mia amo al Heliumio, al Deja Toris, kaj al vi. Guste hodiau nokte mi penos atingi lian logejon en la palaco.”
”Kiamaniere? Vi estas tre gardata, kaj en la aero estas kvarobligita patrolo.”
Kelkminute li pensadis. ”Necesas nur preterpasi la gardistojn por sukcesi. Mi konas sekretan enirejon al la palaco, tra la pinto de la plej alta turo. Hazarde mi trovis gin en iu tago, kiam patroldejore mi flugis super la palaco. Dum tia dejoro estas postulate, ke ni priesploru iun ajn neordinaran aferon, kaj estis al mi tre strange, kiam mi vidis vizagon rigardanta el la pinto de la plej alta palacturo. Mi alproksimigis, kaj trovis, ke la posedanto de la vizago estas guste Sab Tan. Li koleretis pro mia eltrovo, kaj ordonis, ke mi pridiru gin al neniu; li klarigis, ke la koridoro kondukas de la turo rekte al lia cambraro, kaj estas konata nur al li. Se mi povas atingi la kazernan tegmenton kaj havigi mian aviadilon, mi povas esti en lia logejo post kvin minutoj; sed kiel fugi el ci tiu konstruajo viadire tiel intense gardata?”
”Cu la aviadilejoj ce la kazerno estas multe gardataj?” mi demandis.
”Kutime dejoras nokte nur unu viro, sur la tegmento.”
”Iru al la tegmento, Kantos Kan, kaj tie atendu min.”
Mi ne restis por klarigi pri miaj planoj, sed tuj retrovis la vojon al la strato kaj rapidis al la kazerno. Mi ne kuragis eniri la konstruajon, plenan je anoj de la aeresplora skadro emaj sercrigardi por mi, kiel ciu en Zodanga.
La konstruajo estis grandega nubskrapajo, alta almenau tricent kvindek metrojn. Sajnis dangere provi la longan grimpon supren lau la fronto de la konstruajo, sed jen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Felice, la multaj ornamajoj de la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon, kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstarajoj kiuj donis bonan stuparon lau la tuta vojo gis la tegmentrando.
Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstaris je preskau sep metroj de la muro, al kiu mi tenis min, kaj ec cirkauirinte la konstruajon mi ne povis trovi malfermajon. La supra etago estis lumplena, kaj enestis multaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingi la tegmenton tra la konstruajo.
Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, ke gin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milon da mortoj por tia virino, kia Deja Toris.
Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligis unu el la longaj ledaj rimenoj, ce kies fino pendis grandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj, kaj alterigas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokon plurfoje al la tegmento, kaj fine gi alkrocis sin, sed cu sufice firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mi ne sciis. Povus esti, ke gi trafis nur la ekstreman randon de la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingigos fine de la rimeno, gi falos kaj jetos min al la strato, tricent kvindek metrojn sube.
Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de la tenita ornamajo, mi svingis min en la spacon fine de la rimeno. Malproksime sub mi kusis la brillumaj stratoj, la pavimaj stonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmon ce la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj audis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timigo. Poste la hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster dangero.
Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tiris min al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovis min rigardanta en la buson de revolvero, portata de la dejoranta gardostaranto.
”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”
”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskau mortinto, car nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”
”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasis aviadilon au elvenis de la konstruajo jam de horo. Rapide klarigu, au mi venigos la gvardion.”
”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kiel certe mi preskau ne venis,” mi respondis, turnante min al la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metroj pendis, ce la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.
La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si, pasis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsupren mi kaptis lian gorgon kaj lian pistolan brakon, kaj jetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno, kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi stopis lian buson per stofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de la tegmento kiel mi mem pendis antau kelkaj momentoj.
Mi sciis, ke oni ne trovos lin antau la mateno, kaj mi bezonis kiel eble plej multe da tempo.
Surmetinte miajn ornamajojn kaj armilojn mi rapidis al la remizoj, kaj baldau havigis mian aviadilon kaj tiun de Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis la motoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsupren mi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis la tegmenton de nia cambraro, kaj trovis min apud la mirigita Kantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sed tuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mi penos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palacon kaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.
Li ordigis por mi kompason, lertan faritajon, kiu restis fiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiauinte unu la alian ni kune levigis en la aero, kaj rapidis en la direkto de la palaco, kiu kusis en la vojo kondukonta min al Heliumio.
Kiam ni alproksimigis al la alta turo, de supre aperis aerpatrolo, jetante sian potencan serclumon rekte sur mian aviadilon, kaj iu voco ordonis halton. Mi ne atentis,