”Cefuloj,” daurigis Lorkas Tomel, ”cu la jedako Tal Hajus, provu sian meriton kiel reganto super Tars Tarka?”

Dudek cefuloj cirkaustaris, kaj dudek glavoj jese alte brilis. Ne eblis malatenti la dekreton, kaj Tal Hajus elingigis sian longan glavon, kaj aliris por batali kontrau Tars Tarkas.

La fino de la batalo baldau venis. Tars Tarkas metis piedon sur la kolon de la mortinta monstro, kaj igis jedako inter la Tarkanoj. Lia unua ago nomis min plenrajta cefulo, kun la rango, kiun miaj bataloj gajnis dum miaj unuaj semajnoj de kaptiteco inter ili.

Konstatinte la favoran sintenon de la militistoj al Tars Tarkas kiel ankau al mi, mi kaptis la okazon, varbi ilin por mia afero kontrau Zodanga. Mi rakontis al Tars Tarkas pri miaj aventuroj, kaj kelkvorte klarigis al li miajn intencojn.

Li faris parolon al la konsilantaro. ”Johano Carter faris proponon, kiun mi plene aprobas. Mi klarigos koncize.

Deja Toris, Princino de Heliumio, kiu estis kaptitino de ni, nun estas tenata de la jedako de Zodanga, al kies filo si devos edzinigi por savi sian landon el la detruontaj armeoj de Zodanga. Johano Carter sugestas, ke ni savkaptu sin, kaj redonu sin al Heliumio. La kapteblaj valorajoj de Zodanga estas ja allogaj; cetere, ofte mi pensis, ke se ni estus aliancanoj kun la popolo de Heliumio ni povus garantii por ni sufice da nutrajo por multe pliigi nian elkovadon, kaj tiel igi nepre superregantaj inter la verdaj homoj de tuta Barsumo. Kion vi opinias?”

Jen estis preteksto por batalo kaj militrabo, kaj ili levigis al la logajo kiel truto al falsmuso. Post duonhoro dudek rajdantoj disiris transen al mortintaj maroj por kunvoki la hordojn por la ekspedicio. Post tri tagoj ni ekmarsis al Zodanga centmilope. En la unua vico mi rajdis, flanke de la eminenta Tars Tarkas, kun mia amata Ula.

Ni marsis nur en la nokto, arangante por logi dum la tagoj en forlasitaj civitoj, kie ciuj, ankau la bestoj, restis endome dum la tagaj horoj. Dumvoje Tars Tarkas, pro sia statestra kapablo, varbis ankorau kvindek mil militistojn el diversaj hordoj, tiel ke fine, dek tagojn post nia ekiro, ni haltis noktomeze ekster la granda muro de la civito de Zodanga kiel armeo nombranta cent kvindek mil. La batala potenco de tia hordo egalis al tiu de rug-Marsanaro dekoble pli granda. Neniam en la historio de Barsumo, diris Tars Tarkas, antaue kunmarsis tianombra verdmilitistaro. La tasko teni harmonion inter ili, ja estis grandega, kaj mi miris, kiam li alvenigis ilin gis la civito sen interna batalo.

Sed kiam ni venis apud Zodanga, iliaj individuaj kvereloj subigis pro la pli granda malamo al la rugaj homoj, speciale por la anoj de Zodanga, kiuj jam de jaroj senkompate militis kontrau la verdaj homoj, speciale atencante iliajn kovejojn.

Nun, kiam ni trovis nin antau la civito, la tasko pri metodo por eniri igis mia devo. Instrukciinte al Tars Tarkas teni sian militistaron en du partoj ekster la civito, kaj ciun parton kontrau granda pordo, mi prenis dudek militistojn kaj alproksimigis al unu el la pli malgrandaj pordoj, kiuj truigis la muron je regulaj interspacetoj. Ne ekzistas regula gvardio por tiuj pordetoj, kiujn prizorgas gardosoldatoj; ci tiuj patrolmarsadas lau la avenuo, kiu cirkauiras la civiton interne de la muro, same kiel policanoj patrolmarsadas niajn civitojn sur siaj dejorlokoj.

La muroj de Zodanga estas altaj dudek kvin metrojn, kaj dikaj dek ses metrojn. Ili estas konstruitaj el grandegaj blokoj de karborundo, kaj al mia eskorto de verdaj militistoj la eniro sajnis neebla. Ili estis de unu el la malgrandaj hordoj kaj ne bone konis min.

Metante tri el ili alvizage al la muro kun interplektitaj brakoj, mi ordonis al du aliaj, suriri iliajn sultrojn, kaj ankorau al alia mi ordonis surgrimpi la sultrojn de la supra duo. La kapo de la plej alta do estis jam pli ol dek tri metrojn de la tero. Tiamaniere, per dek militistoj, mi konstruis stuparon de la tero gis la sultroj de la plej alta viro. Poste mi ekkuris de ioma distanco, lau la unua stupo gis la plej alta viro, fine saltegis de ties largaj sultroj kaj fingre tenegis la supron de la granda muro. Trankvile mi levis min gis gia larga supro, kaj poste suprentrenis ses ledajn longpecojn de tiom da miaj militistoj. Jam ni estis ligintaj ilin unu al la alia, kaj pasiginte unu finon al la plej alta militisto mi lasis la alian fali sur la kontrauan flankon de la muro preskau al la malsupra avenuo. Neniu estis videbla tie. Mallevante min al la fino de la rimeno, mi lasis min fali la ceterajn dek metrojn gis la strato.

De Kantos Kan mi lernis la sekreton, kiel malfermi la pordojn, kaj post momento mi staris kun miaj dudek militistoj en la fataltrafota civito de Zodanga.

Foje mi trovis, ke mi eniris je la malsupra limo de la grandega palaca tereno. La palaco mem montrigis beleglume, kaj tuj mi decidis gvidi areton da militistoj rekte en la konstruajon, dum la grandega hordo atakos la soldatajn kazernojn.

Sendinte unu militiston al Tars Tarkas por peti kvindekon da soldatoj kaj informi pri miaj intencoj, mi ordonis al dek militistoj la kapton de unu el la grandaj pordoj, dum kun la ceteraj nau mi kaptis la alian. Ni devis labori kviete, oni ne faris pafojn nek generalan antaueniron antau ol mi atingis la palacon kun miaj kvindek Tarkanoj.

Niaj planoj perfekte evoluis. Du gardosoldatojn ni renkontis, kaj sendis al iliaj praavoj sur la bordoj de la mortinta maro de Korus, ankau la gardistoj ce ambau pordegoj sekvis ilin silente.

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату