akiri kaptitojn.
Reveninte al la civito post la batalo, ni iris tuj al la logejo de Tars Tarkas, kie oni lasis min sola dum la cefulo ceestis la konsilantaran kunvenon, kiu kutime sekvas batalon.
Dum mi sidis atendanta la revenon de la verda militisto, mi audis ion movan en proksima cambro, kaj kiam mi rigardis al la pordo, granda kaj malbelega vivantajo subite alkuregis min, kaj sternis min sur la amason de silkoj kaj peltoj, kie mi kusis. Ula, mia fidela, ama Ula! Gi estis trovinta la vojon reen al Tark, kaj (lau posta informo de Tars Tarkas) iris tuj al mia antaua logejo, kie gi komencis sian kortusan kaj sajne senesperan atendadon por mia reveno.
”Tal Hajus scias, ke vi estas ci tie, Johano Carter,” diris Tars Tarkas, reveninte de la logejo de la jedako. ”Sarkoja vidis kaj rekonis vin dum nia reveno. Tal Hajus ordonis, ke mi venigu vin al li hodiau nokte. Johano Carter, mi havas dek toatojn; vi povas elekti inter ili, kaj mi akompanos vin al la plej proksima akvovojo kondukanta al Heliumio. Eble Tars Tarkas estas kruela verda militisto, sed ankau li povas esti amiko. Venu, ni ekiru!”
”Kaj post via reveno, Tars Tarkas?”
”Versajne inter sovagajn kalotojn, krom se mi havos la eblecon, kion longe mi deziris, batali kontrau Tal Hajus.”
”Ni restos, Tars Tarkas, kaj parolos kun Tal Hajus ci nokte. Ne oferu vin, povas esti, ke hodiau venos la ebleco plenumi vian deziron.”
Li kontrauparolis forte, dirante, ke ofte Tal Hajus estas trafita de koleregaj humoroj pro la pensado pri mia konduto, kaj certe oni terure torturos min, se mi falos en liajn manojn.
Dum ni mangis, mi ripetis al Tars Tarkas la historion rakontitan al mi de Solla dum tiu nokto sur la fundo de mortinta maro, okaze de la marsado al Tark.
Li diris malmulton, sed la grandaj muskoloj de lia vizago spasmis pro pasio kaj angoro, kiam li pensis pri la suferoj de la sola vivantajo, kiun li amis dum tuta sia malvarma, kruela, senanima vivo. Li ne plu kontrauparolis, kiam mi sugestis, ke ni iru al Tal Hajus, sed nur diris, ke li volas unue paroli al Sarkoja. Lau lia peto mi akompanis lin al siaj cambroj, kaj sia venenema rigardo al mi preskau rekompencis min por eventualaj missortajoj trafontaj min dum ci hazarda reveno al Tark.
”Sarkoja,” diris Tars Tarkas, ”antau kvardek jaroj vi kauzis la torturigon kaj mortigon de virino nomata Gonzava.
Jus oni informis min, ke la militisto, kiu amis tiun virinon nun scias pri via rolo. Povas esti, ke li ne mortigos vin, Sarkoja, tio ne estas lau la moroj de nia raso, sed nenio baras, se li volas ligi unu finon de rimeno al via gorgo, kaj la alian finon al sovaga toato, kvazau por provi vian hardecon, kaj vian taugecon por postvivi kaj helpi al la daurigo de nia raso. Audinte, ke tiel li faros morgau, mi volis averti vin. Mi estas justa viro, Sarkoja. Cetere, ne estas longa la pilgrimo al la rivero Iss. Venu, Johano Carter.”
En la morgauo Sarkoja estis nenie trovebla, kaj neniam denove oni poste vidis sin.
Silente ni rapidis al la palaco de la jedako, kie oni tuj kondukis nin al li; fakte, apenau li povis atendi por min vidi, sed kiam mi eniris, li estis staranta sur sia estrado kaj kolerrigardanta al la enirpordo.
”Ligu lin al tiu kolono,” li kriegis. ”Ni pli bone konati gos kun la ulo, kiu kuragacis ataki la potenculon Tal Hajus. Varmigu la ferajojn; per miaj propraj manoj mi forbruligos la okukojn el lia kapo, por ke li ne malpurumu min per sia rigardo.”
”Cefuloj de Tark,” mi kriis, turnante min al la ceestanta konsilantaro, ”mi estis cefulo inter vi, kaj hodiau mi batalis por Tark sultron apud sultro kun gia plej eminenta militisto. Almenau vi devus cedi al mi auskulton, tiom mi meritas post la hodiaua batalo. Vi pretendas esti justa popolo — — — ”
”Silentu!” kriegis Tal Hajus. ”Stopu lian buson kaj ligu lin lau mia ordono.”
”Justecon donu, Tal Hajus,” ekkriis Lorkas Tomel, ”neniel vi rajtas flankenlasi la malnovajn morojn de Tark!”
”Jes, justecon donu,” kriis deko da vocoj, kaj dum Tal Hajus bussaumis pro kolerego, mi daurigis la parolon.
”Vi estas kuraga popolo kaj vi amas la kuragon, sed kie estis via eminenta jedako dum la hodiaua batalado? Mi ne vidis lin meze de la batalo; li mankis. Li siras malfortajn virinojn kaj infanojn, sed kiel ofte vi vidis lin batali kontrau viroj? Ec mi, etulo kompare kun li, faligis lin per unu pugnobato. Cu el tiaj viroj la Tarkanoj elektas siajn jedakojn. Apud mi nun staras grandioza Tarkano, eminenta militisto kaj nobla viro. Cefuloj, kiel sonas tio, Tars Tarkas, Jedako de Tark?”
Mugado de basvoca aplaudo salutis tian sugeston.
”Nur necesas ordono de vi, la konsilantaro, kaj Tal Hajus devos pruvi sian estrecan rajton. Se li estus kuragulo, li invitus batalon de Tars Tarkas, sed Tal Hajus timas; Tal Hajus, via jedako, estas malkuragulo. Per miaj nudaj manoj mi povus mortigi lin, kaj li scias tion.”
Kiam mi cesis paroli, sekvis streca silento, kaj ciu fiksis la okulojn al Tal Hajus. Li ne parolis au movis sin, sed lia makulverda vizago igis ackolora.
”Tal Hajus,” diris Lorkas Tomel malvarmvoce, ”neniam en mia longa vivo mi vidis, ke tiel oni humiligis jedakon de la Tarkanoj. Eblas nur unu respondo via. Ni atendas gin.” Kaj ankorau Tal Hajus staris, kvazau stonigita.