en la blinda fenestro, kies pantalontubo defluigis la pluvakvon, kiel ia kromdrenilo.
Sed, hah, alvenis la fajrobrigado.
Seklvis mallonga manovrado per la eskalo. Ili sovis gin antauen, poste reen. Fine iu junulo suprengrimpis, li fiksis sin per unu mano kaj piedo kaj levis sian alian manon alten.
Estis fenomene! Ciu aplaudis.
— Antauen! — kriis Zobelmann.
La eskalo nun batigis al la muro, kaj sinjoro Lowy, la tubestro ekiris.
Tiam jam la logantaro de Mugli am See plennombre cirkaustaris la kastelon.
Sed sinjoro Wollishoff preskau anticipis la sav-agadon de la fajrobrigado. Li profunde dormis, kiam lia filino vekis lin. Car Greta vekigis je la unua horo pro stomakaj spasmoj, car si malbonfartis pro la multe da soda bikarbonata, kiun la kuracisto preskribis por Rancing kontrau sendormeco. La doktoro pensis, ke Eddy fantasmagorias, car li havas gravan anemion, tial li telefonis al la apotekisto doni al la junulo sodan bokarbonatan anstatau la dormigilo Veronal, preskribita sur la recepto. Greta vekis sian patron kaj timeme informis lin pri la novajo, ke la fajrobrigado paradas antau la kastelo, en la ceesto de la logantaro.
Portinte noktan surtuton, Wollishoff kuregis en la parkon, rigardis supren, kien oni apogis la eskalon, poste li rekuris, kaj denove aperinte, li havis pafilon Flobert en sia mano, per kiu li celis Rancing-on, kaurantan super la balkono de Greta.
Ciuokaze estintus pli simpla solvo de la situacio mortpafi la gaston de sur la kornico de la blinda fenestro. Eble jam nek Rancing estus bedaurinta tion. Sed Zobelmann en la lasta momento flankenpusis lian manon.
— Surprenu ion, car vi malvarmumos! — li kriegis en la orelon de Wollishoff.
— Mi mortpafos lin!
— Nur tiam, se li estos malsupre! Kiel vi pensas, cu ni vane venis ci tien? — Kaj li jam komandis. — Du homoj tenu la sinjoron konsiliston senmova!
La savo dauris. Ne pasis duonhoro, kaj la eksterlandano estis surtere dum ovacio kaj capelsvingado de la logantaro. Eddy klarigis al la konsilisto per rauka, senartikigita kriegado, simila al sirenado, kiun du homoj tenis senmova, ke li morte amas lian filinon, kaj li volas peti sian manon.
— Mi deziris amkonfesi al Greta dum romantika balkon-sceno.
— Pri kia sceno temas? — stentoris sinjoro Wollishoff.
— Nokte aperas junulo sub la balkono por konfesi sian amon. Gi estas bela tiel! Fama poeto verkis tion!
— Mi estis tiu — murmuretis sinjoro Maxl. — Tio okazis al Vilhelmo Tell.
— Mi amas vian filinon, kaj mi volas edzinigi sin — kriegis Eddy.
— Kion li diras? — demandis la dommastro sinjoron Lowi, kiu staris apud li en la mano kun la akvotubo.
— Li amas vian filinon — stentoris la tubestro tiel laute, ke ciu fenestro de la kastelo ektremetis.
— Li amas vian filinon… — hurlis la homamaso §ore.
— Kiun?… Kiun?… — hapis la maljunulo mirante kaj rigardis supren al la blinda fenestro.
Sed Greta, kiu staris gis nun en la fono, nun venis antauen kaj jetis sin inter la brakojn de Eddy. Fine ankau la maljunulo komprenis tion kaj iris enlitigi.
La montopintoj de Alpoj konturigis el la nubaro, aspektanta kiel akumuliganta vaporamaso en la auroro…
Sekvonttage Eddy Rancing telegrafis al sia onklo.
„Mi svatigis al Budho, venu tuj, Eddy.”
Sepa capitro
Ili preterlasis multajn, malgrandajn vilagojn unu post la alia. La profesoro ne cangrenigus pro la frako, sed la brustobutono premigis en lian karnon, kiam li klinigis antauen.
La knabino ekparolis malkurage.
— Kie ni trovos… garagon plej proksime, kie mi povas lui automobilon?
La lordo pensadis kelkajn sekundojn pri tio, cu li respondu? Fine li decidis sin respondi. Sed nur mallonge kaj grumblante.
— Mi scias tiel, ke gi trovigas en La Rochelle. Gi estas sufice granda vilago. Mi esperas, ke ankau mi trovos taugan tranoktejon gis morgau.
Ili denove silentis. Arboj kuregis preter ili, kvazau ia senkrura armeo, marsanta anservice, sur cies trunko estis larga, blanka zono. Oni turpigis la praan aspekton de la netusita pejzago per tiuj malbelaj, kalkozonoj en la intereso de la automobilistoj.
La profesoro, kvazau al si mem, grumblis plu, car ebleco de alia katastrofo ekideis al li, rilate lian tranoktadon, kion li sukcesis eviti.
— Estas bonsance — li murmuris, — ke mia necesujo ciam estas en la auto…
La malgranda, lakita valizeto trovigis apud li sur la sidejo.
— Kial bonsance? — demandis Evelyn iom nervoze.
— Cetere mi ne povus razi min matene en La Rochelle. Kaj mi malsatas esti nerazita.
„Tropendantulo” — pensis la knabino, kaj rigardinte sur sin, si preskau ekploris pro sia cifona, kotkovrita, skrapvundita aspekto, pelita gismorte, meze de Europo. Kaj li problemas pri sia razilo.
Eble si nur tial pvovis iom kompromiti la profesoron antau si, por ekvilibri sian suspektinde kreskantan simpation al li.
Ankau en la automobilo si spasme prenis sian malgrandan valizeton, kiu same estis nigra.
La orangkolora koverto estas en gi. La prezo de la „Meditanta Budho”.
Krome la honoro de la kompatinda veselkapitano Brandes. Kiel li nomigas en la legio?
— Munster… Munster… Munster…
Si ripetadis lian nomon, kiel ian lecionon.
Fine ili alvenis al La Rochelle.
La profesoro haltis antau la sola gastejo de la vilago. La drinkantaj kamparanoj ovacie akceptis la automobiliston, aperantan en frako. Bannister rugigis gis la frunto, kiam rapokapa, kurba-krura Bretono cirkauiris lin kaj gapis la profesoron, kvazau li estus afiskolono. Vitisto mallaute proponis al la restoraciestro, ke estus bone venigi la distriktan kuraciston, dum kelkaj homoj el ili estas ci tie.
Oleomakuloj videbligis sur la pantalono de la frako. Lia balge malsekiginta kolumo frotvundis lian kolon ruga, kaj kiam li klinigis antauen dum stirado, la butono de lia kolumo postlasis profundan signon sur lia gorgo.
— Bonvolu diri, kie mi trovas garagon? — demandis Evelyn la proprietulon.
— Jen gi estas apud ni! Eble dek pasojn proksime. Vi tuj ekvidos, ci supre. Granda barelo staras antau gi…
— Dankon… Bonvolu paki al mi kolbasvarojn kaj fruktojn, mi revenos por tiuj, luinte automobilon.
— Bone.
— Mi satus lui cambron — diris Bannister.
La noktogardisto rigardis tra la fenestro de la gastejo kaj faris krucosignon.
— Mi havas kvietan cambron sur la unua etago, kiu donas vidon al la gardeno… — respondis la gastejmastro kaj aldonis malcerte. — Cu via sinjora mosto estas sen akompananto?
— Mi devis urge veturigi la fraulinon ci tien! Mi ne havis tempon alivesti min… Bonvolu diri al la homoj, ke ili ne rigardacu, almenau ili ne palpadu min!