kaj la konduktoro.)
ANTONIO FOSCARELLI – Usonano (italo lau naskigo). Lito n-ro 5. Dua klaso.
MARY DEBENHAM – Britino. Lito n-ro 11. Dua klaso.
HILDEGARD SCHMIDT – Germanino. Lito n-ro 8. Dua klaso.
NOTO: La atesto de la pasageroj estas subtenata de la aserto de la konduktoro, ke neniu eniris au eliris la kupeon de S-ro Ratchett inter noktomezo kaj 1.0 atm. (Kiam li iris en la apudan vagonon) kaj de 1.15 gis 2.0 atm.
“Vi komprenas,” diris Poirot, “ke tiu dokumento estas nur resumo de la atestaro kiun ni audis, tiel arangita por oportuneco.”
Kun grimaco S-ro Bouc redonis gin. “Gi ne estas tre helpa,” li diris.
“Eble ci tiu pli bone kontentigos vin,” diris Poirot kun eta rideto dum li transdonis al li duan paperfolion.
Sur la papero estis skribita:
1. La postuko markita per la ceflitero H. Al kiu gi apartenas?
2. La pip-purigilo. Cu gi estis faligita de Kolonelo Arbuthnot? Au de iu alia?
3. Kiu portis la skarlatan kimonon?
4. Kiu estis la viro au virino kasvestita per Wagon Lit uniformo?
5. Kial la montriloj de la poshorlogo montras 1.15?
6. Cu la murdo okazis je tiu horo?
7. Cu pli frue?
8. Cu pli malfrue?
9. Cu ni povas esti certaj ke Ratchett estas pikita de pli ol unu persono?
10. Kia alia klarigo povas esti pri liaj vundoj?
“Nu, ni vidu kion ni povas fari,” diris S-ro Bouc, iom pli felica pro ci tiu provo de sia menskapablo. “La postuko por la komenco. Ni estu ordaj kaj metodaj.”
“Certe,” diris Poirot, kapjesante lau kontenta maniero.
S-ro Bouc daurigis iom didaktike. “La ceflitero H havas rilaton kun tri personoj – S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kies dua nomo estas Hermione, kaj la servistino Hildegarde Schmidt.”
“Jes; kaj el tiuj tri?”
“Estas malfacile diri. Sed mi pensas, ke mi elektus F-inon Debenham. Ni ne scias, ke si ne uzas la duan nomon anstatau la unuan. Ankau si estas jam suspektinda. Tiu konversacio kiun vi audis,
“Miaflanke, mi elektas la usonaninon,” diris D-ro Constantine. “Gi estas tre multekosta postuko, kaj ne gravas al usonanoj kiom ili pagas, kiel ciu scias.”
“Do, vi ambau eliminas la servistinon?” demandis Poirot.
“Jes. Kiel si mem diris, gi estas postuko de ano de la plirica klaso.”
“Kaj la dua demando – la pip-purigilo. Cu kolonelo Arbuthnot faligis gin, au iu alia?”
“Tio estas pli malfacila. La angloj ne uzas ponardojn. Pri tio vi estas prava. Mi inklinas al la vidpunkto ke iu alia faligis la pip-purigilon – kaj tion faris por sajnkulpigi la longkruran anglon.”
“Kiel vi diris, S-ro Poirot,” intervenis la kuracisto, “
“Vi bone rezonas,” diris Poirot.
“Demando n-ro 3 – kiu portis la skarlatan kimonon?” daurigis S-ro Bouc. “Pri tio, mi devas konfesi, ke mi havas nenian ideon. Cu vi havas ian opinion pri tiu punkto, D-ro Constantine?”
“Nenian.”
“Ni devas konfesi nin venkitaj pri tiu punkto. Almenau estas eblecoj rilate al la posta demando. Kiu estis la viro au virino kasvestita en Wagon Lit uniformo? Nu, oni povas diri definitive kelkajn personojn kiuj gi
“Kiel diras nia malnova amiko Euklid,” murmuris Poirot.
“Devas esti unu el tiuj kvar,” diris D-ro Constantine.
“Krom se estis iu el ekstere kiu trovis kaslokon – kaj tio, ni konsentis, estis neebla.”
S-ro Bouc pasis al la venonta demando en la listo.
“N-ro 5 – kial la montriloj de la rompita poshorlogo indikas 1.15? Mi povas vidi du klarigojn. Au gi estas farita de la murdinto por starigi alibion, kaj poste li estis malhelpata de movigantaj personoj forlasi la kupeon lau sia intenco, au – atendu – ideo venas…”
La du viroj gentile atendis dum S-ro Bouc penege pensis.
“Jen gi,” li fine diris. “
“Brave!” diris D-ro Constantine. “Tio estas bone imagita.”
“Efektive,” diris Poirot, “si pikis lin en la mallumo, ne sciante ke li estas jam senviva, sed iel deduktis ke li havas horlogeton en la poso, elprenis gin, nevidante malantauen sovis la montrilojn, kaj faris al gi la necesan difekton.”
S-ro Bouc malafable rigardis lin. “Cu vi povas mem fari pli bonan sugeston?” li demandis.
“En la nuna momento – ne,” allasis Poirot. “Sed mi opinias ke nek unu nek la alia rimarkis la plej interesan punkton pri tiu poshorlogo.”
“Cu la demando 6 rilatas al gi?” demandis la kuracisto. “Al tiu demando – cu la murdo okazis je tiu horo – 1.15 – mi respondas ‘
“Mi konsentas,” diris S-ro Bouc. “‘Cu pli frue’ estas la sekvanta demando. Mi diris, ke jes. Ankau vi, doktoro?”
La kuracisto kapjesis. “Jes, sed la demando ‘Cu pli malfrue’ oni povas ankau jese respondi. Mi akceptas vian teorion, S-ro Bouc, kiel ankau, mi pensas, S-ro Poirot, kvankam li ne deziras diri tion. La unua murdinto venis antau 1.15, sed la dua murdinto venis