Si respondis tre serioze: “Neniun, sinjoro. Ec ne unu personon.”

CAPITRO 5 – LA ANTAUNOMO DE PRINCINO DRAGOMIROFF

Kiam la grafo kaj grafino estis foririntaj, Poirot rigardis la du aliajn. “Vi vidas,” li diris, “ke ni progresas.”

“Bonega laboro,” diris S-ro Bouc. “Mi neniam ec pensus suspekti Grafon kaj Grafinon Andrenyi. Mi konsentas, ke mi opiniis ilin tute ekster la afero. Mi supozas, ke estas nenia dubo, ke si faris la krimon? Tio estas iom malgojiga. Tamen, oni ne gilotinos sin. Estas malpligravigaj cirkonstancoj. Kelkajn jarojn en malliberejo – nur tio.”

 “Efektive, vi estas tute certa pri sia kulpeco.”

“Mia amiko, cu povas esti ia dubo pri gxi? Mi opiniis, ke via afabla maniero estis nur por trankviligi ilin gis oni liberigos nin el la nego, kaj la polico prizorgos la aferon.”

“Vi ne kredas al la aserto la grafo – je lia honoro – ke lia edzino estas senkulpa?”

Mon cher – nature – kion alian li povis diri? Li amegas sian edzinon. Li deziras savi sin. Li diris la mensogon tre bone – lau gentlemana maniero, sed kio alia ol mensogo gxi povus esti?”

“Nu, vi scias, mi havis la absurdan ideon, ke gi povus esti la vero.”

“Ne, ne. Memoru la postukon. La postuko decidigas la aferon.”

“Mi ne estas tiel certa pri la postuko. Vi memoros, ke mi ciam diris al vi, ke estis du eblecoj pri la posedeco de la postuko.”

“Tamen…”

S-ro Bouc cesis paroli. La pordo ce la fino malfermigis, kaj Princino Dragomiroff eniris la mang- vagonon. Si venis rekte al ili, kaj la tri viroj ekstaris.

Si parolis al Poirot sen rigardo al la aliaj. “Mi kredas, sinjoro,” si diris, “ke vi havas postukon, kiu apartenas al mi.”

Poirot faris triumfan ekrigardon je la aliaj du.

“Cu ci tiu, sinjorino?” Li montris la etan kvadratajon el batisto.

“Tio estas gi. Gi havas mian cefliteron en la angulo.”

“Sed, sinjorino princino, tio estas la litero H,” diris S-ro Bouc. “Via antaunomo – pardonu al mi – estas Natalia.”

Si malvarme rigardis lin. “Tio estas vera, sinjoro. Miaj postukoj ciam portas la cef-literojn lau la rusa alfabeto. H estas N en tiu lingvo.”

S-ro Bouc estis iom repusita. Estis io pri tiu nevenkebla maljunulino, kio konsternis kaj malkomfortigis lin.

“Vi ne diris al ni hodiau matene, ke tiu postuko estas via.”

“Vi ne demandis al mi,” diris la princino seke.

“Mi petas, ke vi sidigu, sinjorino,” diris Poirot.

Si gemspiris. “Supozeble, estus pli bone.”

Si sidigis. “Ne necesas, ke tiu afero dauru longe, sinjoroj. Via nuna demando estos – kiel mia postuko kusigis apud la kadavro de murdito? Mia respondo estas, ke mi havas nenian ideon.”

“Vi vere havas nenian ideon?”

 “Absolute nenian.”

“Vi pardonos al mi, sinjorino, sed kiom ni povas fidi al la vereco de viaj respondoj?”

Poirot diris la vortojn tre mallaute. Princino Dragomiroff respondis malestime.

“Supozeble vi tion diris, car mi ne diris al vi, ke Helena Andrenyi estis la fratino de S-ino Armstrong?”

“Efektive, vi intence mensogis al ni pri la afero.”

“Certe. Mi tion farus denove. Sia patrino estis mia amikino. Mi kredas, sinjoroj, je lojaleco – al amikoj, familianoj, kaj kasto.”

“Vi ne kredas, ke oni devus fari la plej eblon por certigi la justecon?”

“En la nuna okazo mi opinias, ke justeco – vera justeco – estas farita.”

Poirot antauenklinis sin. “Vi povas vidi mian malfacilajon, sinjorino. Ec pri tiu afero de la postuko, cu mi povas kredi vin? Au cu vi protektas la filinon de via amikino?”

“Ho! Mi vidas, kion vi volas diri.” Severa rideto aperis sur sian vizagon. “Nu, sinjoroj, tiu aserto mia estas facile pruvebla. Mi donos al vi la adreson en Parizo de la firmo, kiu fabrikas miajn postukojn, kaj ili sciigos al vi, ke ili fabrikis gin lau mia mendo ankau pli ol jaro. La postuko estas mia, sinjoroj.”

Si levigis. “Cu estas io alia pri kio vi deziras fari al mi demandojn?”

“Via servistino, sinjorino, cu si rekonis ci tiun postukon, kiam ni montris gxin al si hodiau matene?”

“Si certe tion faris. Si vidis gxin kaj diris nenion? Nu, tio montras, ke ankau si povas esti lojala.” Kun eta klinigo de la kapo si eliris el la mang-vagono.

“Do, tiel estis,” mallaute murmuris Poirot. “Mi rimarkis etan heziton, kiam mi demandis al la servistino, cu si scias al kiu la postuko apartenas. Si ne sciis, cu si devas allasi, ke gxi apartenas al sia mastrino. Sed kiel tio akordigas kun mia cefa ideo? Jes, povas esti.”

“Do!” diris S-ro Bouc kun katakteriza gesto – ”si estas terura maljunulino!”

“Cu povus esti, ke si murdis Ratchett?” Poirot demandis al la kuracisto.

Li kapneis. “Tiuj fortaj batoj, kiuj penetris la muskolojn – ne, neniam iu tiel malforta povus fari ilin.”

“Sed la pli malfortaj batoj?”

“La pli malfortaj batoj – jes.”

“Mi pensas,” diris Poirot, “pri la epizodo hodiau matene, kiam mi diris al si, ke sia forto apartenas al sia volo pli ol al sia brako. Tiu rimarko estis speco de ruzo. Mi deziris vidi, cu si rigardos la dekstran au la maldekstran brakon. Si faris nek unu nek la alian. Si rigardis ambau, sed si faris strangan respondon. Si diris, ‘Mi havas nenian forton en ci tiuj. Mi ne scias, cu esti malgoja au goja.’ Stranga rimarko. Gi konfirmas mian opinion pri la krimo.”

“Gi ne decidis la punkton pri maldekstremeco.”

“Ne. Parenteze, cu vi rimarkis, ke Grafo Andrenyi portas la postukon en la dekstra brust-poso?”

S-ro Bouc kapneis. Lia menso reiris al la surprizigaj malkasoj de la lasta duon-horo. Li murmuris. “Mensogoj – kaj denove mensogoj – tio mirigas min, la kvanto da mensogoj kiujn ili diris al ni hodiau matene.”

“Restas ankorau pli, kiujn ni devas eltrovi,” gaje diris Poirot.

“Vi pensas tiel?”

“Mi estos tre malkontenta se ne estos tiel.”

“Tia trompado estas terura,” diris S-ro Bouc. “Sed sajne gi placas al vi,” li aldonis riproce.

“Gi havas la jenan avantagon,” diris Poirot. “Se vi dirus la veron al tiuj, kiuj mensogis, ili kutime allasus gin – ofte pro surprizo. Estas necese nur diveni guste por havigi la deziritan rezulton.

“Nur tiamaniere ni povas procedi en la nuna afero. Mi elektas la pasagerojn unu post la alia, pripensas ilian ateston, kaj diras al mi, ‘Se tiu mensogas, pri kiu punkto tiu mensogas, kaj kial tiu mensogas?’ Kaj mi respondas, ke se tiu mensogas – povas esti nur pro tia kialo kaj pri tia punkto. Ni sukcese faris tion kun Grafino Andrenyi. Ni nun provos la saman metodon ce kelkaj aliaj personoj.”

“Sed supozu, mia amiko, ke via divenajo estas malgusta?”

“Tiuokaze, unu persono ne plu estus suspektinda.”

“Ha! Procedo de forigado.”

“Precize.”

“Kaj kiu nun?”

“Nun ni parolos al tiu pukka sahib, Kolonelo Arbuthnot.”

CAPITRO 6 – DUA INTERVJUO KUN KOLONELO ARBUTHNOT

Klare Kolonelo Arbuthnot estis cagrenata car oni alvokis lin al la mang-vagono por dua intervjuo. Lia vizago surhavis tre malafablan aspekton kiam li sidigis, kaj diris: “Nu?”

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату