— Cu vi pensis, ke la bona, olda avcjo Bill malaperis?… Tute ne temas pri tio. Jen estas mangajo, kaj mi plenigis la ladbotelojn ce la rivero… Estas nenia problemo…
Li eksidis apud la knabinon, elmetinte panon kaj fumajitan viandon.
— Bonvolu preni, la vespermango estas preta, gi ne estas tre varia, sed bona kaj nutra.
— De kie vi portis gin?
— Ci tie, ce la stepo logas iu iama oficirkamarado de mia patro, de tiu mi petis gin. Li estas gemuta, maljuna sinjoro, li regalis min per vino, kaj ni auskultis gramofondiskojn, tial mi malfruis…
— Dio mia… ke iu ec unu seriozan vorton ne diras… Cu vi estis en la urbo?
— Ne. Gi estas ankorau iom malproksime. Morgau eble mi vizitos ankau tien.La ciovendisto en Denver Hill estas la adoptita filo de iu mia onklo, kun kiu mi korespondas delonge…
Edith mangis avide. Ili postkompletigis bone tion, kion ili prokrastis tage. Dume Edith rakontis la alvenon kaj forgalopon de la rabistoj. Kiam ili finis la vespermangon, Bill elprenis pakajon el sia seloposo.
— En gi estas gazo. Vi devus bandagi mian brakon… La iama oficirkamarado de mia patro havas malgrandan, ludeman pomerhundon, kiu ekmordetis min…
— Montru tion!.. Vi… Vi terura ulaco… — kriis Edith timiginte.
Sur la maldekstra brako de Bill estis videbla profunda mordo de grandega dentaro. Car la “malgranda, ludema pomerhundo” estis dumetra, duonsovaga luphundo.
Estis. Car gi kusis en la korto de la farmbieno kun elpendanta lango, sufokite, kiel Bill jetis gin en la angulon. Sed la hundo antau sia morto terure mordis la brakon de la nokta gasto…
— Dio mia… kaj vi montras tion nur nun… Eble gi estis rabia…
— Vi pravas. Mi estis rabia. Mi katis gian gorgon tiel, ke gi tuj mortis. La kompatinda. Sed kial gi miksis sin el la aferon de la homoj?
Dum la knabino bandagis lin kun lerta mano, li konsideradis la situacion.
— La
— Ili rekonos vin!
— Mi elpensos ion… Ne estas problemo… Jen vidu, ec hodiau mi trovis bonan amikon…
— Azenajo. Se mi estus frapetinta ce tiu farmbieno, mi estus ricevinta trioble pli multe da mangajo. Sed nun mi estas ekster la lego, kiu ajn rajtas mortpafi min… Dankon… Nur bandagu mian brakon tre strikte… do tio estas la situacio, ke mi kunportos ion el tio, kion oni ciumaniere estus donintaj al mi… Mi nur ne lasis min mortpafigi, kaj fine ja gi ne estas senrespekto rilate la farmposedantojn…
— Cio ci pro mi…
— Ba! Vere mi povas esti nur dankema pro la unuaranga aventuro… Kial vi batas vian kompatindan kavaliron… Dio mia… cu mi nur ne ofendis vin… kontrauvole?
— Ne… nenio…
— Matene ni atingos la Stonon Lunan, tie trovigas tiu groto, kie ni estos en sekureco. Cu vi volas anticipe ripozi, au ni ekiru?
— Ni povas ekiri…
“Pro io si estas kolera pri mi” — pensis Bill. “Mi nur scius kial?…”
La knabino plej volonte plorintus pro sia kolero.
— Bonvolu diri… — si demandis subite — , kion vi faras tiam, kiam vi ne vagabondas?
— Mi ripozas iomete sur mejlostono… Eble mi dormas ie, se oni ne rimarkas min…
— Ne tiel mi komprenis…! Cu eble vi havas ian lokon, kie iu atendas vian?
— Oni tre atendas min en urbo Kansas. Sed tien mi ne iros.
— Kiu… atendas vin…
— Polica kapitano. Mi batis pasintjare la junan fraton de la urbestro. De tiam tiu homo audas malbone, kaj li ridetas konstante, car li fieras pri siaj oraj dentoj.
— Lasu tiun stultan sercadon. Cu eble estas ie, iu… virino?
— Kiel?
Edith diris trankvile kaj rapide:
— Iu, kiun vi amas, ekzemple, via fiancino?
— Fiancino… — li pensadis. — Ne. Vere mi ne havis tiun… Almenau mi ne memoras…
— Sed! Inter tiel bonaj amikoj…
— Ne nomu min via amiko! — si kriis flamigeme. Cu eble mi similas al Kornulo la Sovaga au mi aspektas tiel, kiel avcjo Buldog?
— Ne… Tion mi ne asertus kun trankvila konscienco…
“Kio atakis tiom sian hepaton? Car si estas kolera pro io, tio certas. Sed kial?” — cerbumadis Bill.
La parolado haltis. Ili rajdis tra kampoj, kvoplenaj, argilaj terenoj al la Stono Luna, ciam pli akre konturiganta.
Poste ili vidis, kiel sur la reflektore brilanta, lunluma deklivo de la blanka, kalva, kalkstona monto, etaj rajdistoj grimpas supren, kaj ili malaperas rapide galopante en iu fendego.
— Ili estas tie!.. — Li montris al la knabino. — Tiuj estas la banditoj, kiuj klopodas atingi la riveron Cocos.
— Sed la
— Li sekvos la trupon matene, ni rajdos Okcidenten mallongigante la vojon sur la alia deklivo de la Stono Luna, al la montoj…
La luno subiris je la dua horo, kaj la persekutatoj atingis la blankan monton.
37
De sur la supro de la monto falis fonto kun mallarga akvostrio gis ties bazo. Apud gi trovigis la groto malantau kelkaj duone sekigintaj arbustoj kaj arbo kun maldensa frondaro. Gi estis malgranda aperturo, sed interne li vastigis surprize, ties volvo altigis, kaj kio pleje gravis: la aero trablovis gin tra breco de bruna, malnova enfalo ce ties flanko, ili do povis ekbruligi fajron tie.
— Gi estas mia malnova bivakejo. Foje la orministoj el Forest volis linci min pro ia bagatelo, kaj mi logis tutan monaton ci tie. Jen vidu… ec mia lampo pendas tie… Gi estas la kusejo, kaj tiu la fajrejo, kaj la vestosranko staras tie…
La “vestosranko” estis dubranca, longa lato. La kusejo konsistis el sekaj arbofolioj kaj kovrilo, la lampo estis granda taso, plena de sebo, en ties mezo staris cifonpeco, kiel meco. La fajrejo konsistis el du grandegaj rokoj, kiuj direktis la flamojn al la aperturo. Kelkaj plataj stonoj servis kiel bonaj sidejoj, precipe kovrite per plejdo. Li ligis la cevalojn apud la groto sub elstara roko. Tie trovigis iom da pastebla kreskajo.
Edith eksidis sur rokegon super la abismo. Oni povintus kredi, ke si tuj kusigos pro lacego. Sed sajnis, ke si estis forta virino lau sia naturo, relative dum mallonga tempo si alkutimigis al tiu kruda vivo. Cu eble alia nervozigo vibris en si kaj tio kontraupezis sian elcerpigon?
Bill staris malpli proksime. Embarasite li metis sian korpopezon de sur iu piedo al la alia.
“Kial si koleretas kontau mi?…” — li pensis amare.
— Cu vi ne kuragas sidi apud min? Au vi ne volas? — demandis Edith subite, akre. Si ankorau ne finis la frazon, kaj Bill jam estis apud si. Ili sidis silente dum iom da tempo.
— Kiel vi pensas? Cu ni atingos Meksikion?
Tute certe! Kredu gin. Post du semajnoj vi estos en sekureco.
— Cu vi?
— Cu mi?