Jes. Kion vi faros. Cu eble vi revenos ci tien?
— Kial ne?… Vidu… vidu, kiel belegal gi estas!
Li montris al la valo, kie en la blanka krepusko la vaporo de la humida tero svebis duon-alte.
La palaj puntoj de la augusta prujno blankis cie. La sombra paco de la sovaga, forlasita regiono kusis majeste en la profundo. Nur kasigante galopanta vulpo rompis la timigan senmovecon.
Edit ekprenis lian manon kaj rigardis lin malgaje.
— Promesu, ke de nun vi diros ciam la veron. Mi tre satus tion.
Bill estis en granda embaraso. Li turnadis sian kolon.
— Bone… Estu tiel, sed mi atentigas vin, ke ni neglektu la diron de vero, car ni ne povas scii, kion gi rezultos…
— Tamen. Se, se vi ne nur tial faris por mi cion ci… car vi estas Bill Teksaso, la temerarulo, sed iomete… eble ankau tial, car… vi trovis min simpatia, tiam nun… vi respondos cion… sincere, kaj vi diros la veron… Cu bone?
— Ne estas bone, sed kion fari — diris Bill kaj gemis. — Demandu!
— Kiu vi ests?
— Cu mi?… Gi okazis tiel… Serioze… cu eblas mensogi nenion?
— Ne. Hodiau ne.
— Do… se vi volas scii… Mi venis Okcidenten pro malsana virino, kaj neniam plu mi povis foriri de tie ci.
Edith glutis amaran knelon el sia gorgo.
— Kiu… estis… tiu… virino…
Bill rigardis ien en la malproksimon, tre malgaje.
— Mia patrino… Si malsanigis, kaj mi devis porti sin Okcidenten… Ne estis iu, kiu povus akompani sin… Mia patro estas prokuroro en Nov-Jorko, li ne povis veni ci tien… Mi estis studento… Tio okazis antau kvin jaroj… Mi venis kun mia patrino ci tien, kaj la kompatindulino… Do kiam mi restis sola, mi ne plu volis iri hejmen… en la urbon… Mia patro volis tion. Li pensis, se li ne sendos monon, tiam mi devevas reveni… Sed gi okazisne tiel… La lando adoptis la forlasitan knabon…
— Via patro certe cagranigas… Cu vi havas gefratojn…?
— Ne… mi estas sola filo… Kompatinda maljunulo… Foje mi devas viziti lin, kaj eblas, ke…
Li eksilentis. Edith kompenis gin. “Se mi restos vivanta” li volis diri tion.
— Kaj nun… mi foriros.
— Atendu…
Ili staris vizag-al-vizage.
— Cu vi volas diri… ion… Bill…?
— Cu mi…? — li frotadis cigaredon inter siaj fingroj… — Kion mi povus diri?… Al virino… Por kiu… kiel vi diris, mi faris ion kaj alian… kiu konfidante sian al mi… Do gi estus tiaajo, kvazau… tial… sed ne tial… malgrau tio, ke… — li ne povis daurigi.
Edith komencis kompreni la aferon. Li ekprenis la mentonon de Bill per siaj du fingroj kaj levis la kapon de la knabo.
— Rigardi inter miajn okulojn!
— Kiel?… — li demandis embarasite.
— Vi kondutis al mi, kvazau mi estus via filino au nevo. Vi tute ne rimarkis min, kiam vi ne devis kuregi en la fajron pro mi, kaj vi ne diris ec unu karan vorton, vi nur sercis kaj afablumis, kiel kun kamarado… Cu tio estis sincera?…
Bill nun jam metis la cigaredon en sian buson, sed li forgesis ekbruligi tion… Li komencis denove frotadi gin…
— Vidu… Oni diras, ke la kanibalo estimas la fremdulon, hazarde venintan en lian tendon, li ne mangas tiun… Nek mi estas pli malbona, ol la kanibalo… Ke virinon… kiu havas neniun krom mi… Do, kion mi diru al virino, kiu hazarde bezonis mian helpon…?
— Kion vi dirus, se gi ne estus tiel?
— Sed gi estas tiel…
— Sed pensu tiel, ke… ne.
— Cu?… — Bill spiris profunde kaj rigrdis Edith-on kun large malfermitaj okuloj. Li staris senpere antau sin kaj ekpenis siajn sultrojn… — Je mia honorvorto… Mi farigis nervoza… Cu vi pensas serioze… ke mi estu pli malbona… ol la kanibalo?… — kaj li ekpremis hazarde la brakon de la virino tiel forte, ke si ekkriis mallaute.
— Vi komencas bone. Gis nun vi ec ne ektusis min, kaj nun vi rompas miajn ostojn.
— Pardonon… — liaj fingroj cesis premi sin
— Tamen vi ne devas retirigi… Ne timu, sinjoro kanibalo, mi ne mangos vin.
— Bone! Vi do primoku min, jen bonvolu — li kriis preskau sufokigante, kaj liaj okuloj brilis kun tiel varmega, humida lumo, kvazau li estus ebria. — Sciu, ke mi amas vin! Mi amis vin jam tiam, kiam vi pasis tra la pordo de la gastejo de Bulkin, kaj de tiam mi amas vin ciam pli forte, sed mi ne kuragis esprimi tion, car mi timis, ke mi fortimigos vin… Do! Nun jam vi scias tion!.. Eldirite — li aldonis malpeziginte.
— Tion… tion vi faris… tre malbone… — flustris Edith. — Ho, vi infano, vi estas terura… vanta, obstina, stulta… adoleskulo…
Ili parolis nenion plu. Bill cirkaubrakumis Edith-on, kaj la virino klinis sian kapon al li… La vaporoj de la valo disigis pro la vastigantaj, tepidaj radioj de la leviganta suno, kaj la prujno falis per malrapidaj, grandaj gutoj de sur la rigidaj plantoj…
La birdoj ekkantis tie kaj ci tie…
38
Edith mansvingadis post Bill-on, gis li malaperis en la lasta turnigejo de la serpentuma vojo, kondukanta malsupren de sur la monto.
Antau ol la suno estus atingitan sian kulminon, aperis la farmbienol. La malfacilaj laboroj jam finigis en la malfru-autuna tempo. Tiuj kelkaj monatoj estis la tempo de la ripozo post la brulstampado kaj enstaligo de la bestoj. En la forlasita korto maljunulino kaj knabino pendigis lavitajn vestojn por sekigi, sur strecitan snuron. Ankau uniformo trovigis inter tiuj. Jes… jes… Gi ja estas la farmbieno de kolonelo Barker… Li eksidis en la proksimo de la fermbieno, sed tiel, ke kelkaj arboj kovris lin. Li ekbruligis cigaredon kaj rigardis la maljunulinon, pendigantan la vestojn. Li pensadis longe. Fine liaj okuloj komencis brili, kio generale signifis tion ce li, ke ia frenezajo venis en lian kapon, kaj nun li efektivigos tion senhezite…
…Denver Hill tiun antautagmezon estis nekutime vigla. La casistoj ne iris en la montojn, la drinkejo estis plena de bruaj homoj, kiuj havis rugan vizagon. Robin, juna felocasisto, iom ebriigis, car li jam trinkis pli ol duonlitron da rumo dum la antautagmezaj diskutoj. Li staris antau la drinkejon por enspiri fresan aeron kaj oleis sian pistolon. La forgisto ampetolis kun brun-vizaga, bela servistino, kiu portis borbon…
— Kien vi rapidas fratineto!? Bonvolu eksidi. — Li montris sur la benkon antau la vendejo.
— Ne eblas… mia mastro atendas min — pepetis la knabino kaj rapidis plu. Sed Robin, starante antau sin, kaptis sian brakon…
— He, atendu! Vi tamen trinkos gluton da likvoro je mia sano!
— Lasu min… — diris la knabino preskau plorante, kaj si volis liberigi sin kun timigintaj movoj, sed Robin tenis sin ridante.
Nun iu elpasis el la drinkejo. Kiam la knabino ekvidis tiun homo, si volis kuri plu timiginte. Robin tenis si ec pli forte.
— Kien vi volas iri, he…! — Kaj li kaptis sin ankau per sia alia mano.
Tiam la knabineto vangofrapis Robin-on per gracia movo tiel, ke ties makzelo krevis. Kaj si jam kuris…
La homo staranta en la pordo de la drinkejo elprenis sian revolveron kaj pafis. La forgisto havis tiom da tempo, ke li subite flankenigis lian manon.
— Cu vi frenezigis? Alpafi virinon?!