pasintaj tagoj li plurfoje pensis pri tiu virino, sed ankau tiu ideo envenis en lian kapon, ke estus bone revidi sin. Sed la cirkonstancoj de la revido tamen konsternis lin iom. Nun plej volonte li estus simple eljetinta la knabinon el la auto. Kion faras tiu virino? Kie si vagacas, ke sia vestajo ciam estas kota kaj sirita? Kion si sercas nokte sur la strato sola. Neniu scias tion.

Subite si venas. Neatendite, kun blondaj fulmoj de siaj hirtaj haroj, furioze, kiel la ciklono.

— Kiel eble plej rapide bonvolu veturigi min ien, malproksime de Parizo, kie mi povas entrajnigi au lui auton — petegis la knabino spiregante.

— Sed… mi estas en frako…

— Oni persekutas min!

— Kvazau mi jam estus audita tion. Kara fraulino Weston, mi konas bone la devojn de viro, sed mi devas atentigi vin, bedaurinde mi estas nur scienculo, kaj ne vaganta kavaliro. Estas nekompreneble, ke vi turnas vin nur al mi, rilate krimaferojn, anstatau la unuaranga polica aparato de nia epoko. Mi tre estimas vin, fraulino, sed estu permesate al mi denove ripeti: la vivo de gentilulo ne estas trapasa domo…

— Vi pravas… Mi tuj elautigos — diris Evelyn. Poste si klinigis plorante sur la ventosirmilon. Si timis, ke oni kasobservas la stacidomojn en Parizo, eble ankau la garagojn. Si sciis, ke temas pri sia vivo. Povas okazi, ke oni jam estas sur sia spuro. La sola ebleco: lui automobilon malproksime de Parizo. Dio mia, kiel sola si estas!

— Diru do, kien mi veturigu vin — demandis la profesoro drincente siajn dentojn, car li sentis, ke li ne povas paroli kun la deca severo. — Ne ploru! Lasu tion, mi petas! Bone, mi veturigos vin el Parizo, kien vi deziras!

— Al Marseille — diris la knabino kun ekbrilantaj okuloj.

– Cu en frako?! — objetis lordo Bannister.

— Ne, ne… veturigu min nur sufice lontane, al la plej proksima vilago, kie mi povas lui automobilon.

La profesoro kolere piedpremis la gaspedalon, kaj la belega Alfa-Romeo senbrue, milde ekveturis sur la landvojo Parizo-Liono.

7

La du viroj kasigis malantau po unu kamentubo sur la domtegmento. Dume la strato kvietigis. Estus dangere pafadi plu.

— Fremdulo! — kriis Gordon. — Cu vi firme persista pri tio, ke ni reciproke transdonu unu la alian al la polico? — Car la persekutanto ne respondis, li aldonis. — Estus pli sage, se ni provus kune fari ion.

Adams ne respondis.

— Duope ni eble povus trovi la knabinon kaj la dokumenton. Mi havas kelkajn indikojn, sen kiuj vi ne atingos celon. Ni agu kune.

— Kiu vi estas?

— Anglo. Samprofesiulo.

— Kiel vi povus utili al mi?

— Permesu partopreni la negocon de la geografia karto de Clayton, kaj rekompence mi proponas al vi la „statuo-negocon”.

— Kian statuo-negocon?

— Temas pri statuo, kiu valoras unu milionon da pundoj.

— Mi konjektis, ke estas io al tiu Budho. Bedaurinde, mi nun ne havas tempon okupigi pri alia afero, ol la orangkolora koverto.

— Komuna afero — respondis Gordon. — Ambau falos en nian manon, trovinte Evelyn Weston-on. Nu? Duono-duono. Se vi volas, ni povas fari kartelon. Au ni turnu nian dorson unu al la alia, kaj ni forlasu la tegmenton aparte, car mi esperas, ke nek vi deziras maljunigi ci tie.

Sekvis pauzo.

— En ordo — diris Adams poste. — Nun ni ne kuragas el pasi el malantau la kamentubo, almenau mi ne fidas vin, do estus plej sage renkontigi post duonhoro en la restoracio „Fazeol-rego”. Gi trovigas apud Chateau- Rouge.

— All right! Gis la revido…

Sirmate de la kamentuboj, ili rampis en la kontrauan direkton.

Kiam Gordon denove estis sur la strato, li telefonis al Rainer.

— Venu kun Corned-Beef en la restoracion „Fazeol-rego”!

— Cu oni bone kuiras tie? Car mi ankorau ne vespermangis.

— Vi, idioto! Temas pri vivo kaj morto. Ni estos milionuloj, trovinte Evelyn Weston-on.

— Vi povas pruntepreni krediton por tio. Corned-Beef jus telefonis, ke si veturas kun la profesoro per automobilo. Anticipe ili plenigis la benzinujon sur la landvojo, kondukanta al Liono. Li sekvos ilin, lasante mesagon ce ciu benzinstacio. Cu la restoracio „Fazeol-rego” estas malproksime de tie ci?

8

Adams kaj liaj du homoj jam estis en la frinkejo, kiam Rainer kaj Gordon alvenis. La sinjoroj prezentigis unu al la alia, kaj ili prezentis siajn kolegojn.

Iu kolego de Adams havis rondbarbon, maristan trikotajon, kaj li konstante macis mactabakon, pro kio li fojfoje devis kraci. Li nomigis Joko. Li neniam diris pli do nomo okaze de prezentigo. Iam li laboris en cirko, kiel gum-korpa artisto, sed foje li murdis kelkajn homojn, kaj de tiam li praktikas la nunan metion.

La alia kolego, d-ro Cournier, estis grandega, dika, pala, blankhara homo, kun lacaj okuloj, kronika morfinisto. Li faris malrapidajn gestojn per siaj sveligintaj, lantugaj manoj, kiam li iafoje bonvole kaj sage klarigis ion per sia basa voco.

— La tempo urgas, sinjoroj — komencis Gordon. — Mi ne devus kunlabori kun vi, sed ni kolizius ie en tiu ci afero, sed la akirajo estas tiel granda, ke ciu ricevos abunde el gi.

— Ni transiru al la afero! — diris la rondbarbulo, kaj li komencis piketi siajn ungojn per sia nekeredeble longa trancilo.

— Tre bone. Estas la plej urga tempo transiri al la afero — diris Rainer kaj mendis ce la kelnero: — Mi petas bovidan eskalopon lau viena maniero kun multe da terpomo, kvar decilitrojn da ruga vino, kaj du malmole kuiritajn ovojn.

— Do, sinjoroj — klarigis la bagnano. — Mi scias, kie trovigas la knabino ci momente kun la koverto, krome mi scias, kie ni trovos tiun certan statuon kun la kaseto, kiu valoras unu milionon da pundoj.

— Nun jam ankau mi scias tion. Ce Munster — rimarkis Adams. — Sed se vi diros, kie estas la knabino, tiam ni volonte faros kompanion.

— Duono-duono.

— Bone.

— Gordon rakontis cion. Rapide, sed kompreneble. Li komencis de Dartmoor, ce Jim Hogan kaj finis per la telefonmesago de Corned-Beef.

— Felice Corned-Beef perdis la spuron de la knabino, kaj mi sendis lin serci la profesoron, kun kiu Evelyn Weston vojagis sur la sipo, kiel lia edzino. Mi pensis, ke la knabino denove aperos en la proksimo de la profesoro. Kaj vere ili renkontigis, tuj post la eventoj, okazintaj en la strato Mazarin.

Adams salte levigis.

— Ili do estas trovitaj! — Li turnis sin al Rainer. — Kiam vi parolis kun via kolego telefone?

— Ne pli ol unu horo. Sed mi ankorau ne vidis tian priservon, mi jam duon horon atendas la mustardon. Kaj ovo sen mustardo…

La rondbarbulo eltiris la trancilon el sub sia ungo kaj direktis ties pinton al Rainer.

— Ni tuj ekiros! — krakis la voco de Adams.

Post nelonge ili veturegis sur la landvojo, kondukanta al Liono. Ili atingis taksion ce Armentiere.

Corned-Beef elautigis.

— Ili jam estas malproksime antau ni — li diris la novajon, eksidinte en la alia automobilo Packard — la profesoro havas bonegan, novan auton, sed li ne konjektas, ke ni persekutas ilin.

La auto kuregis impetege…

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату