La flegmo de la germanino subite sangigis. “Ah!” si ekkriis. “Tio ne estas mia. Mi ne metis gin tien. Mi ne enrigardis tiun kofron post kiam ni forlasis Istanbul. Ja, tio estas vera.”
Si rigardis ilin peteme. Poirot prenis sian brakon kaj konsolis sin.
“Ne, ne, cio estas en ordo. Ni kredas vin. Ne estu maltrankvila. Mi estas tiel certa ke vi ne kasis gin tie, kiel mi estas certa ke vi estas bona kuiristino. Vi estas bona kuiristino, cu ne?”
Tute konfuzite, la virino ridetis malgrau cio. “Jes, ja, ciuj miaj mastrinoj tion diris. Mi … ”
Si haltis kun la buso malfermita, kaj kun tima aspekto.
“Ne, ne,” diris Poirot. “Mi certigas al vi, ke cio estas en ordo. Mi diros al vi, kio okazis. La viro, tiu kiun vi vidis en Wagon Lit uniformo, elvenis el la kupeo de la murdito. Li koliziis kun vi. Tio estis malbona por li. Li esperis, ke neniu vidos lin. Kion fari? Li devis sin liberigi de la uniformo. Gi ne plu estis protektilo sed endangerigilo.”
Li ekrigardis S-ron Bouc kaj D-ron Constantine, kiuj atente auskultis.
“Ekstere estis la nego; la nego, kiu konfuzigis liajn planojn. Kie li povis kasi la vestojn? Ciuj kupeoj estis okupataj. Ne, li preterpasas unu de kiu la pordo estas malfermita, kio montras ke gi ne estis okupata. Gi devis esti tiu, kiu apartenas al la virino kun kiu li jus koliziis. Li kase eniris, forprenis la uniformon kaj rapide metis gin en kofron sur la breto. Povus esti longa tempo antau ol gi estus malkasita.”
“Kaj poste?” diris S-ro Bouc.
“Tion ni devas diskuti,” diris Poirot kun averta ekrigardo.
Li suprentenis la jakon. Butono, la tria de la supro, mankis. Poirot metis la manon en poson, kaj elprenis konduktoran slosilon, uzata por malslosi la pordojn de la kupeoj.
“Jen la klarigo pri la maniero lau kiu la viro povis trapasi slositajn pordojn,” diris S-ro Bouc. “Viaj demandoj al S-ino Hubbard ne estis necesaj. Slosita au ne slosita, la viro povis facile trairi la interkupean pordon. Cio konsiderita, se estis Wagon Lit uniformo kial ne Wagon Lit slosilo?”
“Ja, kial ne,” diris Poirot.
“Efektive, ni povis tion scii. Vi memoros, ke Michel diris, ke la pordo de la kupeo de S-ino Hubbard al la koridoro estas slosita, kiam li alvenis responde al sia sonorilo.”
“Tiel estis, sinjoro,” diris la konduktoro. “Pro tio, mi pensis ke la virino songis.”
“Sed nun gi estas komprenebla,” daurigis S-ro Bouc.
“Sendube li intencis reslosi ankau la interkupean pordon, sed eble li audis ian movon de la lito, kaj gi surprizis lin.”
“Ni nun bezonas trovi,” diris Poirot, “nur la skarlatan kimonon.”
“Vere. Kaj la du lastaj kupeoj estas okupataj de viroj.”
“Tutsame, ni trasercos ilin.”
“Ho, certe! Krome, mi memoras kion vi diris.”
Hector MacQueen volonte konsentis pri la serco.
“Mi preferas, ke vi tion faru,” li diris kun malgaja rideto. “Mi sentas, ke mi estas la plej suspektinda persono en la trajno. Vi bezonas nur trovi testamenton per kiu la maljunulo testamentis sian monon al mi, kaj tio certigos la aferon.”
S-ro Bouc suspekteme rigardis lin.
“Tio estas nur serco,” rapide diris MacQueen. “Li sendube ne testamentus al mi ec unu centimon. Mi estis utila al li pro mia scio de lingvoj kaj tiel plu. Oni povas trompi vin, se vi scias nur la usonan lingvon. Mi ne estas lingvisto, sed mi scias la francan, germanan, kaj italan lingvojn sufice bone por butikumadi kaj por la hotelaj bezonoj.”
Lia voco estis iom pli lauta ol kutime, kvazau li estas iomete maltrankvila pro la sercado malgrau sia konsento.
Poirot elvenis. “Nenion,” li diris. “Ec ne kompromantan testamentajon.”
MacQueen suspiris. “Nu, jen sargo for de mia menso,” li diris serce.
Ili iris al la lasta kupeo. La ekzameno de la pakajaro de la italo kaj la servisto donis nenian rezultaton. La tri viroj staris ce la fino de la vagono kaj rigardis unu la alian.
“Kio nun?” demandis S-ro Bouc.
“Ni reiros al la mang-vagono,” diris Poirot. “Ni nun scias cion, kion ni povas eltrovi. Ni havas la atestaron de la pasageroj, la atestaron de iliaj pakajoj, la atestaron donita de niaj okuloj. Ni ne povas atendi alian helpon. Ni devas nun uzi niajn cerbojn. Li eltiris el sia poso sian cigaredujon. Gi estis malplena.
“Mi venos ce vi post momento,” li diris. “Mi bezonos la cigaredojn. Ci tiu estas tre malfacila, tre stranga afero. Kiu portis tiun skarlatan kimonon? Kie gi nun estas? Mi tre volas scii. Estas io en la nuna afero kio evitas min. Gi estas malfacila car oni malfaciligis gin. Sed ni diskutos gin. Pardonu al mi dum momento.”
Li rapidiris lau la koridoro al sia kupeo. Li sciis, ke li havas pli da cigaredoj en valizo. Li mallevis gin, kaj malfermis gin. Li tuj eksidis kaj rigardegis en gin.
“Do,” li murmuris. “Estas tiel. Defio. Tiel estu; mi akceptos gin.”
S-ro Bouc kaj D-ro Constantine estis parolantaj kune kiam Poirot eniris la mang-vagonon. S-ro Bouc aspektis deprimita. “
“Cu la problemo genas vin?”
“Nature gi genas min. Mi tute ne povas kompreni gin.”
“Mi konsentas kun li,” diris la kuracisto.
Li rigardis Poirot kun intereso. “Malkase dirante, mi ne povas pensi kion vi nun faros,” li diris.
“Ne,” diris Poirot penseme. Li elprenis sian cigaredujon kaj bruligis unu el siaj etaj cigaredoj. Liaj okuloj estis revemaj.
“Al mi jen la interesa flanko de la problemo,” li diris.
“Ni tute ne povas uzi la kutimajn metodojn. Cu la atestintoj parolis la veron au mensogis? Per neniaj metodoj ni povas eltrovi – krom per tiaj metodoj, kiujn ni povos mem elpensi. Tio estas ekzercado por la cerbo.”
“Estas tiel,” diris S-ro Bouc. “Sed kion vi havas por komenco?”
“Mi antaue diris al vi. Ni havas la atestaron de la pasageroj kaj la ateston de niaj propraj okuloj.”
“Bela atestaro – tio de la pasageroj! Gi indikis al ni precize nenion.”
Poirot neante skuis la kapon. “Mi ne konsentas, mia amiko. La atestaro de la pasageroj indikis al ni kelkajn interesajn punktojn.”
“Vere?” diris S-ro Bouc nekredante. “ Mi ne rimarkis tion.”
“Tio estas car vi ne zorge auskultis.”
“Nu, diru al mi – kion mi ne rimarkis?”
“Jen unu okazo – la unuan ateston, kiun ni audis – tio de la junulo MacQueen. Li eldiris, por mia menso, tre signifoplenan frazon.”
“Pri la leteroj?”
“Ne, ne pri la leteroj. Lau mia memoro, liaj vortoj estis: ‘
Li rigardis la vizagojn de la kuracisto kaj S-ro Bouc.
“Kio? Vi ankorau ne komprenas? Tio estas nepardonebla – car vi havis duan sancon antau nelonge kiam li diris, ‘
“Vi volas diri…?” S-ro Bouc ankorau aspektis perpleksita.
“Vi deziras, ke mi diru gin al vi per simplaj vortoj. Do, jen gi!