“Mia kapo turnigas,” gemis S-ro Bouc.
La servisto simpatie enkondukis Greta Ohlsson, kiu tre ploris. Si falsidigis sur la segon kontrau Poirot, kaj dauris plori en granda postuko.
“Ne malgojigu vin, fraulino. Ne malgojigu vin.” Poirot sursultre frapetis sin. “Nur kelkajn vortojn pri la vero. Vi estis la vartistino, kiu prizorgis etan Daisy Armstrong, cu ne?”
“Estas vere, estas vere,” ploris la malfelica virino. “Si estis angelino – eta, dolca, fidema angelino. Si sciis pri nenio krom bonkoreco kaj amo – kaj si estis forprenita de tiu malbonega homo – kruele traktita – kaj sia kompatinda patrino – kaj la alia etulo kiu neniam vivis. Vi ne povas kompreni – vi ne povas scii – se vi estus tie kiel mi estis – se vi estus vidinta la tutan teruran tragedion. Mi devis diri la veron al vi hodiau matene, sed mi timis. Mi tiel gojis, ke tiu malbonegulo estis morta – ke li ne plu povus mortigi au torturi infanetojn. Mi ne povas paroli – mi ne povas trovi vortojn…”
Si ploris ec pli ol antaue. Poirot dauris bonkore frapeti sin sur sia sultro.
“Do – do – mi komprenas – mi komprenas cion – cion, mi diras al vi. Mi ne faros al vi aliajn demandojn. Suficas, ke vi konsentis pri tio, kion mi scias esti la vero. Mi komprenas.”
Nun senvorta pro plorspasmoj, Greta Ohlsson levigis, kaj palpe iris al la pordo. Atinginte gin, si koliziis kun viro eniranta. Li estis la servisto – Masterman. Li venis rekte al Poirot, kaj parolis per sia kutima, kvieta, senemocia voco.
“Mi esperas, ke mi ne entrudigas, sinjoro. Mi opiniis, ke estas pli bone tuj veni kaj diri al vi la veron. Mi estis la servisto de Kolonelo Armstrong dum la milito, kaj poste en New York. Mi kasis tiun fakton hodiau matene. Tio estas malbona miaflanke, kaj mi pensis, ke estus bone ke mi klarigu al vi cion. Sed mi esperas, sinjoro, ke vi ne iamaniere suspektas Tonion. Maljuna Tonio, sinjoro, ne dolorigus ec muson. Mi povas definitive juri, ke li ne forlasis la kupeon hierau nokte. Do, vi vidos, sinjoro, ke li ne povis gin fari. Kvankam Tonio estas fremdulo, sinjoro, li estas bonkorulo – ne kiel kelkaj acaj italoj kiuj murdas, kaj pri kiuj oni kelkfoje legas.”
Li cesis. Poirot firme rigardis lin.
“Cu tio estas cio, kion vi volas diri?”
“Tio estas cio, sinjoro.”
Li pauzis, kaj car Poirot nenion diris, li faris pardonpetan klinigeton. Post momenta hezito li forlasis la mang-vagonon per la sama, kvieta, sentruda maniero lau kiu li eniris.
“Ci tiu,” diris D-ro Constantine, “estas pli neversajna ol iu detektiva romano, kiun mi iam legis.”
“Mi konsentas,” diris S-ro Bouc. “El la dek du pasageroj en tiu vagono, jam pruvigis ke nau iel rilatis al la afero Armstrong. Kio nun, mi demandas al vi? Au cu mi devus diri, kiu nun?”
“Mi povas preskau respondi al via demando,” diris Poirot. “Jen nia usona detektivo, S-ro Hardman.”
“Cu li ankau venas por konfesi?”
Antau ol Poirot povis respondi, la usonano alvenis ce ilia tablo. Li vigle rigardis ilin, kaj sidiginte, li malrapide diris: “Kio okazis en ci tiu trajno? Al mi gi sajnas esti frenezulejo.”
La okuloj de Poirot ekbrilis. “Cu vi estas tute certa, S-ro Hardman, ke vi ne estis la gardenisto ce la Armstrong’a hejmo?”
“Ili ne havis gardenon,” laulitere respondis S-ro Hardman.
“Au la cefservisto?”
“Mi ne havas taugan manieron por tia loko. Ne, mi neniam havis rilaton kun la Armstrong’a domo – sed mi komencas kredi, ke mi estas la sola persono en la trajno kiu ne havis. Estas nekredeble, cu ne?”
“Certe estas iom surprizige,” diris Poirot milde.
“Tio estas ridinda,” elvenis el la buso de S-ro Bouc.
“Cu vi havas proprajn ideojn pri la krimo, S-ro Hardman?” demandis Poirot.
“Ne, sinjoro. Gi venkis min. Mi ne scias, kiel elpensi gin. Ili ne povas ciuj esti implikataj, sed mi ne povas eltrovi la kulpulon. Kiel vi eltrovis cion, jen kion mi deziras scii?”
“Mi nur divenis.”
“Do, vi estas mirinde bona divenanto, kaj tion mi diros al ciu.” S-ro Hardman rigardis admire S-ron Poirot.
“Vi pardonos al mi,” li diris, “sed neniu kredus gin lau via aspekto. Mi klinas min antau vi.”
“Vi estas tro afabla, S-ro Hardman.”
“Tute ne. Mi devas konfesi vian lertecon.”
“Tamen,” diris Poirot, “la problemo ankorau ne estas solvita. Cu ni povas vere diri, ke ni scias kiu mortigis S-ron Ratchett?”
“Mi ne povas,” diris S-ro Hardman. “Mi ne intencas diri ion. Mi povas nur admiri. Kio rilate al la du aliaj, pri kiuj vi gis nun ne faris divenajon? La maljuna usonanino kaj la servistino? Mi supozas,ke ili estas la solaj senkulpuloj en la trajno?”
“Krom se,” diris Poirot ridetante, “ni povas aldoni ilin al nia kolekto kiel – ni diru – dommastrinon kaj kuiristinon en la domanaro Armstrong.”
“Absolute nenio surprizus min nun,” diris S-ro Hardman, trankvile. “Freneza – jen kia estas la afero – freneza.”
“Amiko mia, tio ja tro strecus la koincidon,” diris S-ro Bouc. “Ili ne povas ciuj esti implikataj.”
Poirot rigardis lin. “Vi ne komprenas,” li diris. “Vi tute ne komprenas. Diru al mi,” li diris, “cu vi scias, kiu mortigis Ratchett?”
“Cu vi scias?” kontrauis S-ro Bouc.
Poirot kapjesis. “Jes,” li diris. “Mi jam sciis dum iom da tempo. La solvo estas tiel okulfrapa, ke mi miras ke vi ankau ne vidis gin.” Li rigardis Hardman, kaj demandis, “Kaj vi?”
La detektivo kapneis. Li rigardis Poirot strange.
“Mi ne scias,” li diris. “Mi tute ne scias. Kiu el ili faris gin?”
Poirot silentis dum momento. Poste li diris:
“Bonvolu esti tiel afabla, kiel kunvenigi ciun ci tien. Estas du eblaj solvoj de la problemo. Mi deziras meti ambau el ili antau ciu.”
La pasageroj venis amase en la mang-vagonon, kaj sidigis cirkau la tabloj. Ili ciuj portis pli malpli la saman esprimon, atendan kaj antautiman. La svedino ankorau ploris kaj S-ino Hubbard konsolis sin.
“Vi devas trankviligi, mia karulino. Cio estos baldau kontentiga. Vi devas ne perdi la sinregadon. Ec se unu el ni estas aca murdisto, ni bone scias, ke ne estas vi. Estus freneze, ec pensi tiel. Sidu ci tie kaj mi restos apud vi; kaj ne plu genu vin.”
Sia voco forvelkis kiam Poirot ekstaris. La Wagon Lit konduktoro estis apud la pordo.
“Vi permesos, ke mi restu ci tie, sinjoro?”
“Certe, Michel.”
Poirot tusetis.
“Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi parolos angle, car mi opinias, ke vi ciuj iom scias tiun lingvon. Ni estas ci tie por esplori pri la morto de Samuel Edward Ratchett – alie Cassetti. Estas du eblaj solvoj de la krimo. Mi metos ambau antau vi, kaj mi petos al S-ro Bouce kaj D-ro Constantine, ke ili decidu kio estas la gusta solvo.
“Vi ciuj scias la faktojn en la afero. Oni trovis S-ron Ratchett mortpikitan hodiau matene. Estas sciate, ke li vivis je 12.37 hierau nokte, kiam li parolis al la Wagon Lit konduktoro tra la pordo. Difektita poshorlogo trovigis en la poso de lia pijamo, kaj gi cesis funkcii je kvarono post la unua. D-ro Constantine, kiu ekzamenis la kadavron, opinias ke la motto okazis inter noktomezo kaj la dua matene. Duonhoron post noktomezo, kiel vi ciuj scias, la trajno negblokigis. Post tiu horo
“La atesto de S-ro Hardman, kiu estas membro de konata Detektiva Agentejo en New York “(kelkaj personoj turnis la kapojn por rigardi S-ron Hardman) “montras, ke neniu povis preterpasi lian kupeon (N-ro 16 ce la malproksima fino) sen esti vidata de li. Tial ni devis konkludi, ke la murdinto trovigas inter la personoj en unu aparta vagono – la Istanbul-Calais vagono. Tio, mi diras,
“Kio?” ekkriis S-ro Bouc, surprizita.
“Sed mi sugestas al vi alternativan teorion. Gi estas tre simpla. S-ro Ratchett havis malamikon, kiun li timis. Li donis al S-ro Hardman priskribon de tiu malamiko, kaj diris al li, ke la provo kredeble estos farata dum la dua