bone pagitajn, komfortajn oficojn. Mi ne volis riski cion, kiam tio ne helpus al iu bona celo.”
“Mi sugestus, fraulino, ke mi povus pli bone decidi tion, ol vi.”
Si levis la sultrojn.
“Ekzemple, vi povus esti helpinta min pri identigo.”
“Kion vi volas diri?”
“Cu estas eble, fraulino, ke vi ne rekonis, ke Grafino Andrenyi estas la juna fratino de S-ino Armstrong, kiun vi instruis en New York?”
“Grafino Andrenyi? Ne.” Si neante skuis la kapon. “Povas sajni eksterordinare al vi, sed mi ne rekonis sin. Si ne estis plenkreska, kiam mi konis sin. Tio estis antau pli ol tri jaroj. Estas vere, ke la grafino memorigis min pri iu – tio perpleksis min. Sed sia aspekto estas tiel fremda – mi ne rilatigis sin al la malgranda usona lernej-knabino. Estas vere, ke mi nur ekrigardis sin kiam mi eniris la mang-vagonon. Mi rimarkis siajn vestajojn, pli ol sian vizagon” – si iomete ridetis – “tio estas kutima ce virinoj! Krome – nu, mi havis proprajn priokupigojn.”
“Vi ne diros al mi vian sekreton, fraulino?” La voco de Poirot estis tre dolca kaj persvada.
Si diris per mallauta voco: “Mi ne povas – mi ne povas.”
Kaj subite, sen ia averto, gi ne plu povis elteni la suferon. Si metis la vizagon sur la brakojn, kaj ploris kvazau la koro rompigus.
La kolonelo ekstaris, kaj restis embarasite apud si. “Mi – atentu…”
Li cesis, kaj turnigante, li furioze sulkigis la brovojn kontrau Poirot. “Mi rompos ciun oston en via korpo, vi malpura malgravuleto,” li diris.
“Sinjoro,” protestis S-ro Bouc.
Arbuthnot returnis sin al la fraulino. “Mary – pro Dio…”
Si ekstaris. “Estas nenio. Mi estas trankvila nun. Vi ne plu bezonas min, cu, S-ro Poirot? Se jes, vi devos veni kaj trovi min. Ho! Kia idioto – kia idioto mi farigas!”
Si rapidis el la vagono. Arbuthnot, antau ol sekvi sin, denove turnis sin al Poirot.
“F-ino Debenham havas nenian rilaton kun ci tiu afero – nenian, cu vi audas? Kaj se oni genus sin, mi intervenos.” Li eliris.
“Mi satas vidi koleran anglon,” diris Poirot. “Ili estas tre amuzaj. Ju pli emociaj ili estas, des malpli ili povas sence paroli.”
Sed S-ro Bouc ne interesigis pri la emociaj reagoj de angloj. Li estis supersutata pro admiro al sia amiko.
“Amiko mia, vi estas mirinda,” li ekkriis. “Alia mirakla divenajo. Tio estas eksterordinara.”
“Estas nekredeble, kiel vi pensas pri tiaj aferoj,” admire diris D-ro Constantine.
“En la nuna okazo mi ne meritas gratulon. Ne estis divenajo. Grafino Andrenyi preskau diris al mi la veron.”
“Kiel? Ne estas eble?”
“Vi memoras, ke mi demandis al si pri sia guvernistino? Mi jam mense decidis, ke
Debenham iel rilatis al la afero, si devis en la hejmo okupi tian oficon.”
“Jes, sed Grafino Andrenyi priskribis tute malsimilan personon.”
“Precize. Alta, mezaga virino kun rugaj haroj – efektive, precize la kontrauo de F-ino Debenham. Sed tiam si devis rapide elpensi nomon, kaj la senkonscia kunligo de ideoj malkasis la sekreton. Si diris F-ino Freebody, vi memoras.”
“Jes?”
“Eble vi ne scias tion, sed estas en Londono granda magazeno nomita Debenham & Freebody. La nomo Debenham estis en sia menso; si devis rapide elpensi alian nomon, kaj la unua kiu venis al si estis Freebody. Nature, mi tuj komprenis.”
“Jen alia mensogo. Kial si diris tion?”
“Eble pli da lojaleco. Tio malfaciligas la solvon.”
“
“Tion,” diris Poirot, “ni nun intencas eltrovi.”
“Nenio nun surprizus min,” diris S-ro Bouc. “Nenio. Ec se pruvigus, ke ciu en la trajno estis en la domo Armstrong, mi ne montrus surprizon.”
“Tio estas tre profunda rimarko,” diris Poirot. “Cu vi satus vidi kion via preferata suspektindulo diros pri si?”
“Cu vi intencas fari alian divenajon vian?”
“Precize.”
“Gi vere estas
“Ne, gi estas tute natura.”
S-ro Bouc suprenjetis la brakojn. “Se ci tio estas nomata de vi natura, mia amiko…” Vortoj mankis al li.
Intertempe Poirot estis petinta, ke oni venigu Antonio Foscarelli. La granda italo havis singardan esprimon en la okulo kiam li envenis. Li nervoze ekrigardis ciuflanken kiel kaptita besto.
“Kion vi volas?” li diris. “Mi povas diri al vi nenion – nenion, cu vi audas! Je Dio…” Li frapis per la mano sur la tablon.
“Jes, vi povas diri ion al ni,” diris Poirot decideme. “La veron!”
“La veron?” Li maltrankvile rigardis Poirot. La certeco kaj afableco jam malaperis el sia sinteno.
“Jes. Povas esti, ke mi jam scias gin. Sed estos pli bone por vi, se vi mem dirus gin.”
“Vi parolas kiel la usona polico. ‘Parolu malkase,’ jen kion ili diras – ‘parolu malkase.’”
“Ha! Vi jam spertis la metodojn de la polico en New York?”
“Ne, ne, neniam. Ili ne povis pruvi ion kontrau mi – sed ne pro manko de penado.”
Poirot diris trankvile: “Tio estis rilate al la afero, Armstrong, cu ne? Vi estis la soforo?”
Liaj okuloj renkontis tiujn de la italo. La memfideco de la granda viro malaperis. Li estis kvazau pikita balono.
“Car vi scias – kial demandi al mi?”
“Kial vi mensogis hodiau matene?”
“Pro komercaj aferoj. Krome, mi ne fidas al la jugoslava polico. Ili malamas italojn. Ili ne donus al mi la justecon.”
“Povas esti, ke estas guste la justeco, kiun ili estus donintaj al vi!”
“Ne, ne, mi neniel rilatis al la afero de hierau nokto. Mi ne forlasis mian kupeon. La long-vizaga anglo povas diri tion al vi. Ne estis mi, kiu mortigis tiun porkon – tiun Ratchett. Vi ne povas pruvi ion kontrau mi.”
Poirot skribis ion sur paperfolion. Li levis la okulojn, kaj diris . “Tre bone. Vi povas foriri.”
Foscarelli restadis maltrankvile.
“Vi komprenas, ke ne estis mi – ke mi ne povis esti implikita?”
“Mi diris, ke vi povas foriri.”
“Gi estas konspirajo. Vi intencas sajnigi, ke mi estas kulpa. Cio por porkulo, kiun oni devus ekzekuti! Estis malbonegajo, ke oni ne tion faris. Se estus mi, au se mi estus arestita…”
“Sed ne estis vi. Vi neniel estis implikita pri la stelo de infaneto.”
“Kion vi diras? Nu, tiu etulino – si estis la gojo de la domo. Tonio, si nomis min. Si ofte sidis en la automobilo, kaj sajnigis ke si tenas la gvidradon. La tuta domanaro adoris sin. Ec la polico fine komprenis tion. La bela etulino!”
Lia voco dolcigis. Larmoj venis en liajn okulojn. Tiam li abrupte turnis sin, kaj pasis el la mang-vagono.
“Pietro,” alvokis Poirot. La servisto venis kurante.
“La n-ro l0 – la svedino.”
“
“Alia?” ekkriis S-ro Bouc. “Ne – tio ne estas ebla. Mi diras, ke tio ne estas ebla.”
“Amiko mia, ni devas