tiel nekredeble stulta kiel ne kompreni la signifon de tiu frazo, oni devus altiri mian atenton al gi. Se necese MacQueen povus malkase diri, ‘Pardonu al mi, S-ro Poirot, tiu ne povas esti S-ro Ratchett, kiu parolas, car li ne parolas france.’

“Nu, je kioma horo la krimo vere okazis? Kaj kiu murdis lin?

“Lau mia opinio, kaj gi estas nur opinio, Ratchett estis murdita je horo cirkau la dua, la plej lasta horo ebla, lau la kuracisto.”

“Rilate al kiu murdis lin…”

Li pauzis kaj rigardis la audantaron. Li ne povis plendi pri manko de atento. Ciu okulo rigardis lin. Pro la senmoveco oni preskau povus audi la falon de pinglo. Li daurigis malrapide:

“Precipe mi rimarkis la eksterordinaran malfacilecon pruvi ion kontrau iu aparta persono en la trajno, kaj la iom strangan koincidon, ke la atesto por pruvi alibion ciam estis donita de neatendita persono. Ekzemple S-ro MacQueen kaj Kolonelo Arbuthnot donis la alibion ciu por la alia – du personoj inter kiuj oni preskau ne povis atendi antauan konecon. La afero estis simila pri la angla servisto kaj la italo, pri la svedino kaj la angla fraulino. Mi diris al mi ‘Tio estas eksterordinara – ili ne povas ciuj esti implikataj!’

“Tiumomente, gesinjoroj, mi vidis la lumon. Ili estis ciuj implikataj. Ne estis nur neversajne, sed ne eble, ke tiom da personoj, kiuj rilatis al la afero Armstrong, hazarde veturis en la sama trajno. Devis esti ne hazardo sed intenco. Mi memoris rimarkon de Kolonelo Arbuthnot pri jugo per jugantaro. Jugantaro konsistas el dek du personoj (en Anglujo – trad.) – estis dek du pasageroj – Ratchett estis pikita dek du fojojn. Tio, kio genis min la tutan tempon – la eksterordinara amaso veturanta en la Istanbul-Calais vagono dum kvieta periodo de la jaro – estis klarigata.

“Ratchett ne estis punita en Usono. Estis nenia dubo pri lia kulpeco. Mi imagis mem-elektitan jugantaron dekdu-personan, kiu kondamnis lin al morto, sed kiu devis pro la cirkonstancoj ankau esti la ekzekutistaro. Tuj, pro tiu supozo, la tuta afero bele ordigis.

“Mi vidis gin kiel perfektan tuton, en kiu ciu ludis sian donitan rolon. Gi estis tiel arangita, ke se oni suspektus apartan personon, la atesto de unu au pli el la aliaj senkulpigus tiun, kaj malfaciligus la solvon. La atesto de Hardman estis necesa en la okazo, ke eksterulo suspektigus kaj ne povus montri alibion. Ne estis dangero por la pasageroj en la Istanbul vagono. Ciu detaleto de ilia atestaro estis elpensita. La afero estis lerte elpensita enigmo, tiel arangita ke ciu eltrovajo plimalfaciligis la solvon de la tuto. Kiel mia amiko S-ro Bouc diris, la problemo sajnis esti fantazie neebla! Jen precize la impreso intencita.

“Cu ci tiu solvo klarigis cion? Jes. La karaktero de la vundoj – ciu farita de aparta persono. La strangaj minacaj leteroj – strangaj car ili estis malveraj, skribitaj nur por elmontro kiel atestajo. (Sendube ekzistis veraj leteroj, kiuj avertis Ratchett pri lia sorto, sed kiujn MacQueen detruis kaj anstatauis per la aliaj.) La rakonto de Hardman pri lia dungado de Ratchett – tute mensoga, kompreneble – la priskribo de la imagita ‘malgranda, malhela viro kun virina voco,’ konvena priskribo, car gi ne kulpigus la verajn Wagon Lit konduktorojn, kaj taugus egale bone por viro au virino.

“La ideo mortpiki lin estas unuavide stranga, sed post pripensado evidentigas ke nenio tiel bone taugus. Ponardo estas murdilo, kiun ciu povas uzi – forta au malforta – kaj gia uzado faras nenian bruon. Mi havas la impreson, kvankam eble mi estas malprava, ke ciu vice eniris la mallumigitan kupeon de Ratchett – tra tiu de S-ino Hubbard – kaj frapis lin. Ili mem neniam scius kiun baton efektive mortigis lin.

“La lasta letero, kredeble trovita de Ratchett sur lia kapkuseno, estis bruligita. Sen postsigno kiu indikus la aferon Armstrong, estus nenia kauzo suspekti pasageron en la trajno. Oni decidus, ke la murdo estis farita de eksterulo, kaj la ‘malgranda, malhela viro kun virina voco’ efektive estus vidita de unu au pli el la pasageroj forlasanta la trajnon en Brod.

“Mi ne scias precize kio okazis, kiam la konspirantoj eltrovis, ke ilia parto de la plano estis neebla pro la akcidenta haltigo de la trajno. Mi imagas, ke okazis rapida diskutado, kaj ke ili decidis tamen fari la aferon. Estis vere, ke nun oni suspektus la pasagerojn, sed oni jam antauvidis tiun eblecon, kaj pretigis sin kontrau gi.Ili decidis ec pli konfuzi la aferon. Du tiel nomitaj ‘postsignoj’ estis faligitaj en la kupeo de la murdito – unu kiu sajnkulpigis Kolonelon Arbuthnot (kiu havis la plej bonan alibion kaj kies kunligo kun la familio Armstrong estis kredeble plej malfacile pruvebla). La dua, la postuko, sajnkulpigis Princinon Dragomiroff, kiu pro sia socia rango, sia malforteco, kaj la alibio donita de la servistino kaj la konduktoro, estis en situacio preskau neatakebla. Por ec pli konfuzi la solvon, oni enkondukis imagitan virinon kun skarlata kimono. Denove mi devas atesti pri la ekzisto de tiu virino. Estis forta frapo kontrau mia pordo. Mi ellitigis kaj elrigardis – kaj vidas sin malaperanta. Elektita personaro – la konduktoro, F-ino Debenham kaj MacQueen ankau vidis sin. Miaopinie, estis iu humorplena, kiu metis la skarlatan kimonon en mian kofron dum mi intervjuis personojn en la mang-vagono. De kie la vestajo unue venis, mi ne scias. Mi opinias, ke gi apartenas al Grafino Andrenyi, car sia pakajo enhavis nur silkan negligon tiel malsimpla kiel esti pli simila al te-robo ol tualet-robo.

“Kiam MacQueen unue sciigis, ke la letero tiel zorge bruligita ne estis tute detruita, kaj ke la vorto Armstrong ankorau restis, li devis esti doninta tuj la sciigon al la aliaj. Tiumomente la situacio de Grafino Andrenyi igis iom dangera, kaj sia edzo tuj aliigis sian pasporton. Tiu estis la dua malbonsancajo.

“Ili interkonsentis nei ian rilaton al la familio Armstrong. Ili sciis, ke mi ne havis tujan rimedon por eltrovi la veron, kaj ili ne kredis, ke mi esploros la aferon krom se mi suspektos apartan personon.

“Estis unu alia punkto pripensinda. Se oni akceptas, ke mia teorio estas gusta, kaj mi kredas, ke gi devas esti gusta, videble la konduktoro ankau devis scii pri la komploto. Sed se jes, estas dek tri personoj, kaj ne dek du. Anstatau la kutima formulo ‘El tiom da personoj unu estas kulpa,’ mia problemo estis, ke el dek tri personoj nur unu estis senkulpa. Kiu estis tiu persono?

“Mi faris tre strangan konkludon. Mi konkludis, ke tiu, kiu ne partoprenis la krimon estis tiu, kiun oni opinius la plej versajna fari tion. Mi parolas pri Grafino Andrenyi. Mi estis konvinkita de la seriozeco de sia edzo kiam li juris lau sia honorvorto, ke lia edzino ne forlasis la kupeon tiunokte. Mi decidis, ke Grafo Andrenyi anstatauis sin.

“Se jes, Pierre Michel estis unu el la dekdu. Sed kiel oni povus klarigi lian kunkulpecon. Li estis bona viro, kiu jam laboris dum multaj jaroj por la Kompanio – tute ne tia viro, kian oni povus subaceti por krimhelpi. Do Pierre Michel devis rilati al la afero Armstrong. Tiu ne sajnis esti ebla. Tiam mi memoris ke la mortinta infanzorgistino estis franca. Ni supozu, ke la kompatinda fraulino estis la filino de Pierre Michel. Tio klarigus cion – gi ankau klarigus la elekton de la krimloko. Cu estis aliaj kies rolo en la dramo ne estis evidentaj? Mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot estis amiko de Armstrong. Kredeble ili kune partoprenis la militon. Mi povis diveni la okupon de la servistino, Hildegarde Schmidt, en la domanaro Armstrong. Eble mi estas mangama, sed mi povas intuicie rekoni bonan kuiristinon. Mi provis per ruzo eltrovi tion, kaj mi sukcesis. Mi diris, ke mi scias ke si estas bona kuiristino. Si respondis, ‘Jes, ja, ciuj miaj mastrinoj tion diris.’ Sed se vi estas dungita kiel servistino por virino, viaj mastrinoj malofte scias cu vi estas bona kuiristino.

“Poste estis Hardman. Sajne li certe ne apartenis al la domanaro Armstrong. Mi povis imagi nur, ke eble li amis la francan fraulinon. Mi parolis al li pri la carmo de eksterlandaj virinoj, kaj denove mi vidis la atenditan reagon. Larmoj venis en liajn okulojn, sed li sajnigis ke tio suldigis al la rebrilo de la nego.

“Restas S-ino Hubbard. Mi devas diri, ke S-ino Hubbard ludis la plej gravan rolon en la dramo. Estante en la kupeo kun pordo malfermanta al tiu de Ratchett, si estus pli suspektinda ol iu alia. Pro la cirkonstancoj, si ne povus havi alibion. Por ludi sian rolon – tiu de tute natura, iom ridinda usona patrino – artistino estis necesa. Sed estis artistino en la familio Armstrong – la patrino de S-ino Armstrong – Linda Arden, la aktorino…”

Li cesis. Tiam, per mallauta, rica, reva voco, tute malsimila al tiu uzita dum la tuta vojago, S-ino Hubbard diris:

“Mi ciam satis ludi la komediajn rolojn.”

Si daurigis reve: “Tiu erareto pri la spongo-saketo estis iom stulta. Tio montras, ke oni devas ciam bone provludi. Ni provis gin dum la vojago el Parizo – mi supoizas ke tiutempe mi estis en parnumera loko.”

Si iomete sangis sian pozicion kaj rekte rigardis Poirot.

“Vi scias cion pri gi, S-ro Poirot. Vi estas mirinde lerta viro. Sed ec vi ne tute povas imagi kiel estis en tiu terura tago en New York. Mi estis freneza pro malgojo – tia ankau estis la servistaro – kaj Kolonelo Arbuthnot ankau ceestis. Li estis la plej bona amiko de John Armstrong.”

“Li savis mian vivon dum la milito,” diris Arbuthnot.

“Ni decidis en tiu momento – eble ni estis frenezaj – ke la mortpuno, kiun Cassetti sukcesis eviti, devas trafi lin. Estis dek du el ni – au pli bone dek unu, car la patro de Susanne estis en Francujo. Unue ni intencis loti inter ni

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату