Sesa capitro
Rancing visis siaj larmojn, malliginte boaton, li remis tra la lago. Albordiginte, li iris rekte al la kastelo. La logantoj de Mugli am See svarmis cie.
La junulo mansvingis al ili jam de malproksime.
— Li estis en miaj manoj! — li kriis entuziasme, alveninte inter la logantojn. — Ni falis en la akvon dum luktado, kaj li nagis pli bone ol mi.
Ili rigardis sur la audacan junulon el Londono kun rekono kaj admiro.
— Ho, vi estas heroo! — diris Greta kun dudek centrimetra rideto minimume. — Tamen mi ne timis, audinte la kriadon: mi sciis, ke vi estas ci tie.
— Kiel mi vidas, vi havas eksterajn vundojn — pasis la kadavroesploristo al li kaj atenteme rigardis la krevintan lipon de Eddy. — Oni kutimas fari histologiajn sekcajojn el tia buso por la tribunala ceftraktado.
— Cu vi povas diri ian personpriskribon, sinjoro Rancing? — demandis la polica konceptisto per malvarmkonduta, individua voco.
— Kompreneble! Li estas alta homo kun malgranda liphararo, havanta verukojn sur la vizago, kaj cikatro trovigas sub lia dekstra akselo.
— Cu li ne havas rimarkeblajn rekonilojn?
— Li elspiris tre fortan alkoholajodoron.
— Bedaurinde, gi tute ne estas rimarkinda ci-regione — diris la konceptisto kaj ekfumis pipon. Li malamis la pipon, sed li sentis tiel, ke gi estas nemalhavebla ce detektivo.
— Cu vi ne povas diri pluajn indikojn pri li? Kian monogramon li havis en sia cemizo, la mezuro de liaj suoj, cu li estis forta au malforta?
— Mi malofte vidis tiel muskolan rompsteliston — rakontis Eddy, — mi povas aserti, ke tiu homo estas Herkulo.
— Tiam ni trovos lin en la fremdulkontrolejo — deklaris la konceptisto.
Eddy Rancing ne dubis tion. Li rapidis en sian cambron Tutan tagon li restis en la lito. Li ofte ternadis. Viktoria, la edzino de cefgardenisto Kratochwil, vespere portis al la febra malsanulo tason da kuracteo, pro kio lia sanstato farigis malpli bona.
Eddy ne retenis sin de la aventuroj, sed ci tie li pusigis konstante al acaj eventoj, pro kiuj ankau Arsen Lupin sopirus pli modestan vivon. Ne fortimigis lin ciutagaj malfacilajoj. Pasis malpli ol du jaroj, ke li povis suprengrimpi nur dum tempestaj noktoj sur la fulmsirmilo al la filino de la gardisto de la lumturo en Dover, car tiam la patro estis okupita pri sia laboro. Harrington, la grandega turogardisto estis dangera homo kaj severa patro. Tial Eddy devis lerni telegrafi. La knabino instruis lin pri la lumsignaloj lau la Morsa aboco. La elektra lampo mallumigis dum pli-malpli longaj intermitoj en la fenestreto de la logcambro de la turo, inter la oka kaj la naua horo vespere. Kaj Eddy, kiu helpe de la knabino farigis faksperta telegrafisto, legis la lumsignalojn, staranta sur la bordo: „patro… laboras… ok horojn… venu… koktelo… elcerpigonta… kara mia…”
Eddy lernis tiel telegrafi kaj grimpi sur fulmosirmilo pro amo. Sed gi havis romantikon. Dangeron, guston. Sed ci tie verukaj lakeoj jetas al li plankovakson, li estas fermita en fatrasejon, vangofrapita, kaj kondukita en pluvmarcetojn.
Li tamen devas fari ion al tiu Budho. Li bone trapensis la aferon kaj elcerbumis novan planon dum sia konvelesko. Jes. Gi estos bona!
Vere genia penso ekideis al li. Posttagmeze li vizitis la kuraciston de la vilago, doktoron Rudiger.
— Ah! Mi estas felica ekkoni vin, kio nova? Kiel vi fartas en la kastelo?
— Mi ne povas dormi.
— Cu vi diras tion al mi? Oni devus ekstermi ciujn katojn tie!
— Mi pensis ne tute pri tio. Mi suferas pro sendormeco.
— Hm… Kiel gi manifestigas?
Rancing, sur kiu komencis montrigi la simptomoj de flavmalsano, pro la multe da subpremita kolero, li kapitulacis al la sorto kaj klarigis kun gentila rideto, ke la du cefaj simptomoj de lia sendormeco estas la maldorma stato kaj vigilo.
— Ciuokaze gi estas grava — diris la kuracisto. — Versajne vi havas anemion, tial vi estas nervoza, hipo§ondro, kun malbona memorio.
— Mi satus, se vi preskribus ian dormigilon.
— Bonega ideo!
La kuracisto transdonis al li recepton. Rancing pagis kaj foriris.
En la sukerajejo li acetis kelkajn kremkukojn. Li sciis, ke la frandema knabino preferas la docajojn. Li transdonis gin al Greta post la vespermango, en konvena momento, kiam neniu estis en la cambro. La knabino apenau mengetis el gi, kiel kutime, kaj rigardinte sur la restintan parton, Greta diris, ke si suprenportos gin en sian cambron por la katoj.
Rancing sciis, ke si mangos tion jam sur la stuparo. Kaj li ne eraris pri tio. Li miksis en la kremon de la kuko kvinoblan dozon da dormigilo, kion d-ro Rudiger preskribis por li. Post unu horo Greta ronkis tiel laute, ke siaj katoj kasigis en la angulo de la dormocambro kun kurbigita dorso kaj tauzitaj haroj.
Estis obskura, malbela nokto.
Sekvis la decida momento, kiam jam pli multe da trompigoj ne povas trafi lin. Eddy kunportis volvitan paperon, kion li smiris per peco. Gi servis por alglui la molan, gudrumitan paperon sur la fenestrovitron de Greta, kiun li trancos per la diamanto de sia ringo kaj senbrue elprenos gin. Cetere la vitro estus enpremebla, kio kauzus teruran frakas-bruon. Krom tio li kunportis nur longan, dikan snuron.
La vetero estas tre favora. La fama feno blovas el la direkto de Alpoj, aspergante la teron per grandj pluvogutoj, la densaj nubon funebre kovras la reginonon. Nia heroo atingas sur helika suparo la elstaran turocambron, konstruitan kiel ornamajon. Gi havas grandegan klapfenestron, kiu facile malfermigas, kaj tiel oni simple povas iri sur la tegmenton.
Haliho!
Eddy satintus respondi per casista krio al la vento, car li havis tiel sovagan, rezolutan aventuremon.
Haliho!
Li aspektis kiel freneza vakero kun siaj flirtigantaj haroj, portante volvitan snuron sur la brako, gudrumitan paperon en la mano, kiu galopas sur la prerio kun siaj lazo kaj lirika poemo.
Forta ferhoko elstaris el sub la lado ce la kubuto de la pluvotubo. Gi estis super la fenestro de Greta. Li bone pririgardis tiun hokon apud la kvadratforma, blokstona ornamajo de la fasado. Sub gi estas la rondforma, blinda fenestro, kaj malpli supre la balkono de la knabino.
Kia komforto gi estas por rompstelisto, male al la narkote endormiginta viktimo.
Li fiksis la snuron per strikta marista maso al la hoko kaj malsuprenigis tion. Gi balancigante svingigis en la vento. La snuro pendis pli profunden ol la nivelo de la balkono. Farinte tion, li prenis la gluigeman rulajon sub sian akcelon kaj komencis malrapide descendi.
Diablo forportu tiun gudron!
La longa, nigra papaero unue gluigis al lia mano, kaj kiam li volis forigi gin, la vento premis la tuton al lia vizago. Nun li aspektis tiel, kiel Ku-Klux-Klan-atencanto, portanta maskon giszone. Bonsance, ke li atingis la blindan