— Interese… Cu vi havas matenan jurnalon?

— Jen prenu!

Holler transdonis la jurnalon.

Sur la titolpago per tiaj nekutime grandaj literoj, kiujn cetere oni uzas nur ce afisoj, kiuj propagandas teatrajn prezentadojn, estis skribite:

CENT MIL FRANKOJN DA PREMIO RICEVOS TIU,

KIU TRANSDONOS EVELYN WESTON-ON

AL LA POLICO VIVE AU MORTE!

Poste sekvis kelkaj subtitoloj de terur-dramo per iom pli modesta tipografio pri razio, murdo, spionado, rabado, kaj rompstelo, sed la menciitaj agoj senescepte havas la plej striktan rilaton al la person de la spionino Evelyn Weston, kiu intencas fari rompstelon, perfidon, rabadon kiel la plej grava malamiko de Francio kaj Anglio, post kiam si akiris tre gravajn militistajn sekretojn pere de rompstelo, rabado kaj supozeble farinte kelkajn murdojn. Kiu kaptos sin, tiu traktu la eksterlegigitan krimulinon singarde, car eble si defendos sin per revolvero.

Tio estis skribita en la titoloj.

Poste oni analizis sur du tutaj pagoj la plej gravajn krimojn de la pasintaj jardekoj, kunligite tiujn kun la persono de Evelyn Weston. La polico de Parizo dum monatoj priatentas la agadon de homoj, suspekteblaj pri spionado, sed oni ne arestis ilin, car supozeble ili torvos gravan dokumenton, kiun akiris la spionoj. La polico dum semajnoj kasobservis iun domon. Oni ankorau ne plublikas pli detalajn indikoj pro la intereso de la esplorado, escepte la nomon de Evelyn Weston. Kvazau cefkomandejo de diversaj, internaciaj spionoj funkciis en tiu suspektinda domo kaj en ties cirkauajo. Sekvis la momento, kiam sajnas, ke la farinto volas vendi la dokumenton, kaj ciu dangera persono estas en la muskaptilo. La polico surprizis ilin. Dum la granda razio okazis multe da vundigoj. La fina celo de la razio estis la logejo de ia direktoro de entrepreno. Oni devis preskau siegi la logejon. Du personoj, nome Fleury kaj Donald estis mortpafitaj en la stuparejo. Eblas, ke jam Evelyn Weston komencis pafadi tie. Oni trovis en la logejo la direktoron grave vunditan. Poste la konfeso de la mortanto estis notita en protokolo, kiu klarigis la misteran aferon. Iu spiono alpafis lin, kun kiu li marcandis. Unue ili atakis tiun nekonatan homon, kiu kasigis en la logejo, kies ceeston malkovris subite frapfermiginta fenestro. Tiu persono, kaj la konata spiono Adams fugis. Sed evidentigis el la konfeso, ke ankau virino estis en la logejo. La vundito vidis dum interbatado, ke tiu virino enkuris el la alia cambro, kaptis la dokumenton de sur la tablo kaj poste fugis. La pafo trafis lin tiam. Li memoras nenion alian. La virino antautagmeze vizitis lin, si prezentis sin kiel Evelyn Weston kaj interesigis pri statuo. La polico konstatis, ke Evelyn Weston transveturis la Manikon per pasager-sipo „Kingsbay”. Posttagmeze (lau la konfeso de la purigistino) Evelyn Weston eniris en la logejon kiel dungito de nutrajvendejo, kaj versajte, si kasigis tiam.

Evelyn Weston estas okulfrape bela, mezalta, blondulino…

Oka capitro

La profesoro pensas, ke li komprenas cion. Sed tute ne temas pri tio. Oni ne povas fari la geedzigan feston pro la kanalizado. Sinjoro Arturo pagas ec la tagsalajron de la helpingeniero Oni elmetas la nacian standardon ce la restoracio, La programo de la amatora koruso preskau ne okazas. Eddy ekscias, ke cio estas perdita. Tiam li rezignas favora al sia onklo. Ne ekzistas medikamento kontrau Holler. La redaktoro okupas la timigan fortikajon en Marok per sturmo. Li helpas aceti al Evelyn, sed oni ne mortigas lin. Kunligoj inter usona koncertorkestro kaj la dezerto Saharo.

1

La profesoro levis sian rigardon. Nun li komprenis cion. Dume Holler rapide iri du segojn antauen, car li devis uzi tiun specialan ujon, servanta por la vertigemaj pasageroj, kaj li ne volonte pasigis tempon, aspektanta tiel mizere, en societo de virino. Sajnas, ke li neniam alkutimigos al la aviadilo — li pensis klinigante super la pergament-saketo, — kvankam li jam sufice ofte vojagas per gi. Apenau estis pasageroj sur la aviadilo. Antaue sidis maljuna geedza paro, malantau ili Holler, kaj post kelkaj vakaj segoj okupis lokon lordo Bannister kaj Evelyn apud li. Neniu do audis, kion ili parolis.

— Pardonu min — flustris Evelyn.

— Mi ne povas fari tion — diris la lordo.

— Cio okazis tiel, kiel estas skribite en la jurnalo, tamen gi estas alie. Mi ne estas spionino.

— Ne provu klarigi tion, fraulino. Vi estas tre saga, kaj mi esterordinare stulta. Vi kondutis malbele rilate min, tamen genas min, ke mi devas transdoni vin al la polico.

La lipoj de Evelyn ekkonvulsiis:

— Cu vi volas transdoni min al la polico?!

— Cu vi pensas, ke mi farigos via kunkulpulo.

— Mi ne krimis. Ec, mi batalas por la honesto de fremda homo. Tute ne interesas min, se vi transdonos min al la polico. Mi nur bedauras tion, ke oni arestos ankau vin, lordo Bannister, pro mi!

— Cu min?

— Vere, vi senkulpigos vin, tamen mi veturis tra Maniko helpe de vi, mi estis en via societo, kiel via edzino, kaj vi fugigis min de sur la seceno de la krimo. Estos malfacile kredigi al la polico, ke vi sciis nenion dum la tuta tempo, kaj gi okazis nur pro distrigo… Cu vi ne pensas tiel, Mylord?

La lordo longe silentis. Vere, li dekomence estis parteno de tiu virino, kaj kiu kredus al li, ke cio ci okazis pro serio da hazardaj interludoj? Se oni kredos tion, ec tiam estos granda skandalo.

— Jes — diris la lordo. — Vi pravas. Mi falos en teruran situacion. Sed la honoro ne estas demando de prestigo ce mi. Kion mi faris gis nun, gi estis honesta afero malgrau tio, ke mi implikigos en malagrablajon. Se mi ne transdonos vin al la polico, gi estos fiajo ec tiam, se oni premios min pro tio.

Ili silentis. Densa pluvo frapetis sur la fenestro de la aeroplano.

— Mylord, mi implikisvin en malagrablajon, mi volas korekti mian erearon. Povas okazi, kion vi deziras, sen tio, ke oni starigus vin pilorie. En Marsejo mi anoncigos antau viaj okuloj ce la aerodroma policejo. Mi transdonos la koverton dirante, ke mi estas Evelyn Weston. Tiam oni arestos min sen tio, ke vi implikigus en la aferon.

— Mi akceptas tiun proponon. Sed mi avetas vin, ie mi estos gardema. Ne provu erarigi min. Mia honoro dependas de tio, ke vi ne fugu.

— Sinjoro, neniu ekzistas en la mondo, kiu pli bone timus pri via honoro, ol mi — diris la knabino per mallauta, tramanta voco, kaj la lordo suprizite rigardis al si. Poste ili ne plu paroladis.

La pasageroj iom promenadis cirkau la aviadilo sur la flugtereno de Marsejlo, do al neniu ekstis okulfrape, ke Evelyn kaj Bannister forlasis la aeroplanon. Ne rigardinte al la profesoro, la knabino iris rekte, per decidaj pasoj al pordo, sur kiu estis skribite: „Polico.” La lordo sekvis sin proksimome el dek pasa distanco, poste li mire vidis, ke la virino prenas el sia valizeto tiun grandan koverton kun la kvin sigeloj, kaj si daurigas sian vojon per rapidaj pasoj.

Kiel okazis? Ec Bannister mem ne sciis, kvazau iu estus ekpusinta lin el dorsdirekto, li postkuris la virinon kaj kaptis sin je la brako, guste antau la enirejo:

— Atendu! — li spiregis. — Mi ne volas… Ne interesas min, kion vi faris. Mi ne eltenus, se oni insultus vin… Fdormetu tiun koverton!

La knabino timeme obeis.

— Auskultu min — daurigis la profesoro. — Nun flugu al Maroko, kaj tie fugu, iru, faru, kion vi deziras! Mi ne volas scii, ke oni arestis vin, cu vi komprenas. Mi ne volas.

— Sed… kial?

— Stultajo! Sed mi ne volas! Gi estas cio!..

… Kiam la aviadilo denove ekflugis, ili sidis unu apud la alia, senvorte, malgaje.

Вы читаете La blonda ciklona
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату