Ankau li estas alilandano, sendube ili ambau venas de Heliumio, kaj kie estas unu, baldau aperos la alia. Kvarobligu la aviadilan patrolon, kaj plej detale kontrolu ciun forlasantan la civiton, cu aere cu surtere.”
Iu envenis kun komuniko, ke mi estas ankorau inter la muroj de la palaco. ”Bildon oni faris de ciu persono enirinta au forlasinta la palacon hodiau, kaj ekzamenis zorge, sed neniu similas al tiu de la nova gvardia oficiro, farita kiam li aligis al la gvardio.”
”Do, certe ni kaptos lin baldau,” diris Tan Kosis kontente, ”dume mi iros al la cambraro de la Princino de Heliumio, kaj demandos sin pri la afero. Eble si scias pli, ol si volis diri al vi, Notan. Venu.”
Ili forlasis la salonon. Jam estis mallume en la cielo. Mi saltis facile de mia kasejo kaj rapidis al la balkono. Malmultaj homoj estis videblaj. Mi elektis momenton, kiam neniu estis proksima, kaj saltis sur la supron de la vitra muro, kaj de tie denove al la avenuo preter la palacaj gardenoj.
Capitro XXIII. Perdita en la cielo
Neniel penante kasi min, mi rapidis al la periferio de nia kazerno, kie mi atendis certe renkontigi kun Kantos Kan. Proksimiginte al la kazerno mi igis pli singardema, juginte, ke la loko estas gardata. Pluraj viroj portantaj civilan metalon staris apud la antaua enirejo, kaj malantaue estis ankorau aliaj. Mia sola vojo por atingi nevidita la supran etagon kaj niajn cambrarojn estis per apuda konstruajo, kaj post sufice da manovrado mi akiris lokon sur la tegmento de butiko malproksima je pluraj domoj.
Saltante de tegmento al tegmento, mi baldau venis al malfermita fenestro en la cambro, kie mi esperis trovi la Heliumianon, kaj post plia momento mi staris antau li en la cambro. Li estis sola kaj ne montris surprizon pri mia alveno, sed diris, ke ec pli frue li atendis min, car mia dejora periodo sendube finigis jam antau longe.
Estis evidente, ke li nenion scias pri la okazajoj de la tago, kaj kiam mi parolis pri ili, li tre ekscitigis. Speciale li maltrankviligis pri tio, ke Deja Toris promesis edzinigi al Sab Tan.
”Ne, ne povas esti, neeble estas! La tuta popolo de Heliumio preferus morti ol cedi nian amatan princinon al la reganta familio de Zodanga. Nepre si kvazau frenezi gis antau ol konsenti. Kion oni povas fari, Johano Carter? Vi estas rimedoplena viro, cu vi ne povas elpensi, kiel eblas savi Heliumion de tia honto?”
”Se mi povus atingi al Sab Tan glavdistance,” mi respondis, ”mi povus solvi la malfacilajon de la vidpunkto de Heliumio, sed pro privataj kauzoj mi preferas, ke iu alia estu la liberiganto de Deja Toris.”
Kantos Kan rigardis al mi tre observeme antau ol paroli denove. ”Vi amas sin! Cu si scias tion?”
”Si scias tion, Kantos Kan, kaj rifuzas min nur tial, ke si jam promesis sin al Sab Tan.”
La brava kamarado prenis min je la sultro, levis alten la glavon, kaj ekkriis: ”Kaj se mia estus la elektorajto, pli taugan edzon por la plej aga princino de Barsumo mi ne povus trovi. Jen mia mano sur via sultro, Johano Carter, kaj mi promesas, ke Sab Tan mortos per mia glavo, pro