— Evelyn malesperigis
— Oni persekutas nin! Pripensu, se ili ne havas bonan auton…
— Fraulino Weston! Vi sukcesis multfoje konvinki min pri la gusteco de viaj iafoje strangaj opinioj. Nun vi havas nenian sancon pri tio! Bonvolu ne diskuti kun mi! Eblas, ke oni persekutas nin, ec tio povas esti, ke oni mortigos nin: sed mi razos min. Poste, se gi devas okazi; mi estu la viktimo de la higieno.
La knabino nun ekkriis kun iom da malico:
— Ni forgesis la necesujon ie!
La profesoro nun tre timigis la unuan fojon dum la vojago.
— Rigardu bone! Tio ne eblas. Mia sapo! Mia dentakvo! Mia razilkompleto…
— Ho! — Evelyn nun estus povinta mortigi lin. Li nun pensas pri siaj razilo kaj dentakvo. Kia snobo li estas! Temas pri vivo au morto, kaj li timzorgas pri sia razilkompleto!
— Ni tuj returnigu!
— Sinjoro!
— Fraulino Wesron, ciu vorto estas vana.
— Ni veturus en la faukon de morta dangero!
— La vojago ec gis nun ne estis infanludo. Ke ni ankorau vivas, gi signifas tion, ke la sorto mem direktas nian auton, spite al via agado. Ni povas cerpi esperon el tio. Fraulino! Ni returnigos por trovi mian valizeton!
La knabino ne kontraudiris. Si vidis, ke cio estas vana!
Si malamis la necesujon de tiu minuto. Sovage kaj konvinkite, car si amis la profesoron, kaj la necesujo rompis la iluzion de tiu sento.
Si pensis tion dum returnigo.
Unue si manovris retrodirekten por turni la stirilon en gustan direkton, tiuokaze si joris al arbotrunko. Poste si veturis antauen, bone rigardante, kio estis malantaue, dume la varmoforigilo batigis al apudsosea lanternokolono. La profesoro diris nenion. Li malgaje kauris sur la planko de la auto, klininte sian kapon inter siajn manplatojn, rememorante pri bildo, prezentanta Marion super la ruinoj de Kartago. Kion nun fari?
Fine, car sajnas, ke la auto estis nepereigebla, ili ekveturis reen sur la vojo. Felice ili renkontis la tri bovinojn kaj la infanon kelkajn kilometrojn de tie. En la mano de la knabo estis la valizeto, kaj li felice transdonis gin al la du vojagatnoj por iom da premio en kontanta mono. Cetere la infano havis bonsancan tagon, car li jus trovis tute novan autohupon sur la landvojo, sed li ne menciis tion al la du cifonvestitaj automobilistoj.
— Nun ni rapidu! — diris la knabino ekscitite kaj divenprove ektiris ion cemane, pro kio eksonis io alia, kaj io tria komencis grinci. Tiam unue eksonis la elektra hupo Bosch, poste si rapide turnis la saltilon de la reflektoro, kaj Dio scias, kial, la bruo cesis. La lordo komencis estimi sian individuan stilon ce la direktilrado. Si ciam etendis sian manon al alia saltilo, ol kien si devintus meti gin, tamen ili veturis.
— Nun ni haltos! — diris las profesoro kategorie, kiel vojrabisto. — Mi razos kaj kombos min. Bonvolu doni al mi la necesujon.
— Jen prenu! — Si jetis la necesujon en la internon de la veturilo tiel, ke gi forte batigis al la refelktoro, kusanta sur la sidloko.
Kaj si kolere lasis la profesoron tie. Li estas abomeninda malmolnukulo! Bannister pedante metis la kotsirmilon sur la sidlokon, por ke la spegulo kaj la pelveto de la razosapo havu stabilan bazon, poste li komencis razi sin.
Dume Evelyn malpacience promenis sur la landvojo iom malproksime.
Kvankam estintus pli bone, se si montrus pli multe da scivolemo al la higiena manio de la profesoro.
Car tiuokaze si estus vidinte, ke Bannister elprenas malgrandan emajlitan kaseton el sia necesujo, sur kiu sidas ceramika Budho-statuo kun klinita kapo, kaj el tiu kaseto li metas sian razilkompleton antau sin.
Lia lorda mosto havis sian sekuran razilon en la kaseto de la „Meditanta Budho”, kiun li kunportis en sia necesujo. Kaj Bannister tute ne konjektis, ke li estas la posedanto de la plej multekosta razilkompleto, kiu valoras rondcifere unu milionon da pundoj.
Milde puvetis. La brakoj de la glacovisiloj movigis tien-reen sur la rompita virto de la ventosirmilo kun mallauta zumo.
Kelkaj puscaroj venis renkonte, sargitaj per fruktoj kaj lignoj.
Liono aperis en la malproksimo. Nun jam vigligis la kontoraudirekta trafiko. Anstatau la arbitre funkcianta autohupo, por eviti ciun pluan problemon, Evelyn uzis la infere hurlantan autokornon Bosch, respektive si alterne aplikis la hupon, la ensoveblan cindrujon kaj la saltilon de la malantaua lampo dum urgaj signaladoj. Diablo forportu tiujn multe da acajojn sur tiu auto. Ciu estas samforma, kaj oni devas turnadi ciun. Tamen ne okazis problemo, ili nur renversis puscaron, sargitan per lignoj ce iu vojkurbigo, sed ili arangis la aferon per kelkaj frankoj. Dum la plua parto de la vojo ili „konsumis” tri kokinojn, unu safistan pelhundon kaj entute cirkau du biciklojn.
— La auto rapide malkreskas — rimarkis la lordo melenkolie.
Evelyn kunpremis siajn dentojn kaj stiris.
Sed Liono estas tie! Aceti vestajon! Ili povas lavi sin. Nur la trafiko ne vigligus tiom. Evelyn funkciigis la hupon ciusekunde. Si devas cesigi tion en la urbo por ne veki tiel grandan sensacion… Nu! La akvo bolis! Sekvis dek amaraj minutoj, multaj gapantoj… ili vetura plu. La stopilo de la akvujo restis tie. Ne garvas! Liono estas antau ili! Nun jam nenia malbono povas okazi al ili! Tio estas eraro!
Gi tamen povas okazi.
Jam aperas la unuaj domoj! Nun veturi diskrete al vestajkomercejo. La hupo Bosch simple paneis! Evelyn panike kaptadas sian manon tien-reen inter la butono de la hupo kaj la direktilrado, pro kio la auto iom ebrie slalomis sur la soseo. Kaj tiu malbenita korno nur sirenas, ankau la profesoro klinigis al Evelyn, sed li povas etendi nur sian unu brakon, la alia estis enpincita inter la kotsirmilo kaj la framo de la siriginta sidloko. Renkonte venas sargauto, sed ili nur panike kaptadas permane por silentigi la kornon. La mizera butono ne cedas. Pum! Audigas minacanta grincado, kiel li provas eviti la karambolon kun la grandega sargauto, ankau Evelyn tutforte piedpremas la olean bremson, turninte la direktilradon dekstren, si renversas puscaron, plenan de fruktoj, dume si sentas preterveturi la grandegan kamionon zumantan preskau preter sia kapo.
Ili vivas! Veturi plu!
Sed ili devas fari ion rilate la kornon, car gi estas freneziga! Gi konstante sonas! Ili jam estas en Liono, kaj la hupo Bosch hurlas!
– Cesigu gin! — ploregis Evelyn.
Ili alvenis tiel, kiel depatementa ambulanco, kun konstanta, furioza sirendado. Timigintj burgoj klinigas tra la fenestroj, mirantaj homoj haltas sur la strato, kaj la bucisto, kap-balancante diras al sia kliento, dum li metas la viandon sur la pesilon:
— Lastatempe okazas incendilo ciutage…
Forpreninte siajn manojn de sur la direktilrado, Evelyn kaptis siajn harojn.
— Trancu la kablon! — krias la profesoro malesperiginte.
Evelyn jam trancas. La vitrovisilo tuj haltas.
— Lasu tion! Ne trancu! — petegas la profesoro rapide.
Antaukliniginte, li mem trancas la kablon. Felice li estis en senhoma flankstrato, car la auto veturis sur la trotuaro mallonge, Evelin nur en la lasta momento turnas haste la direktilradon, evitante elektran maston, kaj ili denove estas sur la pavimo.
— Jen — spiregas la knabino triumfoplene, — kiam mi estas lerta, vi ne laudas min.
Fine aperis en flankstrato la tiel soprata konfecia vendejo por virinoj.
— Nur tiam mi povas aceti por vi kompleton, sinjoro, se unue mi acetos por mi mem la bezontajn vestojn — diris Evelyn malantauen. — Ne pensu min egoistino pro tio.
— Vi estas lerta kaj malegoistino — respondis la profesoro lakone. Tre nervozigis lin, ke oni gapacas lian auton. Sed estis kion rigardi sur gi. La veturilo similis al traktoro de malgranda, migranta cirko, eligita el la uzo, kaj estis ec pli mirige, ke gi havis nek prodon, nek stupon, nek kotsirmilon. La restajoj de la karoserio jam havis nur preterkuran rilaton kun la casio.
Kiam Evelyn lau sia kutimo energie funkciigis la manbremson, la veturilo haltis antau la vendajo kun tia