plu, cetere ni implikos ankau vin en tion.

— Mi ne petis vin zorgi pri mi.

— Bone. Notu bone, kion vi diris… Mi iros en la urbon. Faru banakvon por la virino, kiam si vekigos, kaj ne grumblu kun si, kiel ia sendenta urso. Provu esti iom amikema al si.

La maljunulo frapis sur la tablon kolere.

— Eble mi invitos sin danci… cu ne,

— Bona ideo. Mi satus, se vi seriozigus por viaj maljunaj tagoj, kaj vi farigus uzebla dando… Tiel…! Alo… Fraulino Edith… — li etusis la dormantinon tenere.

Si vekigis subite, malfeminte siajn lacajn palpebrojn, sed sia kapo klinigis denove. Estis nenion fari, Billl eksidis apud sin kaj donis la kafon en sian buson po kuleroj. Kelkfoje li skuis sin, kaj Edith duondorme, masine glutis la matenmangon tre malrapide.

— Preta. Ni mangigis la infanon, nun ni devas enlitigi sin.

Li levis Edith-on, piedbatante li fermis la pordon de la alia cambro kaj metis la dormantinon singarde sur liton, kovritan per plejdo.

— Tiel…

— Kaj cu vi? — demandis Buldogo, kiam li revenis en la kuirejon.

— Mi iros en la urbon, oldulo mia. Atentu tre zorgeme pri la virino. Mi revenos post kelkaj horoj… Cu vi havas spegulon por razi min?

La maljunulo nur mansvingis. Estis sufice jeti rigardon sur la konsiderindan, ialoke flaveverdan barbon de la neprizorgita patriarko, buntan pro la mangajrestajoj, por ke ne restu dubo, rilate la vaneco de la demando.

Bill metis la capelon sur sian kapon, poste, kun bona orientigo li fermis iun nicon, en kiu ankau du akrakoloraj tabuloj avertis lin pri kelkaj sciindajoj:

MALPERMESITE ENVETURI

KUN APERTA FUMGASELLASILO!

sub gi:

ADMINISTREJO

Bill, el la administrejo, kien estas malpermesite enveturi kun aperta fumgasellasilo, kunportis paketon da cigaredoj kaj du dekduojn da kugloj al revolvero. Poste li elprenis sian ornamitan, malgrandan revolveron, kiun li jetis antau nelonge tiel gracie al la kapo de Austin.

– Cu vi ne havas kuglon al tio? Estas utile, se mi kunportas ankau tian kaseblan, sargitan instrumenton.

La maljunulo rigadis atenteme la ornamitan, etan revolveron kun perlamota kolbo.

— Mi havas kuglojn, sed cerizkernojn nin ne uzas al pafado ci-regione, sed gi bezonas tiujn.

Li redonis la pistolon. Bill forrapidis. Buldogo murmuris ion en si mem, amblante en la alian cambron, kaj rigardis la virinon kun severa rigardo. Poste li dekrocis de sur la najlo, batita en la pordon tre cifonan mantelon kaj kovris Edith-on per tio.

14

Bulkin estis mortepala kaj senkonsila. Apud li staris la maldika cevalbredisto kaj la du aliaj gastoj, kiel ili enrapidis audinte la pafon.

La Lordo kusis sur la planko. Sajnis, ke li estas mortinta. Sed nun li ekmovigis pene kaj apogigis permane. Li metis sian alian manon sur sian ventron ce la rimenzono, kaj ruga humido ekbrilis inter liaj fingroj.

— Mi estas trafita, Bulkin… Se vi volas… nun vi povas trnsdoni min al la polico… Gi signifas… dek mil dolarojn… por via kvaropo…

Ili silentis. Tio estas vere granda sensacio. La Lordo kusas ci tie, senpove. Kaj li forsendis ankau la rabistojn.

— Kiel ajn estas — diris la Lordo iom langvore, se kun sia kutima aplombo — , unuavice zorug pri mia vundo, car mi mortos pro sangoperdo, poste, se vi volas… venigu… Clifford-on…

Ili metis lin sur la liton. La cevalbredisto foriris.

La kuglo deglitis sur lia ripo, kaj tiel gi ne penetris profunden. Bulkin eksentis gin per sia difingro sub la frakasiginta ripo. La vundo sangis forte, sed gi ne sajnis dangera…

— Elpremu gin, Bulkin…

— Mi ne estas sperta pri tio…

— Mi klarigos tion… — li respondis kun mallautiganta, sed same kun malvarma voco. — Metu iun vian manon sub la kuglon… Kunpremu la karnon cirkau gi per viaj dik- kaj montrofingroj… tiel… kvazau vi pincus… Nun kunpremu gin tutforte… Tiel… Pli forte…

Malklara svito kovris lian frunton, sed cetere ec sur lia neniu trajto estis videbla, ke li kiel terure suferas.

— Atendu — li diris. — Sajnas, ke la aperturo fermigis… Eble gi estis malgrandkalibera ajaco… Vastigu la vundon per trancilo…

La drinkejmastro estis mortepala.

— Mi ne… povas…

— Eh! Stultulo…! Donu la trancilon al mi!

La lipoj de la Lordo jam estis bluaj, kaj lia vizago blanka, kiel la gipso. Li forprenis la trancilon de Bulkin, sovis gin tra la aperturo kaj turnadis tion…

— Nun… metu vian manon sub gin… Tiel… Pincu tion… kunpremu… Pli forte.

Klako…

La malgranda kuglo kusis sur la planko. La Lordo gemis profunde.

— Bandagu… tion… rapide…

Kiam ili vindis lian trunkon per la lasta tolpeco, la cevalbredisto enpasis tra la pordo, kaj serifo Clifford estis kun li.

15

— Bonan esperon, Clifford — salutis lin la vundito. — Tiuj homoj kaptis min. Oni devas doni la dek mil dolaran premion al ilia kvaropo.

Ili silentis.

Cliford rigardis la vunditon serioze.

— Cu vi povas veni sur viaj propraj kruroj, au mi venigu caron?

— Se vi donos kvin minutojn por ripozi, tiam mi iros kun vi piede…

— Nur ripozu — respondis Clifford kaj eksidis. — Stulta fatalo, Lordo. Flalvbekulo kaptis vin, malgrau tio, ke kvar statoj aliancis kontrau vi, senrezulte.

— Li ne estis flavbekulo… Sed dangera homo… La sola dangera homo, se vi ne prenas, kiel ofendon Cliford, el tiuj, kiuj gis nun krucis mian vojon.

Ili silentis. Bulkin alportis ginon al la serifo.

— Mi audis, ke vi venigis vian filinon ci tien… el urbo Kansas… cu vi edukas sin hejme? — diris la rabisto.

— Jes — respondis la serifo. — Mary tre satas Okcidenton.

— Domage, ke morgau si devas foriri de tie ci por longa tempo…

La serifo rigardis senvorte la plankon inter siaj suoj.

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату