mem ne sciis, kiel gi ekideis al li. Evelyn kredis, ke tiu distrita kapoteno en tiu situacio ne estos okulfrapa, sed gi estis tre agrabla al si. Unue si fermis siajn okulojn pro tiu agrabla sento, sed poste si jam dormis sur la sultro de lordo Bannister. La profesoro kelkfoje rigardis flanken kaj murmuretis ion.

„Si estas tute stranga kreitajo — pensis la profesoro. — Gis nun mi vidis sin nur en tri situacioj. Unue si fugas, poste ploras, fine dormas.”

4

Matene la situacio farigis iom malalgrabla. La autistoj, veturantaj el la kontraua dirakto, preskau kuris en la apudvojan fosajon pro surprizo, ekvidinte ilin ce la direktilrado, atleton, versajne frenezigintan dum trejnado, en societo de almozulino. Oni montris ciam pli grandan intereson al ili en la vigliginta trafiko. La profesoro malesperiginte pensis pri la skandalo, se iu rekonos lordon Bannister en lia persono, pri kies scienca prelego cefloke skribas la matenaj jurnaloj.

— Sinjoro — diris Evelyn, kiu pensis la samon. — Iam mi lernis stiri automobilon. Permesu, ke mi sidu al la direktilrado.

— Cu mi? — demandis la lordo suspekteme.

— Mi pensas… Eble en la interno de la auto… sur la… planko… Tiel oni ne vidos vin… Se vi kuntirus vin…

— Cu vi vere deziras tiun pli novan spektaklon? Mi ne povas sufice emfazi, kiel oni neglektas la instruon de la akrobatajo en la medicina fakultato de la universitato. Sed se vi deziras… Mi ne kontraudiras.

— Dio mia! Kial vi mokas min?! Mi nur timas pri via reputacio!

— Ankau mi mem opinias, ke miaj estimantoj imagas min ne tiel… Nu, bone!.. Ne ploru, mi petas, car mi ne satas tion! Mi iras por felksi min kurbdorsa. Mi esperas ke mi ne devas fari trapez-akrobatajojn.

La profesoro transdonis la lokon al Evelyn ce la direktilrado, li grimpis malantauen en la internon de la veturilo. Amare geminte, li cirkauprenis siajn genuojn kaj eksidis sur la plankon. Dume ili haltis por plenigi la benzinujon.

Nun jam Evelyn arangis cion. Bedaurinde, ce la benzinstacio la junulaco rimarkis, ke mallonghara, aga virino kasigas en la profundo de la auto, kaj li vokis siajn patrinon, fartinon, la tri pli junajn fratojn kaj la avon. Ili cirkaustaris la veturilon kaj admiris Bannister-on tra la vitro, kiel sarkon en akvario. Iu knabo kuris en la vilagon por informi la konatojn. Felice la benzinujo dume plenigis, kaj ili povis veturi plu per la auto.

La lordo jam ne riprocis sin. Li diris nenion. Cirkaupreninte siajn genuojn, li fikse rigardis siajn kotkovritajn maleolojn, kiuj vidigis el liaj lakitaj suoj, li apatie cigaredis, kiel tiu, kiu jam ne esperas la plibonigon de sia sorto.

Poste li melankolie toleris, kiel mildiginta rabobesto, ke Evelyn portu al li sandvicojn el drinkejo. Mangiginte lin, si atendis, gis li trinkis sian teon kaj reportis la tason. Dume venis tien la pastro de la vilago kaj haltis apud la auto. Enrigardinte, li kunsente proponis al Evelyn dungi fortan, kamparanan junulon por kelkaj frankoj, kiu akompanus sin, ke si ne estu sola kun la malsanulo. Bannister audis konsternite, ke Evelyn dankas la konsilon, dirante, ke si ne benozas helpon, car sia kompatinda frato kondutas trankvile.

Jes, Evelyn bone informis la afablan ineresiganton. Lordo Bannister vere kondutis trankvile rilate tion, ke li akiris mirindajn rezultojn sur la tereno de la kuracado de dormomalsano, kaj li estas serioza kandidato de la ci- jara Nobel-premio. Kompare kun tio, li kondutis surprizige trankvile en la frese lavita noktosurtuto de la drinkejmastro, interne de sia auto, sidante sur la planko, cirkau lia kolo kun vistuko, hirte kaj kotkovrite, sur la landvojo Parizo-Liono.

Car la ciklono sidis ce la direktilrado, ankau la auto komencis asimili iom post iom al ties posedanto.

La antauaj kotsirmiloj enpremigis, kaj la bufro kurbigis iom ce bariero. Baldau hazarde malfermigis la pordo, kiam ili veturis sub viadukto, kaj dum Evelyn bremsis, la pordo frapigis al elstara parto de muro, kaj gi harmonike kurbigis kun terura frakas-bruo kaj krakado.

— Mi devas iom ekzerci min… — diris la knabino malantauen sin ekskuzinte.

— Mi vidas tion — respondis la profesoro malgaje kaj forigis kelkajn vitreroj el sia hararo. En tiu momento terura puso trafis ilin el dorsdirekto. Iu blasfemis malantau ili en la auto. Evelyn rapide veturis plu.

— Pli-malpli frue vi devas resalti la girsignalilon — diris la profesoro. — Car oni kredas tion, ke vi deziras turnigi dekstren, ili do volas preterveturi vin maldeksre, tiel ni karambolos kun ili. Estus plej bone resalti la girindikilon tuj post ties uzo.

— Gi ne funkcias! — kriis Evelyn, kaj malesperiginte si turnadis la saltilon.

— Sed nur tial, car vi turnadas la saltilon de la fenestrovisilo. Apud gi trovigas la saltilo de la girsignalilo. Ne! Ne! Tiu estas la saltilo de la malantauaj lampoj… Nu… Fine…

La knabino ekploris.

— Mi petegas — diris Bannister kun rauka flustrado, milde, preskau pregante, — ne ploru. Mi ne satas tion. Prefere dormu au fugu, nur ne ploru! Nek tio genos min, se pli-malpli frue ni restos nur triope: vi, las direktilrado kaj mi… Hop!.. Nenio problemo, nur mia kapo… Eble bonvolu, se estas permesate peti, iom singarde allasi gason dum sango de rapideco. Ne ploru, mi petas! Iom post iom vi spertigos. Cu vi havas jodon?…

Evelyn komplezeme volis doni jodon al li, tial si ekfunkciigis la manbramson fulmrapide, pro kio la profesoro kun la rapideco de la veturio kape batigis al la pordo, kiel ia murrompilo. Por havi la iluzion, ke lia kapo kvazau eksplodus, la maldekstra, malantaua pneumatiko krevis kun granda bruo en la sama momento. La auto joris iom sanceligante al la direkto de la difekigo, poste gi batigis al arbo kun terura bruego, sed felice per malakcelita rapideco. La varmoforigilo malgaje enkavigis.

5

Ili sangis radon de la auto.

Dume infano venis tien kun tri bovinoj, kaj ili kvarope rigardis kun sincera admiro la frenezan automobiliston, kiu portis noktosurtuton, kiel li rampadis en la plvo sub la auto, car sajnas, ke Evelyn ankorau ne sukcesis akiri sufice da praktiko pri la stirado, kaj bedaurinde, si formovis la krikon, pro kio la auto refalis, kaj la duone desiriginta pordo diris adiauon poreterne al la Alfa-Romeo, kaj gi falis sur la vojon, sed la autolevilo restis sub la casio, tiel nun la profesoro devis rampi inter la radojn por liberigi gin.

La aferoj statis tiel je la dekunua horo antautagmeze.

Duonon antau la unua horo sajnis, ke ili finis la muntadon.

— Ni povas veturi plu — diris Evelyn.

— Bonsancon! — kriis la profesoro, kiel la ministoj, descendante en la profundon de la auto.

Dume la kamparanaj infanoj helpis meti la pordon de la veturilo transverse en la internon de la auto, car gi ne estis fiksita, tiu kelkfoje falis sur la kapon de la profesro, sed li jam ne multe konsideris tion.

La knabino enautigis por retroirigi gin de sur la difektita arbotrunko. La juna pastisto de la bovinoj rapide forpelis la bestojn el la proksimo de la auto. La motoro, kvazau mortanta tenoristo klopodis refortigi, kelkfoje gi strange ekmugis kaj tuj poste cesis funkcii. La knabino provadis. Si klucis, ekfunkciigis la motoron, allasis gason, la motoro ekbruis, kaj gi denove cesis malfunkcii. La profesoro rigardis el malantau la pordo, kiu estis inter liaj brakoj.

— Nun provu retromovigi. Estas tute neeble faligi tiun grandan arbon, kaj tiel veturi plu.

Jes! Si ja volis veturi antauen!

Post kelkaj malsukcesaj provoj si fine sukcesis trovis la reklucon per la rapidumsangilo.

La auto malrapide glitis de sur la arbo, io tintante falis sur la teron. La bufro estis tio. Gi estis metita en la veturilon, apud la pordon. La profesoro nun jam veturis en la societo de multaj konsistpartoj.

Sed senkonsidere de tio, ili gaje veturegis sur la soseo.

— Antau nelonge vi petis jodon — diris la knabino, kaj la profesoro kalkulante je bremso, klopodis stabiligi sin mane kaj piede.

— Cu vi pensas, ke mi risku tion?

— Jen estas via necesujo. — La knabino donis al li la valizeton.

La profesoro malfermis gin, sed li vidis nur orangkoloran, grandan koverton.

— Pardonon… gi estas la mia — balbutacis Evelyn kaj rapide fermis tion.

— Unuavice mi volas razi min, ne jodi — diris la profesoro rezolute.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату