“Do, mian. Sia antaunomo sur la pasporto estas makulita per grasajo. Akcidente, kiel ciu dirus. Sed pripensu tiun antaunomon. Elena. Supozu, ke anstatau Elena, gi estu Helena. Tiu ceflitero H estus facile aliigebla en ceflitero E kaj la malgranda e surskribebla – kaj poste guto da graso faligita sur gin por kovri la aliigon.”

“Helena,” ekkriis S-ro Bouc. “Tio estas ideo.”

“Certe gi estas ideo! Mi cirkaurigardas por trovi ian konfirmon, ec etan, de mia ideo – kaj mi trovas gin. Unu el la etikedoj sur la pakajoj de la grafino estas iom malseka. Gi estas unu, kiu kovras la unuan cefliteron sur la kofro. Tiun etikedon oni deprenis kaj metis gin en alian lokon.”

“Vi komencas konvinki min,” diris S-ro Bouc. “Sed la Grafino Andrenyi…”

“Nun, mon vieux, vi devas turnigi kaj pripensi tute alian flankon de la afero. Kiel oni intencis, ke la murdo aspektu al la mondo? Ne forgesu, ke la nego malhelpis la originalan planon de la murdinto. Ni imagu, dum momento, ke ne estas nego, ke la trajno iris lau gia kutima vojo. Kio estus okazinta?

“Kredeble la murdo estus eltrovita frue en la nuna mateno ce la itala landlimo. Multe de tiu atesto estus donita al la itala polico. La timigaj leteroj estus montritaj de S-ro MacQueen, S-ro Hardman tre volonte dirus sian rakonton, S-ino Hubbard tre volonte dirus kiamaniere viro iris tra sia kupeo, la butono estus trovita. Mi imagas, ke nur du aferoj estus malsamaj. La viro estus trairinta la kupeon de S-ino Hubbard tuj antau la unua, kaj la Wagon Lit uniformo estus trovita en unu el la tualetejoj.”

“Kion vi volas diri?”

“Mi volas diri, ke oni planis la murdon tiel, ke gi aspektu kvazau farita de eksterulo. Oni supozus, ke la murdinto forlasis la trajnon en Brod, kie gi devus alveni je 0.58. Kredeble iu estus vidinta nekonatan konduktoron en la koridoro. La uniformo estus lasita en elstara loko por montri klare kiel oni faris gin. Neniu suspektus la pasagerojn. Tiel, miaj amikoj, oni intencis ke la afero aspektu al la ekstera mondo.

“Sed la akcidento al la trajno sangis cion. Sendube jen kial la viro restis tiel longe en la kupeo kun sia viktimo. Li atendis, ke la trajno antaueniru. Fine, li konstatis, ke la trajno ne antaueniros. Oni devus sangi la planon, car estus sciate ke la murdinto estas ankorau en la trajno.”

“Jes, jes,” senpacience diris S-ro Bouc. “Tion mi vidas. Sed kiel tio rilatas al la postuko?”

“Mi revenas al gi per iom cirkaua vojo. Vi devas ekkompreni, ke la timigaj leteroj estis por sajnigi la aferon alie ol gi estis. Ili estas kvazau elprenitaj el usona krim-romano. Ili ne estas realaj. Ili estas, efektive, nur verkitaj por la polico. Ni devas demandi al ni ‘Cu ili trompis Ratchett?’ Sajne la respondo estas ‘Ne.’ Liaj instrukcioj al Hardman sajne indikas ‘privatan’ malamikon, kies identecon li bone konis. Tio estas, se ni akceptus la rakonton de Hardman kiel veran. Sed Ratchett certe ricevis unu leteron de tute alia karaktero – tiu, kiu enhavis la aludon al la infaneto Armstrong, kaj de kiu ni trovis fragmenton en lia kupeo. Tiu estis por certigi ke li komprenu la kauzon por la minacoj kontrau sia vivo. Kiel mi ciam diris, oni ne intencis, ke tiu letero estu trovita. La unua zorgo de la murdinto estis detrui gin. Jen, do, la dua malhelpo al liaj planoj. La unua estis la nego, la dua estis nia rekonstruado de tiu fragmento.

“La zorga detruo de tiu noto povas signifi nur unu aferon. Devas esti en la trajno iu tiel intime kunligata kun la familio Armstrong, ke la trovo de tiu noto tuj direktus suspekton kontrau tiu persono.

“Nun ni venas al la du aliaj trovitaj postsignoj. Mi nenion diros pri la pip-purigilo, car ni iam multe parolis pri gi. Ni parolu pri la postuko. Gi estas postsigno, kiu rekte kulpigas iun kies ceflitero estas H, kaj gi estas akcidente faligita tie de tiu persono.”

“Precize,” diris D-ro Constantine. “Si eltrovas ke si faligis sian postukon, kaj tuj si procedas kasi sian antaunomon.”

“Kiel rapide vi decidas. Vi faras konkludojn multe pli rapide ol mi permesas al mi tion fari.”

“Cu estas alia alternativo?”

“Certe. Supozu, ekzemple, ke vi faris krimon, kaj volas ke oni suspektu iun alian. Nu, estas en la trajno persono intime kunligata kun la familio Armstrong – virino. Supozu, ke vi lasus tie postukon, kiu apartenas al si… Oni faros demandojn al si, oni eltrovos sian rilaton kun la familio Armstrong – et voila. Motivo – kaj kulpiga atestajo.”

“Sed tiuokaze,” kontraudiris la kuracisto, “car la persono indikita estus senkulpa, si ne provus kasi sian identecon.”

“Vere? Tion vi opinias? Jen la opinio de la jugejo. Sed mi scias la homan naturon, mia amiko, kaj mi diras al vi, ke subite starigita kontrau ebla murdo-proceso, la plej senkulpa persono perdos la racion kaj faros plej stultajn agojn. Ne, ne, la gras-makulo kaj la movita etikedo ne pruvas kulpecon – ili pruvas nur ke Grafino Andrenyi deziras pro ia kialo kasi sian identecon.”

“Kio, viaopinie, povas esti sia kunligo kun la familio Armstrong? Si diris, ke si neniam estis en Usono.”

“Precize, kaj si malperfekte parolas angle, kai si havas fremdan aspekton, kiun si troigas. Sed devus ne esti malfacile diveni kiu si estas. Mi menciis antau nelonge la nomon de la patrino de S-ino Armstrong. Gi estis Linda Arden, kaj si estis fama aktorino. Linda Arden, la nomo lau kiu si estis cie konata, ne estis sia vera nomo. Tio povus esti Goldenberg – si kredeble havis en la vejnoj iom da centra-europa sango. Diversaj nacianoj translogigas al Usono. Mi sugestas al vi, sinjoroj, ke tiu juna fratino de S-ino Armstrong, preskau nur infano je la tempo de la tragedio, estis Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden, kaj ke si edzinigis kun Grafo Andrenyi, kiam li estis ataseo en Washington.”

“Sed Princino Dragomiroff diras, ke si edzinigis kun anglo.”

“Kies nomon si ne povas memori! Nu, cu tio estas versajna? Princino Dragomiroff vere amis Linda Arden. Si estis bapto-patrino por unu el siaj filinoj. Cu si povus tiel rapide forgesi la edzinan nomon de la alia filino? Certe ne. Mi opinias, ke ni povas certe diri, ke Princino Dragomiroff mensogis. Si scias, ke Helena estas en la trajno, car si vidis sin. Tuj kiam si audis la veran nomon de Ratchett, si ekkomprenis ke oni suspektus Helena. Do, kiam ni demandis al si pri la fratino, si mensogas – estas necerta, ne povas memori, sed ‘opinias ke Helena edzinigis unu anglo’ – sugesto kiel eble plej malproksima al la vero.”

Unu el la servistoj en la mang-vagono venis tra la pordo kaj alproksimigis. Li parolis al S-ro Bouc.

“Cu mi servu la mangon, sinjoro? Gi estas preta jam dum iom da tempo.”

S-ro Bouc rigardis Poirot. Ci lasta kapjesis.

“Certe, servu la mangon.”

La servisto malaperis tra la pordoj. Oni povis audi la sonorilon kaj la lautan vocon:

“Premier service. Le diner est servi. Premier diner – First Service.”

CAPITRO 4 – LA GRAS-MAKULO SUR LA HUNGARA PASPORTO

Poirot cetabligis kun S-ro Bouc kaj la kuracisto, La ceestantaro en la mang-vagono estis tre kvieta. Oni parolis malmulte. Ec la parolema S-ino Hubbard estis nenature kvieta. Si murmuris:

“Mi sentas, kvazau mi ne povas mangi ion,” kaj tiam mangis cion proponitan al si, instigate de la svedino, kiu prizorgis sin.

Antau la servado de la mango, Poirot flustris ion al la cefservisto. Constantine divenis la instrukciojn donitajn, car li rimarkis ke oni ciam laste servis la pladojn al Grafo kaj Grafino Andrenyi, kaj ke je la fino de la mango estis prokasto pri ilia kalkulo. Tiel okazis, ke la grafo kaj grafino estis la lastaj personoj en la mang-vagono.

Kiam ili fine levigis kaj iris al la pordo, Poirot eklevis sin kaj sekvis ilin.

“Pardonu, sinjorino, vi faligis vian postukon.” Li proponis al si etan literitan kvadratajon.

Si prenis gin, ekrigardis gin, kaj redonis gin al li.

“Vi eraras, sinjoro, tio ne estas mia postuko.”

“Ne via postuko? Cu vi estas certa?”

“Tute certa, sinjoro.”

“Kaj tamen, sinjorino, gi surhavas vian cefliteron – la litero H.”

La grafo faris ekmovon. Poirot ignoris lin. Liaj okuloj fikse rigardis la vizagon de la grafino.

Firme rigardante lin, si respondis: “Mi ne komprenas, sinjoro. Miaj cefliteroj estas E. A.”

“Mi pensas, ke ne. Via nomo estas Helena – ne Elena. Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden –

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату