maldekstremeco, cu ni ne devus eltrovi kiu el la pasageroj estas maldekstrulo?”
“Mi ne tute forgesis tiu punkto,” diris Poirot. “Povas esti, ke ke vi rimarkis ke mi devigis la pasagerojn skribi la nomon au adreson. Tio ne estas decidiga, car persono povas fari certajn agojn per la dekstra mano kaj aliajn per la maldekstra. Iuj skribas dekstramane, sed golfludas maldekstramane. Tamen, gi estas io. Ciu persono uzis la dekstran manon – kun la escepto de Princino Dragomiroff, kiu rifuzis skribi.”
“Princino Dragomiroff, neeble,” diris S-ro Bouc.
“Mi dubas, cu si havas sufican forton per fari tiun maldekstramanan pikbaton,” dubeme diris D-ro Constantine. “Tiu vundo estas farita per aparte forta bato.”
“Pli da forto ol virino povus havi?”
“Ne, mi ne dirus tion. Sed, miaopinie, pli da forto ol maljuna virino povus montri, kaj la korpo de Princino Dragomiroff estas aparte malforta.”
“Povus esti la influo de la volo sur la korpon,” diris Poirot. “Princino Dragomiroff posedas fortan personecon kaj fortegan volpovon. Sed ni lasu tiun punkton, nunmomente.”
“Pri la demandoj n-roj 9 kaj 10. Cu ni povas esti certaj, ke Ratchett estis pikita de pli ol unu persono, kaj kia alia klarigo pri la vundoj povus esti? Miaopinie,
“Jes,” diris Poirot. “Gi estas sensencajo. Kaj vi opinias, ke du murdintoj estas ebla solvo?”
“Kiel vi mem diris, kia alia klarigo povas esti?”
Poirot rigardis rekte antau si. “Mi demandas tion al mi,” li diris. “Mi neniam cesas demandi tion al mi.”
“De nun, cio estas ci tie,” li frapetis sin sur la frunto. “Ni plene diskutis gin. La faktoj estas antau ni – metode arangitaj. La pasageroj donis sian ateston, unu post la alia. Ni scias cion sciebla –
Li ame ridetis je S-ro Bouc. “Inter ni estas serceto pri la ebleco sidi kaj
“Unu au pli el tiuj pasageroj murdis Ratchett.
Pasis kvaronhoro antau ol iu parolis.
S-ro Bouc kaj D-ro Constantine komencis per provo sekvi la instrukciojn de Poirot. Ili provis travidi la labirinton de kontrauaj detaloj por eltrovi klaran solvon.
La pensoj de S-ro Bouc iris iom lau la jena maniero:
“Certe mi devas pensi – sed mi jam multe pensis. Videble Poirot opinias, ke tiu angla fraulino ion scias pri la afero, sed mi ne povas pensi ke estas tiel… La angloj estas tre flegmaj. Sajnis, ke la italo ne povis fari gin. Mi supozas, ke la angla servisto ne mensogis kiam li diris, ke la alia ne lasis la kupeon. Sed kial li tion faru? Ne estas facile subaceti la anglojn, ili estas tiel rezervemaj. La tuta afero estas plej bedaurinda. Mi scivolas, kiam ni povos antauenveturi. Devas esti, ke oni nun laboras por savi nin. Ili estas malrapidaj en ci tiuj landoj… horoj forpasas antau ol iu pensas fari ion. Kaj la policanoj en ci tiuj landoj estas tre genaj – sinfieraj kaj kun tro granda sento de sia digno. Ili faros el ci tiu afero ion tre gravan. Ne ofte ili havas tian okazon. Gi estos en ciuj jurnaloj…”
Kaj poste la pensoj de S-ro Bouc vagadis lau la vojo, kiun ili jam centfojojn prenis.
La pensoj de D-ro Constantine vagadis jene:
“Li estas stranga, ci tiu malgranda viro. Geniulo? Au maniulo? Cu li solvos la misteron? Neeble. Mi ne povas vidi elirvojon. Cio estas tro konfuza… Ciu mensogas, kredeble… Ec tio ne helpas al ni. Se ciu mensogas la afero estas same konfuza kiel se ili parolas la veron. Estas strange pri tiuj vundoj. Mi ne povas kompreni tion… Stranga lando, Usono. Mi satus iri tien. Gi estas tiel progresema. Kiam mi atingos la hejmon, mi devos paroli kun Demetrius Zagone – li jam estis en Usono kaj havas plej modernajn ideojn… Mi scivolas, kion faras Zia je la nuna momento. Se mia edzino eltrovus…” Poste li pensis pri tute personaj aferoj.
Hercule Poirot sidis tre kviete. Oni povus pensi, ke li dormas. Kaj tiam, subite, post kvaronhora senmoveco, liaj palpebroj ekmovigis. Li gemspiris, kaj murmuris subvoce:
“Sed, cio konsiderita, kial ne? Kaj se jes, tio klarigus cion.”
Liaj okuloj malfermigis. Ili estis verdaj, kiel tiuj de kato. Li diris mallaute: “
Perditaj en siaj propraj pensoj, la du viroj eksaltetis.
“Mi ankau pensis,” diris S-ro Bouc iom kulpe. “Sed mi ne faris ian decidon. La solvo de krimaj problemoj estas via okupo, ne mia, mia amiko.”
“Ankau mi tre zorge pripensis la aferon,” diris la kuracisto. “Mi elpensis kelkajn eblajn teoriojn, sed ne ec unu kiu plene kontentigas min.”
Poirot kapjesis afable. Lia kapjeso sajnis diri, “Tute bone. Tio estas la gusta respondo. Vi donis al mi la atenditan indikon.”
Li sidis tute rekte, eljetis sian bruston, karesis la lipharojn, kaj parolis kvazau li estus parolanta ce publika kunveno.
“Miaj amikoj, mi pripensis la faktojn en mia menso, kaj ankau konsideris la atestaron de la pasageroj kun la jena rezulto. Mi vidas, ankorau iom nebule, klarigon kiu povus akordigi kun la faktoj al ni konataj. Gi estas tre kurioza klarigo, kaj gis nun mi ne povas esti certa ke gi estas gusta. Por eltrovi, mi devos fari kelkajn eksperimentojn.
“Unue, mi mencios kelkajn punktojn, kiuj sajnas al mi sugestaj. Ni komencu per rimarko farita al mi de S-ro Bouc en ci tiu loko je la okazo de nia unua tagmango en la trajno. Li atentigis al mi, ke ni estis cirkauataj de personoj el ciuj klasoj, el ciuj agoj, el ciuj nacioj. Tio estas fakto iom malofta en la nuna jartempo. Ekzemple, la Ateno-Pariza kaj la Bukaresto-Pariza vagonoj estas preskau malplenaj. Memoru ankau pri unu pasagero kiu ne alvenis. Tio estas, miaopinie, signifa. Krome, estas kelkaj malgravaj punktoj kiuj sajnas al mi sugestaj – ekzemple, la loko en kiu estis la spongo-saketo de S-ino Hubbard, la nomo de la patrino de S-ino Armstrong, la detektivaj metodoj de S-ro Hardman, la sugesto farita de S-ro MacQueen, ke Ratchett mem detruis la partebruligitan noton, kiun ni trovis, la antaunomo de Princino Dragomiroff, kaj gras-makulo sur hungara pasporto.”
La du viroj fikse rigardis lin.
“Cu tiuj punktoj sugestas ion al vi?” demandis Poirot.
“Nenion,” malkase diris S-ro Bouc.
“Kaj al vi, doktoro?”
“Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas.”
Intertempe S-ro Bouc trarigardis la pasportojn. Li prenis tiun de Grafo kaj Grafino Andrenyi kaj malfermis gin.
“Cu vi parolas pri ci tiu malpura makulo?”
“Jes. Gi estas iom nova gras-makulo. Cu vi rimarkas, kie gi estas?”
“Ce la komenco de la priskribo pri la edzino de la grafo – por esti preciza, ce sia antaunomo. Sed mi konfesas, ke mi ankorau ne vidas la signifon.”
“Mi intencas elmontri gin de alia vidpunkto. Ni konsideru la postukon trovitan en loko de la krimo. Kiel ni diris antau nelonge, la ceflitero H havas rilaton al tri personoj, S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kaj la servistino Hildegarde Schmidt. Ni denove pripensu gin. Gi estas, miaj amikoj, tre multekosta postuko –
“Kies antaunomo estas Natalia,” interrompis S-ro Bouc ironie.
“Precize. Kaj sia antaunomo, kiel mi diris, estas signifoplena. La alia virino estas Grafino Andrenyi. Kaj io tuj frapas nian atenton…”
“