“Akceptu mian pardonpeton, ke mi devas geni vin duan fojon,” diris Poirot. “Sed mi opinias, ke vi ankorau povos doni al ni iom da informo.”
“Vere? Mi pensas, ke ne.”
“Por komenci, rigardu ci tiun pip-purigilon.”
“Jes.”
“Cu gi estas unu el la viaj?”
“Mi ne scias. Mi ne metas sur ilin privatan markon.”
“Cu vi scias, Kolonelo Arbuthnot, ke vi estas la sola viro kiu fumas pipon inter la pasageroj en la Istanbul- Calais vagono?”
“Tiuokaze, kredeble gi estas unu el miaj.”
“Cu vi scias, kie oni trovis gin?”
“Tute ne.”
“Gi trovigis apud la kadavro de la murdito.”
Kolonelo Arbuthnot suprenlevis la palpebrojn.
“Cu vi povas diri al mi, Kolonelo Arbuthnot, kiel gi supozeble alvenis tie?”
“Se vi volas diri, cu mi faligis gin tie, la respondo estas, ke ne.”
“Cu vi iam eniris la kupeon de S-ro Ratchett?”
“Mi neniam ec parolis al la viro.”
“Vi neniam parolis al li, kaj vi ne murdis lin?”
La palpebroj de la kolonelo denove suprenlevigis.
“Se mi farus tion, kredeble mi ne sciigus vin pri la fakto. Tamen, efektive, mi
“Nu, do,” murmuris Poirot. “Ne gravas.”
“Pardonu?”
“Mi diris, ke ne gravas.”
“Ho!” Arbuthnot aspektis surprizita. Li rigardis Poirot maltrankvile.
“Car,” daurigis la malgranda viro, “la pip-purigilo ne estas grava. Mi mem povas pensi pri dek du aliaj bonaj klarigoj pri gia ceesto en tiu loko.”
Arbuthnot fikse rigardis lin.
“Mi vere volis vidi vin pri tute alia afero,” daurigis Poirot. “Eble F-ino Debenham diris al vi, ke mi audis kelkajn vortojn diritajn al vi en la stacidomo Konya?”
Arbuthnot ne respondis.
“Si diris,
“Mi bedauras, S-ro Poirot, sed mi devas rifuzi respondi al tiu demando.”
“Kial?”
La kolonelo diris malafable: “Mi sugestas, ke vi demandu al F-ino Debenham mem pri la signifo de tiuj vortoj.”
“Mi faris tion.”
“Kaj si rifuzis diri al vi?”
“Jes.”
“Do, mi opinias, ke estus tute klare – ec al vi – ke miaj lipoj estas sigelitaj.”
“Vi ne malkasos la sekreton de virino?”
“Vi povas tiel diri, se vi deziras.”
“F-ino Debenham diris, ke ili rilatis al privata afero sia.”
“Do, kial vi ne akceptas sian vorton?”
“Car, Kolonelo Arbuthnot, F-ino Debenham estas tre suspektinda persono.”
“Sensencajo,” diris la kolonelo varme.
“Tio ne estas sensencajo.”
“Vi scias nenion kontrau si.”
“Ne la fakton, ke F-ino Debenham estis guvernistino en la familio Armstrong dum la tempo de la stelo de eta Daisy Armstrong?”
Estis morta silento dum minuto. Poirot kviete kapjesis.
“Vi vidas,” li diris, “ke ni scias pli ol vi opinias. Se F-ino Debenham estas senkulpa, kial si kasis tiun fakton? Kial si diris al mi, ke si neniam estis en Usono?”
La kolonelo tusetis. “Cu ne estas eble, ke vi eraras?”
“Mi ne eraras. Kial F-ino Debenham mensogis al mi?”
Kolonelo Arbuthnot levis la sultrojn. “Estus pli bone, ke vi demandu al si. Mi ankorau opinias, ke vi malpravas.”
Poirot lautigis la vocon kaj alvokis. Unu el la servistoj venis de la malproksima fino de la vagono.
“Iru, kaj petu al la angla fraulino en N-ro 11, ke si afable venu ci tien.”
“
La viro foriris. La kvar viroj sidis silente. La vizago de Kolonelo Arbuthnot aspektis kvazau gi estus trancita el ligno; gi estis rigida kaj senesprima.
La viro revenis.
“La fraulino tuj venas, sinjoro.”
“Dankon.”
Du minutojn poste Mary Debenham envenis en la mang-vagonon.
Si estis sen capelo. Sia kapo estis rekte tenata kvazau pro defio. La ondoj de sia hararo for de sia vizago, kaj sia aspekto, sugestis la antaufiguron sur sipo brave eniranta maltrankvilan maron. En tiu momento si estis bela.
Siaj okuloj rigardis Arbuthnot dum momento – nur momenton. Si diris al Poirot .
“Vi deziris vidi min?”
“Mi volis demandi al vi, fraulino, kial vi mensogis al ni hodiau matene?”
“Mensogis al vi? Mi ne scias, kion vi volas diri.”
“Vi kasis la fakton, ke en la tempo de la tragedio Armstrong vi efektive logis en la domo. Vi diris al mi, ke vi neniam estis en Usono.”
Li vidis sin detirigi dum momento kaj poste restatigi.
“Jes,” si diris. “Tio estas vera.”
“Ne, fraulino, gi estis malvera.”
“Vi miskomprenis min. Mi volis diri, ke estas vere, ke mi mensogis al vi.”
“Do, vi konsentas pri gi?”
Siaj lipoj kurbigis en rideto. “Certe. Car vi eltrovis la sekreton.”
“Almenauu vi estas nun malkasema.”
“Ne sajnas, ke mi povas esti io alia.”
“Nu, kompreneble tio estas vera. Kaj nun, fraulino, cu mi povas peti la kialon por tiuj evitajoj?”
“Mi pensus, ke la kialo estus tuj videbla, S-ro Poirot.”
“Gi ne estas videbla al mi, fraulino.”
Si diris per trankvila voco, kiu enhavis iom da amareco. “Mi devas perlabori la vivrimedon.”
“Vi volas diri…?”
Si levis la okulojn kaj rigardis lin rekte en la vizago.
“Kiom vi scias, S-ro Poirot, pri la batalado necesa por havigi kaj teni kontentigan laboron? Cu vi opinias, ke fraulino, kiu estis detenita pro rilato kun murdo, kies nomo kaj eble fotoj estis aperintaj en la anglaj jurnaloj – cu vi opinias, ke iu bontona mezklasa anglino volus dungi tiun fraulinon kiel guvernistinon por siaj filinoj?”
“Mi ne povas vidi kial ne – se nenia riproco estis al vi.”
“Ho, riproco – ne estas la riproco – estas la publikigo. Gis nun, S-ro Poirot, mi sukcesis en mia vivo. Mi havis