— Idioto! — kriegis Austin, car li estis la koncernulo. — Tiu homo estas Bill Teksaso…!
La casistoj miregis, elvenintaj el la drinkejo, audinte la pafon. Poste ili ciuj komencis persekuti la knabinon…
Escepte Robin-on, kiu ec nun kusis sveninta sur la tero pro la ampetola mansvingo de la kara virino…
Bill apud la unua domo saltis en la vojkrucigon kaj kuregis….
Li ekhaltis timiginte. Sakstrato! Malantau li estas buro kaj renkonte venas grandega, kalva homo, kiu tenas la capelon en sia mano, kaj stelo brilas en lia butontruo… La serifo! Li retropasinte je la bruo, li etendas sian manon al la pistolo. Knabino venas kurante al li. Si kriacis oreltrance:
— Rapidu, sinjoro Colter… problemo estas en la drinkejo… Ve! Murdistoj!
La serifo kuras al la stratangulo, la knabino en saltas tra malgranda pordo… Si frapfermas kaj riglas gin malantau si, enpremas la randon de la jupo en sian zonon por ke si povu movigi. Videbligas siaj botoj kaj rajdpantalono… Si kurgas plu el la malluma ejo, kaj…
Kaj si staras en la drinkejo. Efektive si cirkauiris la domon kaj enkuris tra la flanka pordo… La ejo estas malplena. La gastoj elkuregis, nur la drinkejmastro staras ce la vers-stablo.. Nun li turnigas. La spilisto jus entiras Robin-on, treninte lin je la piedojn, kiu ec nun estas sveninta pro la gracia manmovo, antau nelonge okazinta.
La drinkejmastro ekkrias, la spilisto etendas sian manon al la revolvero, dume oni rompis la flankan pordon, kaj jam la persekutantoj venas.
Kaj eksplodas la tertremo. El la mano de Bill, tablo trafas la drinkejmstron je la brusto, el lia dekstra mano knalas pafo, la spilisto ekkrias, li vundigis; li terenfals kriante, dumetra murspegulo, sur kiu estas viski-reklamo, forsovas la unuajn du penetrantojn… Tabloj, segoj flugas unu post la alia al la persekutantoj, nehaltigeble… Bill, uzante la drinkejbreton kiel sirmilon, pafas dekstren, maldekstren per du revolveroj al la flank- kaj cefenirejoj, kun tiel sorcista rapideco, ke oni retirigas por momento, kiuj ne estis trafitaj…
Bill scias, ke lia situacio estas senespera, li levas la drinkejbreton kaj jetas gin al la flankpordo vulmofapide, kun kvar grandaj saltoj kaj terure kriegante li elfalas. La ruinoj de la drinkejbreto kovras plurajn homojn… Bruego, stertoro, vunditoj, kaj oni ec ne povis celi la frenezigintan temerarulon. Nun Bill en la mezo de la ejo saltas sur tablon, kiu enigme ne rompigis, li kaptas la lampon, kaj depusas sin… Ce la pordo li alvenas piede en la vizagon de du homoj, tiuj renvesigas… Malkrocinte sin de la lampo, Bill falas sur la straton super la kapo de la homoj. Li saltas sur barelon, troviganta vid-al-vide, de tie li grimpas sur domtegmenton kaj kuras plu en virina vestajo, siriginta je pecoj… Cio ci okazas fulmorapide, tiel do la tondraj pafoj parte malfruas, parte tiuj maltrafas pro la hastado, Bill kuras sur la domtegmentoj…
La kuracisto havas multe da laboro antau la drinkejo.
— Mirinde — li diras al la forgisto. — Nur malgravaj lezoj, krur- kaj brak-pafvundoj.
— Mi asertas, ke tiu ulo povintus celi ankau al ilia kapo…
— Gi estas multa por unu tago… Mi neniam estus kredinte, ke la banditoj kuragus veni en Denver Hill-on, en la urbon de la casistoj. Kaj la
— Krome li fugis…
Nun jam audigis konstanta kriado kaj ofta pafado…
Oni ne trovis Bill-on. La tuta logantaro de la urbo estis sur la stratoj! Dume la persekutato kauris malantau fumtubo. Li cirkaurigardis singarde. Kien li povus kasigi?
Malpli proksime li vidis forlasitan, fermitan korton. Feloj kusis cie. Gi estas la deponejo de la urbo… La sola forlasita loko en la ribeligita urbo. Certe gardsto staras antau ties pordo, sed interne estas neniu… Li devas penetri tien…
Li klopodis atingi sian celon nerimarkite, malrapide, rampante surventre. Audigas kakofonio.
Lau la aspekto de la urbo, oni rebatis mortan siegon de pli granda trupo de indianoj. Oni trasercis ekzakte la domtegmentojn, la stratoj, la domojn. Vane… La persekutato glitis el ilia mano.
Dume Bill iom post iom atingis la pluvtubon super la felodeponejo… fortamane tenante sin li pendis super la korto, poste li malkrocigis de la fero kaj kun granda svingigo li falis guste sur la supron de alta amaso de vulpofeloj.
Li faris tion bone! Iom da impertinenteco, iom da batalo kaj kaj la kutima, granda bonsanco; tiuj denove halpis lin tra la malagrablajo… Nun li kasigos, almenau gis vespero…
Li grimpis en la kelon tra fenestro. Estis terura fetoro. La sufoka odoro de la putranta viando kaj sango de la neprilaborita, kruda felo pezigis en la ejo. Ekstere klakis ritmaj pasoj el la direkto de la strata fenestro. Gardistoj… Li devas atenti, nur silente…
La oblikvaj radioj de la subiranta suno prilumis la kelon bone. Li cirkauiris homaltan feloamason por trovi taugan kasejon…
Io ekmovigis malantau iu amaso… Cu kato…?
Li repasis. Singarde flankenirinte, li rigardis malantau la feloamason. Poste frosta teruro paralizas lin:
La
39
— Nu? — li ekparolis kun tiu neeltenebla, malvarma, rauka voco. — Cu eble ne estas agrabla la renkontigo? Gi estas bona pli frue, ol malpli frue.
Bill devigas sin rigardi en la mortajn okulojn. Sed li ne povas konstati, kien rigardas tiuj okuloj. Du emejlaj butonoj. Rigora kaj kruela, senanima, saga rigardo.
— Ni ne pova pafadi ci tie — li konstatis kun iom da bedauro. — Ankau mi fugis tra la domtegmentoj, kaj ankau al mi okulfrapis tiu ci korto, kiel la sola, tauga kasejo… Bonvolu veni ci tien, malantau la felojn, car oni povas ekvidi vin tra la fenestro…
Li proksimigis du pasojn al li kun tolpotaj, malvarmaj pezaj kruroj.
Sed liajn okulojn… Liajn okuloj li rigardis devigante sin kun granda fortostreco… Preskau doloris lin, ke li devas timi tiujn okulojn…
— Kie vi lasis mian edzinon…?
Audinte la vorton “mia edzino”, okazis mirinda afero. Kvazau grandega pugno estus vangofrapita lin; Varmega, akre dolora sangoondo levigis al la okuloj de Billl. Kiel tie, sur la fenestro-breto, kiam li ekpafis, revenis la vivo en liajn brakojn kaj krurojn, li rigardis ec plu fikse la du, brilajn, glacikolorajn okulojn, sed kvazau la sorco rompigus: nun li povintus mortpafi au kapti lian kolon trankvile…
— Kial vi ne respondas… Kie estas mia edzino…?!
— Edith ne estas via edzino — li diris trankvile. — Vi scias tion bone. Si povas edzinigi al bandito pro devigo, sed si ne estos via edzino…
La
— Delonge mi scias, ke mi devas mortigi vin en batalo. Mi sciis, ke mi ne venkos vin, tiel, kiel la aliajn, kiuj ec ne provis defendi sin… Gi estos pli bone tiel! Stulta afero, ke la homoj staras antau mi pistolo tiel, kiel la batfaligotaj brutoj.
— Vi povas esti trankvila, oldulo mia — respondis Bill, kaj li jam rikanis, car ekregis lin felica triumfosento — vi devas lukti kun mi. Komence ankau mi timis kaj tre estimis vin, butonokula frenezulo. Sed gi cesis, kaj se ni ne estus en tiu ci kasejo, mi tuj alvokus vin por defendi…
— Interese — diris la
La pasoj de la gardisto klakis. La du homoj sidis sur la planko vid-al-vide, kaj ili parolis preskau afable. Bill ekfumis ec cigaredon kaj kovris la ardajon per sia manplato.
— Vi pravas, en la unua momento mi ankorau timis… Sed nun mi jam havas sorcajon; kiam mi diras en si mem tion, kie Edith estas la edzino de tiu vivanta kadavro, tiam mi tuj povus mortigi vin gaje…
Ili silentis.
Ankau la alia homo ekfumis cigaredon. Ne ofendis lin tio, kion Bill diris, car li pensadis pri alia afero, li audis nur unuorele la vortojn de la temerarulo.
— Ni, Lordoj… estas strangaj homoj. Ciu membro de nia familio havas terure malaltan sangopremon, sen