17
Ili forfugis — li daurigis trankvile kaj rigardis ien malproksimen.
— Cu vi ne vidis gin tie en la rivero? — demandis Gunner.
— Mi vidis. Mi estis malsupre. Mi venas de tie.
Nur nun okulfrapis al la rabistoj, ke la
— Cu vi estis malsupre?
— Jes. Mi rigardis la cevalon. Fingrodikaj strioj estas sur ties hauto. Iu batis gi per la prenilo de la vipo. Gi eblas nur tiel, ke iu pelis la cevalon al la abismo. Versajne, li descendigis la virinon anticipe, kaj li desaltis en la lasta momento.
— Do…?
— Ili vivas…
Li eksidis kaj versis kafon por si.
— Nun mi dormos unu horon — li diris. — Poste ni ekpersekutos ilin.
— Kien ili povis iri?…
— Kompreneble al Oriento. Du homoj ekiru al Connicted. Viro kaj virino estas sufice okulfrapaj por rimarki, se iu vidis ilin sur la landvojo.
Austin kaj Pete enseligis.
La
18
Pete, kiun la ebleco de la dek mil dolaroj preskau reanimis, instigis la cevalon galopi rapide.
— Rigardu tien — montris Austin al la taluso. Sargtrajno jus preteriris ilinkun malrapida skuigado.
Pete komprenis:
— Se ili grimpis sur trajnon, tiam estos malfacile atingi ilin. Kvankam tio ne estas simpla afero en societo de virino.
Ili spronis la cevalojn galopi ec pli rapide por fari la grandan parton de la vojo, car la tagmeze sunbrilo estos la plej varmega. Ili forlasis la urbon.
Slimo, konsistanta el polvo kaj svito, kovris ilin sub la perpendikle brilanta suno. Ankau ilia akvo estis elcerpigonta. Ili sciis bone, kie trovigas la torento, ili povintus atingi gin per malgranda evitvojo, sed la monavido ne permesis malspari tempon por io ajn. Atinginte la fugantojn, unu pafo valoras kvin mil dolarojn pokape! Sed ili devis priparoli tion.
— Kio okazos, se ni trovos ilin? — demandis Austin.
Pete rikanis kruele.
— Vi ne estas tro sagaca, Austin.
— Car ni rajdas kune, ni povus interkonsenti pri tio, kiu ajn el ni estingos la kandelon de la ulo, ni dividos la monon egale.. Tiel do ni ne devas konkuri unu kun la alia.
— Ni nur kunkuru…
— Cu vi ne volas dividi la monon egale?
— Ne. Mi fidas tion, ke mi scias pli multe, ol vi, mi havas pli bonajn okulojn, miaj manoj estas pli rapidaj…
— Ankau tiel estas bone. Sed mi pensas, ke ni devus ripozi dum la suno kulminas, car estas terura varmo.
— Ripozu, se vi volas. Mi daurigos la vojon volonte ec sola — respondis Pete, kaj li spronis sian cevalon.
— Tion jam ne!
Ili galopis rapide en la bruliga varmego. Tamen la soifo estas la plej malbona.
— Kiel vi pensas?… — cu li sidis en trajnon kun la virino?
— Li povis grimpi nur sur sargtrajnon. Gi skuigadas malrapide kaj restadas longe ce stacioj… Sed ne paroladu, car ni perdos la spiron.
La cevalo de Austin jam stumblis dufoje, kio estis la signo de elcerpigo. La du bestoj svitegis, ili ofte ekhenis, kaj longaj salivostrioj fluetis el ties buso.
Tre malproksime grupo da blankaj domoj staris en la blindiga sunbrilo.
— Atentu! — kriis Pete, kiu antauis Austin-on.
— Damne…
Ili subite malrapidigis la cevalojn, elseligis kaj kondukis la du tropelitajn bestojn plu. Car ili atingis marcan terenon. Maldensa kanejo cirkauis ilin, iliaj botoj sinkis, kaj ankau la cevaloj vadis en la koto gisgenue. Kvakado de milionoj da ranoj vibris en la aero.
— He, tie…!
— Kio?…
Ia grandega, malhela makulo movigis apud la blanka digo de la taluso, kvazau gi estus krokodilo au marca monstro.
— Iu fais en la kotacon, kaj nun li sekigas sin.
— Homo! — alkriis lin Pete, kiam ili proksimigis al li. — Kio okazis al vi?
La kompatindulo plie memorigis pri revivigintan argilfiguron, ol pri homo. La slimo dense kovris lian vizagon, lia vestajo malmoligis, la suoj estis kiel du grandaj rokpecoj, kaj tiuj malaperis sub la sekiginta koto.
— Kio okazis, kial vi ne respondas? — demandis Austin malpacience.
— Mi estas bremsisto, mi falis de sur la trajno, guste en tiu malenita loko…
La koto defaladis popece de sur la malgaja bremisto.
— Diru… Cu vi ne vidis hazarde virinon kun eleganta aspekto kaj kaubojon ci tie?
La demando efikis mirinde. La bremsisto side levigis, la koto knaris-krakis sur li, kaj gi falis sur la teron kun bruo.
— Cu vi konas tiun malbenitan friponon?! — li kriis.
— Ni sercas lin… Cu eble vi vidis lin?
— Cu mi vidis lin? Tiu diablo saltigis min de sur la trajno en la marcon, kaj…
Li ankorau volis paroli plu, sed la du rajdistoj lasis lin tie senvorte.
— Do cio estis vane… — diris Pete.
— Nun jam ili forlasis ankau Denver-on — kapjesi Austin. — Kia ulo li estas! Li venigis tiun elegantan virinon sur sargtrajnon, kiel kaspasageron!
Ili enseligis denove, car la marca grundo iom post iom malmoligis, kaj sufice larga vojo kondukis al la urbo.
— Damage… Mi jam pensis tion, ke la mono estas en mia poso — murmuris Pete.
— Ankau mi… Sed ni ne povas persekuti lin Oriente…
…Ili trotis malgaje inter la kabanoj de la urbofino. Post kelkaj minutoj ili estis antau la drinkejo.
Elseliginte ili konfidis la du bestojn al la infanoj.
— La
— Ankau mi estus volonte renkontinta lin — respondis Austin, kaj li volis malfermi la pordon de la drinkejo.
Sed li retropasis…
Tra la pordo, kontrau ili, Bill Teksaso elvenis.