fenestron kaj eksidis por momento sur la rando de la rondforma, mallarga kavajo. La balkono de Greta estis du etagojn malsupre. Li lasis pendi la snuron libere kaj provis siri la gudrumitan paperon de sur sia vizago.

Arbokrono de giganta abio klinigadis susurante ne malproksime de li.

La blinda fenestro, kie li sidis, estis regula cirklo. Nur malgranda muro. Kavajo, simila al kaserolego. Kial oni faras gin? Eddy pensadis pri tio dum kelkaj momentoj, sed poste li tre ekmiris.

Kie estas la snuro?

Sankta Dio!!!

Li lasis la snuron libere pendi, kaj gi alkrocigis al la brancoj de la grandega abio dum eksvingigo. La snuro nur iomete estis alkrocita, kaj nun gi malstabile pendis sur la maldika branco. Eble gi tuj refalos, sed sur tiu ci mallarga rando, dorse la nura muro, en la alteco de kvin etagoj, li povas krocigi nur al la gudrumita papaero, la situacio estas iomete malasperiga. Ni komprenu tion.

Li devus etendi nur sian brakon kaj atingus la snuron. Sed kiel ekmovigi ci tie?

Li sentis tiel, ke li tuj falos malsupren.

Restas nenio alia ol atendi la plej baldauan ventopuson, por ke la snuro refalu. Oni ne devis longe atendi la ventoatakojn en tiu nokto. Gi jam venis, furioze kaj mugante!

Haliho!

La snuro movigetis.

Nun!

Gi levigas kaj…

Kaj gi falis inter du brancojn, kiel en forkon. Ciklono au tornado, au alia transmara sango de vetero estus bezonata por eklevi gin.

3

La situacio de Eddy Rancing estis pli malesperiga kaj senperspektiva ol tiuj kompatindaj situacioj, kiuj okazis iam en la mondo!

Li cirkauprenis siajn genuojn, kurbigante lau la arko de la rondforma, blinda fenestro, kaj li aspektis de malproksime, kiel snurego. Li estis malseka gishaute, la malvarmo trapenetris lin, kaj la auroro ankorau estis tre malpoksime.

Sed kion li faros aurore? Kiel klarigi…

La gruzero grincis. Iu venas malsupre!! Largranda capelo aperis en la parko.

Sinjoro Maxl! La poeto de Vilhelmo Tell! Kion li sercas ci tie?

Estas certe, ke antau nelonge li vidis lin vespere promenadi reve ce la barilo kun Viktoria, la edzino de cefgardenisto Kratochwil. Jes ja! La cefgardenisto ricevis alciton por la hodiaua tago iri en Erlenbach-on, kaj li certe pasigos la nokton tie. Kion fari? Ne estas alia senkulpigo. Li raspis sian gorgon kaj kriis malsupren:

— Bonan vesperon… sinjoro Maxl…

La poeto rigardis supren. Poste li eklevis sian capelon.

— Mi havas la honoron, sinjoro Rancing! Kiel vi opinias pri tiu terura vetero?

— Gi venas el Alpoj. Okazas degelo — li kriis kun altrudita rideto el la blinda fenestro.

— Se estas permesate demandi: kion vi faras supre?

— Ankau mi mem ne scias…

— Nu, tiam mi ne genas vin — li diris levinte sian capelon kaj ekiris.

— Sinjoro Maxl! Cu vi helpus min?

— Bedaurinde, sinjoro, mi ne havas ec unu groson. Sed la direktoro de la banko, barono Ostrau…

— Mi pensis ne pri financa helpo. Mi satus malsuprenveni de tie ci.

— Cu ne estas bone sidi tie?… Diru, efektive kial vi restadas hodiau nokte sur la fasado de la kastelo, kiel ia reliefo?

— Mi ne povas malsuprenveni

— Tio ankorau ne estas kauzo por supreniri.

— La vento forblovis la snuron, kaj gi krocigis sur tiu abio. Vi povus helpi min, sinjoro Maxl.

— Sed tio dependas nur de mi. Mi estas preta antauhelpi vian malsuprenvenon. Sed al tio estas bezonata jeti teren bagatelajon. Vi havas tre belan poshorlogon kun ceno.

Eddy terurigis.

— Sinjoro! Gi estas cantago!

— Lasu tion al mia konscieno. Nu, cu vi jetas gin au ne? — La horlogo de sinjoro Rancing kun la mallonga, dika oficira ceno ciam tre placis al sinjoro Maxl. La demando, cu gi estas vere el oro? Foje en Zuriko iu vendis al li bastonon kun argenta kapo, kaj poste evidentigis, ke la belega prenilo estas akvokrano. De tiam li estas singarda. La poeto ekiris, kvazau li estus foriranta.

— Atendu!

Rancing jetis teren sian poshorlogon kun malestimo, kiu falis kun obtuza bruo sur bedon, inter la arbidojn, cirkauvolvitaj per papero.

— Hontu! — li kriis malsupren. — Ke verkistro estas tiel materialeca!

— Vi eraras! Mi ne estas materialeca kiel poeto! Mi ankorau ne ricevis ec unu groson por miaj verkoj… Kie estas tiu malbenita horlogo?

Nun li ne trovis la horlogon. La vento fajfis, la pluvo falis, kaj Rancing estis certa pri pulmito. Fine la horlogo tamen trovigis.

— Nu, rapidu!.. — Rancing urgis lin.

— Vidu, mi foje jam trompigis. Se vi ne koleras, unue mi montors gin al taksadisto.

Eddy preskau falis el la alteco.

— Sed sinjoro! Mi povas falegi en kiu ajn momento…

— Fermu viajn okulojn, kaj pregu. Mi rapide iros al Hograben, li logas ne pli old dekvin minuta distanco de tie ci. Li estas eminenta horlogisto. Li lernis en Schaffhausen. Lia juna fratino edzinigis al pentristo. Mi montros la horlogon al li, se gi estas el oro, tiam mi tuj helpos vin…

— Sinjoro Maxl! Vi estas…

— Ne dankegadu! Mi klopodas urge reveni por helpi vin, car kiu donas rapide, donas duoble.

Eddy Rancing satintus doni ion duble kaj rapide al la poeto, sed li jam forkuris.

Haliho!

La vento preskau desiris lin el la alteco, kaj neg-pluvo frapadis lin. Lia vestajo rompigadis sur li en la frosto, kiel kando…

Sinjoro Hograben cu ne logis proksime, au li dormis profunde, car la poeto revenis nur post duonhoro.

— Cio estas en ordo! Timu nenion! Ne estas problemo pri la oro! Vi tuj estos malsupre…

— Eskalon… Akiru eskalon… — hapis Rancing.

— Superflue. La fajrobrigado kunportos gin.

Trumpetado audigis de malproksime.

— Fripono! Cu vi alarmis la fajrobrigadon?

— La gas-kompanio ne povas malsuprenigi vin!

— Tie estas eskalo… Mi petegas… Antau ol ili alvenus ci tien…

— Bele! Poste onu punus min, car mi vane venigis ilin. Diru, kiom da rubenoj estas en la horlogo?

4

… Alvenis la fajrobrigado! Gvidate de suboficiro Zobelmann! La jungajo furioze kuregis, tirata de kvar kaj duono da bestoj! Car tri cevaloj kaj unu mulo tiris la caron, provizitan per pumpilo kaj eskalo.

Zobelmann, kiam sciigis pri la okazintajoj, unue ekblovis la trumpeton. Gi sonu jam dum la preparigo, por ke la logantoj havu tempon aperi sur la scenejo de la granda evento. Li rapide alivestigis en sian blankan-bluan, paradan uniformon. Hodaiau li devas faris sian plejon! Malofta okazo! Ec la fajro evitas tiun mizeran lokon.

— Cu cio estas preta?

Nun do, antauen! La caro de la fajrobrigado kuregis, kaj la trumpeto ploris! La hufferoj terure klakis.

La logantaro jam grandnombre cirkaustaris la kastelon. Ili rigardis kun intereso la malgajan homon, sidantan

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату