gi tutforte, unu-, du-, trifoje. La pendanta parto de la rompita verto frapigis en la vizagon, okulojn de la besto tra la frunto de la cevalo. Gi ekimpetis sur la vojo kun timiginta heno…
Bill premis la cevalon kun femuroj, manoj kaj genuoj, la knabino sentis lau la malregulaj eksaltegoj, ke ili sidas sur senbridiginta besto, kaj si krocigis al la selo, strecinte sian ciun forton… Kvazau venus de malproksime, audigis tiel la knaloj, la pejzago forvisigis cirkau si, kiel li malfermis siajn okulojn por sekundo…
Timiginte si malfermis tiujn denove. Sia kapo batigis konstante al la sultro de la viro. Si alpremis gin tien, kio trankviligis sin… Sed kiel mola estas lia sultro, kvazau gi estus remburita… Sankta Dio! Gi estas bandago… La viro jam anticipe vundigis, kaj li galopas nun tiel…
— Vi… a… sult… ro… — si balbutacis kun interfrapigantaj lipoj, mordante la vortojn.
— Silentu!
Si eksulentis. Si krocigis al la sultro de Bill Teksaso kun malfermitaj okuloj, kunpreminte siajn dentojn…
La persekutatnoj postrestis en granda distanco, sed sajnis neeble savigi. La cevalo kuris kun duobla sargo, antau ili estis la rivero, dekstre la monto, maldekstre kaj malantaue la persekutantoj…
— Nun mi saltos el la selo! Vidu, tie estas la alia cevalo, ni bezonas tiun. Ekgalopu al la akvo, kaj provu tranagi tion… Elingigu viajn piedoj envadonte la riveron…
Antau ol si povintus respondi, la viro jam desaltis. La senmastra cevalo galopetis en la proksimo, kaj lontane la persekutantoj klopodis atingi la fugantojn.
Bill kaptis la busferon de la cevalo, sed li ne saltis sur gin. Li glitis rapide inter la arbustojn. Poste… kvazau lampiroj brilus tie kaj ci tie, kien li iras. Post kelkaj sekundo li enseligis, la kugloj de la dangere proksimigantaj persekutantoj siblis preter li… Li galopis al la rivero ventorapide…
…La knabino saltis kun la cevalo en la riveron jam unu sekundon pli frue… Akvo sprucigis alten, simile al akvofalo, kovrinte la cevalon kaj ties rajdantinon, poste la rivero fermigis super ili, kaj si sufokigadis.. Sed konata, dura mano ekprenis sian nukon kaj levis, levis…
Aero…!
En la pala lunlumo, penetranta tra la nuboj si ekvidis la kapon de la cevalo kun vastigintaj naztruoj, kun timigintaj, elstrarigantaj okuloj…
— Tranagu la riveron! — kriegas Bill apud si. — Gi ne estas dangera…
— Estu trankvila… mi nagas… bone…
Si nagis rapide, movante siajn brakojn grandarke…
La rivero ne estis larga, post cent metroj siaj piedoj atingis la grundon kaj elvadis. Ne malproksime de si, la cevalo jus saltis sur la bordon. Gi skuis sin. La ventrozono subite sirigis, la selo falis. Edith haltis sur la bordo sanceligante. Kie estas Bill? Fine si ekvidis lin en la pala lunlumo, kiel Bill grimpas sur la bordon. Li renagis! Li skuas sin, rikanas kaj elprenas cigardon. Poste li ekbruligas gin!
— Gi estas bona, cu ne? Mi povas nagi trankvile, kaj nenio malsekigas, car kartludinte en San-Francisko kun bonsanco, mi gajnas akvorezistan, gumzipan talizonon, kia gi estas…
— Rapidu… la selo desirigis… Ni devas fugi… oni ja atingos nin.
— Diablo fugu. Gi jam tedas min gis gorgo. Venu, ni eksidos ripozi…
Kaj li kaurigis.
— Sed ili ja venas…
— Ili ne venas…
…Fine! La latenta fajro ekflamis! La prerio brulas!.. La persekutantoj ankorau ne atingis la riveron. Ili haltigis siajn cevalojn timiginte kaj eskapis panike de antau la fajro, proksimiganta el la direkto de la bordo. Supren al la monto, sed rapide…
— Cu vi…?
— Jes. Mi salutis ilin per lumigo… Mi diris al vi, se vi eltenos dudek minutojn, tiam ni savigos. Vi obeis, kaj nun jen estas la premio… Jam antautagmeze mi audis, ke oni volas ekbruligi tiun sekigintan preion. Tial mi rapidis ci-direkten. Mi kauzis nur tiun problemon, ke la flamoj liberigos la kultiveblan agron unu tagon pli frue, de tiu multe da sarkindajoj. Kaj niaj amikoj devas travadi la riveron ie ce la supra itinero, rajdante tra la monteto, perdinte tiel duonhoron pro la evitvojo… Dum tiu tempo ni jam estos en sekura loko.
Post unu horo, farinte grandan cirkauvojon, sur stona, roka grundo, por ne postlasi spurojn, ili atingis kvietan montetdeklivon.
— Ci-supre, inter la arboj vi povas dormi trankvile gis auroro. Oni ne trovos nin. Cetere mi ekvidus ilin jam de malproksime sur la ebenejo, el la alto.
La knabino sekvis lin obeeme. Kiel ili iris pli supren, estis bone videbla la flamanta prerio sur la alia bordo de la rivero… Velkintaj herboj, sekigintaj, dornaj abrustoj, putrintaj veproj avide transprens la fajron un de la alia, kaj mareta fomodoro svebis surper la ebenejo al la fugantoj…
— Bonvolu usigi, kaj ni ripozu… Ni meritas tion.
— Vi vundigis je la sultro…
— Ba, negravas…
— Mi sentis… gi estas bandagita.
— Absolute ne. La vestajo estis vasta, kiam mi acetis, tial mi remburis gin… Mi havas malbenite vantan naturon. Li ekstaris, alportis lignon kaj faris grandan fajron. La knabino frostotremis en la augusta nokto kaj guis la varmon…
— Nun mi zorgos pri mangajo, cetere vi devus pasigi ankorau du tagojn sen mango, kaj mi ne satus, se vi tro maldikigus.
La fajro flagris timige sur la alia bordo, disvastigante sur ciam pli granda tereno. Bill, el la akvorezista sako, simila al abundo-korno, elprenis viandopecon kaj pikis gin sur pintigitan batoneton. Li dedicis grandan atenton al la vidando, dum li tenis gin super la fajro. Kelkfoje li turnis la lingeton, por ke la flamo rostu gin egale.
Edith kauris en la proksimo kaj observis la vizagon de la knabo. Li ec nun estis guste tiel gaja kaj adoleska, kiel cetere, nur liaj okuloj fermigis iafoje longe, lace. La vulpo-hundosimilaj iom pinta nazo kaj mentono, tiuj kelkaj lentugoj cirkau liaj brilanta, nigraj okuloj esprimis ruzecon, facilanimecon kaj bonecon.
Jes. Gi estas la sajna impreso. Sed kio estas la realo? Kio pelas lin sur la landvojo? Post kiaj antauajoj li kapablas steli cevalojn en okazo de bezono?
— Unuavice mi ne stelis, duavice morgau mi resendos tiujn al giaj mastroj — li diris mallaute.
Edith turnis sin timiginte al la kaubojo.
— Kiel vi scias…
— Ke vi pensis tion? Mi povus aserti, ke mi estas magiisto, kaj nur pro suprajemo mi ne portas nege blankan barbon, giszonan. Sed mi ne trompas vin. Dum mi rostis la viandon, mi sentis, ke vi rigardas sur min. Kaj nun viaj okuloj vagis al la pastiganta cevalo. Versajne trankviligus vin, se honesta gentlemano estus tiu, kiu intervenis en vian vivon tiel subite.
— Kaj se gi estus tiel… Se mi estus scivola, kiu vi estas?
— Tio estus gena… Mi rimarkas, gis nun nur oficialaj instancoj distingis min per ilia afabla interesigo…
— Cu vi volas diri tion, ke vi ne estas honesta homo?
— Nu… Tio estas tre vastasenca nocio…
— Respondu sincere! Mi ne rajtas interesigi, sed mi sentas, ke vi ne prenos, kiel ofendon, se mi faros tion. Kial vi vagabondas? Cu vi havas ian kulpon?
Bill klinis sian kapon profunde kaj gemis.
— Jes…
— Kio?
— Mi forgesis kunporti panon.
Edit jetis sian capelon sur la teron kolere.
— Cu vi pensas, ke mi ne travidas viajn sercojn? Vi kasigas konstante en la artefarita nebulo de la stultajoj! Vi kondutas tiel, kvazau vi estus babilema, kaj vi ne estas tiu.
— Cu vi mangas au ne?
Edith mangis el la viando, poste si kusis dorsen, apogis sian nukon per la manoj kaj rigardis la stelojn.
Bill cigaredis en la proksimo, li sidis sur kurcitaj kruroj, kiel ia fidela Sankt-Bernad-monta hundo apud la infano, konfidita por gardi lin.. Estis bela, sennuba nokto.
La virino silentis. Amareta fumodoro ondruligis el la malproksimo, ciam pli dense.
— Cu “Li”?… — demandis Edith. — Cu vi scias ion pri Li?