Lordo edzigis al virino, al tiu, kiun li persekuras. Cu vi komprenas tion, kion mi diras?

— Jes…

— Sed via patrino… morto pro tio… Ankau tio eblas, ke la Lordo mortigos sin..

— Ne!

Li provis eldevigi ion el la infano kun malesperiginta blufo.- Vi ests infano, sed eble vi komprenas, ke unu homo havas nur unu koron. Li ne povas ami du virinojn. Kaj la vera, tiu ciam estas la edzino.

— Cu vere? Sed kiu? Cu la unua au la dua?… Nu? — Li respondis triumfe.

— Kiel vi diris?

— Mia patrino estas lia edzino jam delonge…

La okuloj de Bill ekvibris…

— Parolu…

La infano timigis.

— Kion… vi volas?…

— Parolu, se estas kara la vivo de via patrino por vi, temas pri si!.. — Kiu estas via patrino…

— La filino de mia avo… Mia avo estis Jeff Bart… Kaj la Lordo edzigis al mia patrino jam delonge, si do estas la vera… Mi diris tion!

Li ne plu auskultis lin. Li elkuregis.

— Hej, Kornulo… Buldogo!

La du vagabondoj jus kuiris ion sur la roka platajo.

— Nu, kio okazis?…

— Mi forrajdos… Gardu la infanon, kiam li resanigos, portu lin en Pomac-on!

— Sed… kial?

— La knabo valoras dekmil dolarojn!.. Adiau…

Li saltis sur la cevalon kaj forgalopis tiel, ke la du homoj postrigardis la furioze malproksimigantan temerarulon, konsternigintaj pro la miro.

43

Multe da gastoj estis en la drinkejo de Pomac, inter ili la cevalbredisto, la serifo kaj hazarde ankau Gorilo, kontrau kiu oni same ne havis pruvajon.

Iu malfemis la pordon piedbate. Polvokovrita homo ensaltis, kaj videbligis, ke ekstere staras cevalo anhelante, vaportante, fluegis la svito sur gia korpo. De kie el la infero li povis rajdi ci tien, tiel rapide?

— He! — li krias raukvoce. — Cu vi memoras min, Bulkin?

La cevalbredisto ekstaris blanka, kiel la muro.

— Bill… Teksaso…!

Ciu salte levigas. La serifo elprenus sian revolveron, sed du pistoloj direktigas al ili en la mano de la nova gasto.

— Neniu movigu! Gorilo! Vi jam konas mian revolveron…

La malrapide, leviganta mano de la grandega rabisto rigidigis.

— Homoj! Mi volas paroli kun vi unu minuton. Poste mi transdonos miajn du pistolojn al la serifo. Cu tio estas en ordo?

— Se vi volas paroli unu minuton, vi povas fari tion… Sed mi ne proponas fari novan cirkon — diris la serifo.

— Bone. Atentu do! Mi gajnis ci tie malgrandan pistolon de Austin, ludante jetkubojn. La pistolon forrabis de la juna fratino de la gubernatoro tiu, kiu mortigis la kvar membran societon, veturantan per automobilo… Tial oni eksterlegigis min. Mi havas kvin sav-atestantojn, kaj neniu anoncigis. Parolu, Bulkin!

Estis silento.

— Cu Bulkin estas iu atestanto? — demandis la serifo.

— Jes. Li estis ci tie, kiam mi gajnis la pistolon.

Denove farigis silento. Fine la cevalbredisto elpasis.

— Nu egalas. Mia konscianco ne plu povas toleri gin… Nun ni arangu tion. Gis nun mi jam petis Bulkin-on kaj la aliajn… Bill Teksaso estas senkulpa, Austin estas la murdinto, li proponis la pistolojn por aceti, kaj Bill gajnis tion de li.

Nun oni ekmurmuris, kaj la voco de Bill stridis en la aero.

— Atentu, Gorilo! Mi ne fortiros mian rigardon de sur vi…

— Bulkin… — diris la serifo.

— Estas vere — respondis la drinkejmastro. — Mi ne kuragis paroli… Kaj ankau la aliaj… timis la vengon de la rabistoj. Ili estus mortpafintaj nin ciujn…

— La unu minuto pasis, serifo. Cu vi volas, ke mi transdonu miajn revolverojn?

— Ne. Estis fiajo, ke Bulkin kaj la aliaj lasis vin en peklo… Sed nun forportu vin, Bill Teksaso. La forrabo de la virino estas nepardonebla..

— Mi iros. Sed mi petas ankorau ion, Gorilo. Portus mesagon al la Stono Infera. Diru aal la Lordo, ke nun mi rajdos al la delto de la rivero Cocos, kaj mi atendas lin gis noktomezo. Laueble li venu en la mallumo, antau ol la luno lumus, car mi ne volas havi avantagon. Diru al li, se li ne venos, tiam mi rakontos cie, kiu estas Bob la Putoro kaj kiu estas la filino de Jeff Bart. Li komprenos tion. Diru al li, ke Bob estas ce mi, li konfesos, kaj tiam oni elpelos la Lord-on per sangohundoj el inter la montoj. Sed diru al li, ke li venu, car se mi iros al li, tiam sekvos min ciu movipova, honesta homo el la cirkauajo…

Gorilo staris heziteme, poste li cirkaurigardis. La homoj denove inklinis konsideri Bill Beksason simpatia.

— Mi transdonos la mesagon — li respondis, poste trairinte la drinkejon, li enseligis ekstere kaj forgalopis.

44

Bill Teksaso konjektis bone, ke Edith kaj la rabisto estas ce la Stono Infera. La virino atingis la trupon ce la delto de la rivero Cocos.

Edith ne timis. Si iris trankvile inter la rabistojn. Donis forton al la virino tiu konscio, ke si savos homon, kiun si amis.

— Mi sercas la Lord-on — si diris al Gunner.

— Li ankorau ne atingis nin.

— Mi atendos lin ci ite, inter vi. Mi pensas, ke vi scias, mi estas lia edzino.

La rabistoj sciis cion. Ili traktis sin delikate, respektoplene, sed ili gardis sin.

La Lordo alvenis al sekvan tagon. Li saltis de sur la cevalo lace, en siriginta vestajo, sed kiam li ekvidis Edith-on, li klinis sin kiel bonedukita gentlemano.

— Sinjorino… Mi ne esperis, ke vi revenos memvole.

— Mi revenis tial, ke mi sevu vin, kiel via edzino…

— Gi estas komprenebla… Mi zorgos pri tio, ke vi ne havu kauzon penti tiun vian pason.

— Mi havas unu kondicon.

— Kio gi estas?

— Ne persekutu plu Bill Teksason!

— Cu vi amas lin!?

— Jes.

— Gi estas malfacila kondico!..

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату