kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en la mallumon, dum mi levigis konstante, kaj rapidege flugis tra la Marsa cielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj, kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopan anaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante mi sukcese evitis iliajn serclumojn, sed samtempe mi perdadis distancon, fine do mi decidis riski rektan veturon, kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de mia motoro.

Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo, konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nun kredis, ke certe per gi mi povos lasi miajn casantojn bone malantau mi, kondice ke mi povos eviti iliajn pafajojn.

Dum mi rapidis tra la aero, la kriacantaj kugloj konvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sed jam mia decido estis farita. Kiel eble plej rapide mi kaptis rektan vojon al Heliumio. Iom post iom la casantoj plimalproksimigis. Mi estis gratulonta min pri felica fugo, kiam bone alcelita pafajo el la krozaviadilo eksplodis je mia pruo. La soko preskau renversis mian tutan aviadilon, kaj je vomiga angulo gi malsupren flugis tra la malluma nokto.

Kiomdistance gi iris antau ol mi remastris gin, mi ne scias, sed certe mi estis tre proksima al la tero, kiam mi ree komencis levigi, car klare mi audis la kriojn de bestoj sub mi. Releviginte mi rigardis la cielon sen vidi miajn casantojn. Fine mi vidis iliajn lumojn malproksime, kaj komprenis, ke ili alterigas, evidente por serci min.

Nur kiam iliaj lumoj ne plu estis videblaj, mi kuragis ekbriligi mian lampeton sur mian kompason, kaj konsterne konstatis, ke paffragmento tute detruis mian solan gvidilon, kiel ankau mian mezurilon pri rapideco.

Vere estas, ke mi povus sekvi la stelojn lau la generala direkto de Heliumio, sed nekonante la gustan situon de la civito nek mian veturrapidecon, la ebleco trovi gin ne estis granda.

La civito Heliumo kusas je mil kvincent kilometroj sudokcidente de Zodanga, kaj se mia kompaso estus nerompita mi atingus gin post kvar au kvin horoj. Efektive tamen, la mateno trovis min rapidanta super vasta areo de la fundo de mortinta maro, post ses horoj da rapida flugado. Baldau mi vidis sub mi grandan civiton, sed gi ne estis Heliumo; sola el la Marsaj grandcivitoj Heliumo konsistas el du grandaj rondurboj, apartaj je cent dudek kilometroj, kaj dum flugado estus facile rekonebla.

Kredante, ke mi vojagis tro malproksimen, norden kaj okcidenten, mi returnis min lau direkto sudorienta, superpasante dum la mateno plurajn grandajn civitojn, el kiuj neniu estis Heliumo. Krom la gemelformo, la civito havas ankorau alian karakterizajon, du grandegajn turojn; unu, brilskarlata, staras alta je mil ses cent metroj centre de unu rondurbo, la alia, brilflava kaj samalta, distingas la fratinurbon.

Capitro XXIV. Tars Tarkas trovas amikon

Cirkau tagmezo mi pasis malalte super granda mortinta civito de antikva Marso, al pretera ebenajo.

Kaj jen mi vidis plurmilojn da verdaj militistoj okupataj en grandega batalo. Apenau mi vidis ilin, tuta aro da pafoj celis rekte al mi, kaj tiel trafe, ke mia aviadilo tuj igis ruino, kaj zigzagis al la tero. Mi trovis min tuj meze de la akra batalo, inter militistoj, kiuj tiel okupigis en la lukto, ke ili ne rimarkis mian alproksimigon. La ordinaraj soldatoj batalis surpiede per longaj glavoj, dum okazaj pafoj de periferiaj solpafantoj faligis militistojn, kiuj pormomente apartigis de la envolvita amaso.

Mi konstatis, ke por mi temas pri elekto inter batalo au morto, kaj la ebleco, ke kio ajn okazos, nepre mi mortos.

Mi elingigis mian glavon, kaj staris preta laueble defendi min.

Mi trovis min apud monstro kontraubatalanta triopon, kaj kiam mi rigardis lian vizagon, lumigitan de batalfervoro, mi vidis, ke li estas Tars Tarkas, la Tarkano.

Li ne vidis min, car mi estis iom malantau li, kaj guste tiumomente la tri atakantoj, kiuj montrigis al mi kiel Varhunanoj, samtempe alkuregis. La bravulo rapide mortigis unu el ili, sed pasante malantauen por denove glavpiki, li piedfrapis kadavron, sin faligis, kaj kusis sternita sub la glavoj de la malamikoj. Tars Tarkas baldau estus ce siaj praavoj, sed mi saltis antau lian kusantan korpon kaj atakis liajn malamikojn. Unu el ili estis jam venkita, kiam la grandega Tarkano restarigis kaj rapide venkis la alian.

Li donis al mi unu rigardon, kaj liaj lipoj ridetumis, kiam kun tuso al mia sultro li diris: ”Apenau mi rekonus vin, Johano Carter, sed ne trovigas alia homo sur Barsumo, kiu farus por mi, kion jus vi faris. Mi kredas fine, ke ja ekzistas io, kion oni povas nomi amikeco, amiko mia.”

Ne eblis al li pludiri, car la Varhunanoj komencis dense atakalveni, kaj kune ni batalis, sultron apud sultro, dum tiu tuta longa, varmega posttagmezo, gis la tajdo turnigis kaj la lastaj anoj de la Varhuna hordo returnis sin al siaj toatoj, kaj fugis en la alvenantan mallumon.

Dek mil homoj partoprenis tiun luktegon, kaj sur la batalkampo kusis tri mil mortigitoj. Ambaunanke oni montris kaj petis nenian kompaton, kaj neniel penis

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату