Car li kolere ekkriis ce la lasta vorto, la kamparanoj timeme foriris el lia proksimo. La vitisto rakontis al ili, ke pasintjare,ce la teatra ensemblo el Corbeille la kontrabasisto frenezigis, kaj nokte li vagadis en la vilago kiel vidva regino, sur la kapo kun argenta krono.

— Cu vi petas vespermangon?

— Ne! Mi volas dormi! — Li deklaris gin tiel kategorie, kvazau oni oponus tion.

Evelyn nur nun etendis sian manon.

— Dio benu vin, sinjoro pro tio, kion vi faris por mi.

— Nedankinde… nun jam gi ne gravas…

Li premis la manon de Evelyn.

Li ankorau longe rigardis post sin, kiam la pordo fermigis malantau la knabino. Kiel malgaje, kiel malcertapase si foriras.

Li glutis. Nun li sentis ian amaran guston en sia buso. Li bedauris Evelyn-on

Almenau li nomis tiel tiun etan, maltrankvilan, neklarigeblan senton, kiel li satintus diri kelkajn, afablajn vortojn al la knabino kaj iomete akompani sin sur la vojo.

Li iris en sian cambron. La drinkejmastro proponis al li sian frese lavitan noktosurtuton.

Li sentis la vojagon en ciu sia osto. La necesujo estas malsupre en la auto… Egalas, matene li razos sin. Nun nur kusigi. En la liton! En la liton! La fese lavita noktosurtuto de la drinkejmastro estis mucida. Ne gravas… Nur kusigi… Dormi!

La malagrabla aventuro tre elcerpis lin. La multe da nervozigo kaj ekscitigo suferigis lin, krome li kore malamis ciun malordon, komplikajon kaj malkomforton.

Li sternigis sur la lito kaj kontente etendis siajn membrojn.

Poste li estingis la lampon. Li estis felica, ke finigis tiu laciga, terura historio, kaj ekdormis dolce, profunde.

Li povis dormi dolce kaj profunce proksimume dek minutojn, kiam iu skue vekis lin el la dormo.

Evelyn staris apud li, kaj si flustris en lian orelon:

— Tuj grimpu tra la fenestro, mi apogis eskalon al la kornico…

2

Evelyn interkonsentis kun la proprietulo de la metiejo rilate la luprezon de la automobilo, kaj si rapidis reen. La virino estis nur kelkajn pasoj de la gastejo, kiam subite ekbrilis reflektoroj, kaj auto bremsis kun akra grincado. Ses homoj saltis el la veturilo, kaj si havis nur tiom da tempo por steliri malantau proksiman arbon, antau ol ili estus ekvidintaj sin. Evelyn tuj rekonis Adams-on kaj Gordon-on. Kaj ankau tiu okulfrape vestita, monokla homo estis inter ili. Sajnas, ke ili sekvis la auton de Bannister el Parizo, ili nur postrestis survoje. Ili interkonsiligis. Evelyn audis ciun vorton malantau la arbo:

— Sajnas, ke ili estis sufice stultaj tranokti ci tie — diris Adams. — Ni devas mortigi ilin.

— Atendu — proponis Gordon, kiu dume enrigardis tra la fenestro de la drinkejo. — Ankorau du gastoj sidas interne, estus pli oportune atendi ilian foriron. La du birdetoj neniel povas fugi de ci tie. Ni trankvile povas sidigi en la gastejo. Ili estas en nia mano.

Dume ekpluvis. La ses timigaj homoj eniris en la drinkejon. Evelyn jam ne tremis. Oni povas alkutimigi ankau al la morta dangero post iom da tempo. Plie si timigis pro tio, ke ili volas mortigi tiun karan, eminentan, bonkoran lordon Bannister, kiun si tiel forte amas, malgrau lia ciu morozo. Si rigardis tra la fenestro en la drinkejon. La kvar homoj sidis en angulo kaj atentis la pordon. Si rapide reiris al la grandega, ruga auto, per kiu la persekutantoj venis.

Si estis sperta pri la autoj. Dum lia patro vivis, ili havis belegan automobilon Ford, kaj ankau Evelyn mem stiris gin. Nun si utiligis tiun scion. Si desraubis la stopilon de la klapo sur ciuj kvar radoj de la auto de la persekutantoj, poste si tiregis tiujn, gis la aero eligis el ili. Malferminte ec la motorsirmilon, si siris la draton, kondukantan al la magneto, forfluigis la akvon kaj la oleon, poste si iris malantau la gastejon. Nur unu fenestro donis vidon al la korto, tiel si ne povis erari. La profesoro dormas malantau la aperta fenestro de la unua etago. Felice si trovis ankau eskalon, apogitan al la pordo de la subtegmento, kiun si pene metis al la kornico de la fenestro, kaj si supreniris sur gi kun tremantaj genuoj. Evelyn la unuan fojon dum sia vivo grimpis sur eskalo.

3

La profesoro side levigis en la lito kaj sentis tiel, ke li nun devas blasfemi, sed la vorto altis en lia gorgo, rigardinte la vizagon de la knabino.

— Pro Dio, mi petegas… — diris Evelyn — demandu nenion, venu tuj kun mi, car oni mortigos vin. Murdistoj estas en la drinkejo, ili povas ataki la cambron en kiu ajn momento. Mi petegas ne perdi ec unu sekundon! Ili kredas, ke ankau vi estas en la afero, mi audis, kiam ili parolis pri via mortpafo… Frostotremo trakuris sub lia dorshauto. Li sentis, ke la knabino diras la veron. Li haste surprenis siajn suojn…

— Ne vestu vin! Eble unu sekundo kostos nian vivon. Kie ajn vi povas aceti vestajon survoje. Mi petegas, venu, venu…

Bannister kunportis nur sian monujon, kaj vistukon, kiun li volvis cirkau sia kolo, poste li ekiris malsupren sur la eskalo, sekvinte la knabinon, en lakitaj suoj kaj portante la frese lavitan noktosurtuton de la drinkejmastro. Pluvegis.

Ili atingis la automobilon de la profesoro en ordo.

Pasis kelkaj sekundoj, kiam la sparkilo ekfunkciigis la motoron. Sekundoj, kiuj sajnis esti horoj.

Poste ili ekveturis.

La banditoj nur nun kuregis el la drinkejo, audinte la bruon de la motoro!

Sed la auto jam ekimpetis, dissprucante la koton, sur la vojo. Bum! Bum!

Strange, la kuglo penetris tra la malantaua fenestro, poste gi trarompis la antauglacon inter la profesoro kaj Evelyn. Ili ambau audis la mallonga, rapidan fajfon preter ilia orelo, kaj lordo Bannister devis kompreni, ke la knabino ne transdonis sin al poeziaj troigoj rilate la priskribon de ilia situacio.

Ili forlasis la dangeron kaj La Rochelle-on per cent kilometra rapideco. Versajne la banditoj senpove cirkauiradis sian nebatalkapablan veturilon. Sed la muzean valoron havanta Benz-Mercedes, la auto de la spicisto, povis postsekvi la modernan Alfa-Romeo-n de la profesoro, kun tiom da sanco, kiel malpli juna melkebla bovino caspelus rokan aglon, kiu havas bonajn korpajn kondicojn.

La profesoro aspektis iom strange ce la direktilrado, en sia malsekiginta noktosurtuto, portante vistukon cirkau sia kolo, kun siaj hirtaj bukloj; nokte sur la landvojo Parizo-Liono. Ci-momente Bannister vere gojintus, se li povus partopreni la autoekskurson en sia antau nelonge acetita vesperfesta vestajo.

Ankau la robo de Evelyn estis malpura, cifita kaj sirita.

— Cu vi ne sentas tiel, fraulino Weston — demandis la profesoro flustrante, car intertempe li tute raukigis, — ke vi tro honorigas min per via konfido, kiam vi uzas mian helpon? Krome ne prenu kiel trudigon, se mi demandas, pro kiu afero vi riskas mian vivon?

— Mi kunportas la honoron de homo en mia valizeto!

— Cu dume la familia juvelo sangigis tiom? Sur la sipo, kiam vi rompis mian noktan ripozon la unuan fojon, mi mencias tion ne por riproci vin, car mi jam alkutimigis, ke vi mobilizis min pro ia familia juvelo, sed nun mi veturegas kiel frenezulo pro honesto de nekonata sinjoro, en noktosurtuto, per cent kilometra rapideco sur la landvojo. Mi ne estas malkuraga homo, sed mi pensas, ke mi rajte protestas kontrau tio, fraulino Weston, ke vi transsovu al mi la devojn parte de mondfama film-aktoro, parte de unuarange ekzercita fajroestinga oficiro. Tute ne parolante pri la risko de mia sensignifa vivo…

Evelyn subite klinigis sur la sultron de la profesoro kaj denove ploris amare. Bannister murmuretis ion, sed li silentigis. Ili preterlasis vilagetojn kaj urbojn per la sama, eksterordinara elano. La lordo decidis, ke li ne malpliigos la rapidecon, gis li trovos malfermitan vestaj-vendejon. Auroris.

— Sinjoro… mi ne povas rakonti multe da aferoj al vi — diris Evelyn plorante, — sed kredu min, ke mi estas honesta virino. Pardonu, ke mi elmetis vin al tia dangero, sed cu mi kulpas…

— Almenau mi povus razi min — drumblis la profesoro, car li sentis preskau fizikan doloron pri sia neflegiteco. Cetere li estis iom embarasita. Car Evelyn nun jam ne ploris, kaj tiel sia kapo ripozis sur la sultro de Bannister sen ciu alibio. „Estus vere ridinde, se mi karesus sin post tiuj okazajoj” — pensis la profesoro, kaj ec li

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату