— Haltu! Mi volas atentigi vin nur pri tio, ke tre atentu pri la virino. Se okazos la plej malgranda problemo al mia edzino, mi mortpafos vin, kiel hundon.
— Mi atentos pri si.
— Iru!
La rabistoj auskultis la scenon senvorte. Gunner ludis per sia barbo, kaj Gorilo fiksrigardis la teron. Ili sentis sin strange nun.
– Ciu notu bone: kiu “laboras” kun mi, tiu ne rajtas labori sen mi.
Ili staris en la malgranda arbaro, kie la brulo de la prerio finigis. Ekbruliginte kelkajn arbojn, la fajro estingigis sur la karbigintaj arbotrunkoj.
Audigis huftanburado de cevalo. Bob la Putoro saltis de sur duone sovaga mustang-o. Plenkreskaj homoj kaj bonegaj rajdisto malfacile povintus sidi sur tiu besto. Ankau la akvokapa adoleskulo rajdis sur gi, kvazau li sidus sur maljuna, dresita cevalo, alkutimigita porti selon sur gia dorso.
— Kien ili fugis? — demandis la
— Ili estis sur la alia bordo de la rivero, sur monteto! Mi vidis ilian bivakfajron… Ili iris plu al Nordo, sur cevalo…
— Ni sekvos ilin. Gunner kaj kvar homoj sercos ilin sur la montara pado. Gorilo kaj tri homoj trasercu la strepon, cu ili ne devojogis al Grivon, la aliaj venos kun mi gis Kondlow. Bob rajdu en la urbon por akuskulti la novajojn, poste, kiel rapide vi povas, disportu tiujn cien.
Li montris sur grandegan pakajon, sur la tero.
— Sed anticipe mi revenos al vi. Al Kindlow por diri, kion mi audis…
Ili ciuj forgalopis.
24
Jam auroris, kiam Edith vekigis je milda ektuso.
— Ni ekiros… — diris Bill.
La nigra, forbrulinta prerio ankorau fumis en la malproksimo. Edith iris al la rivero kaj lavis sin. Reveninte, jam la du cevaloj staris tie selumite. Bill striglis ilin pura, dum si dormis.
— Kien?
— Al Kindlow.
La virino spronis gin kaj ektiris la kondukilon, sed Bill alrajdis tien. L kaptis la ferbuson de la cevalo.
— Kien vi rapidas?
— Cu do… ni fugas?
— Tute ne temas pri tio! Kial ni fugus?… Ni galopos bele, kiel oni kutimas promenradi antau tagmango. Kial placas la pejzago? Gi estas bela, cu ne?
— Bonvolu diri, kion vi volas? Cu vi havas ian planon?
— Mi ne havas planon, sed bonsancon jes, kaj iu mia eminenta, malnova amiko logas apud la nova fervojlinio, kiu havas unurangajn kontaktojn.
— Kian kontakton?
— Telegrafan. Li stelas la draton, kaj li vendas gin en Denver al kablofaristo, dent dolarojn po kilometroj… Nun li logas ci tie fine de somero.
— Kie?
De Kindlow gis Connictek, apud la fervojo.
— Sed… oni estas sur nia spuro.
— Ni trompos ilin. Kaj dume ni parolis kun Kornulo la Sovaga. Li estas kara knabo, domage, ke li drinkas konstante. Nun ni devojigas.
Ili enturnigis sur roka tereno, al la monto.
— Sed la fervojo trovigas tie.
— Prave. Sed nia spuro estos ci tie.
Post dek minutoj ili atingis malgrndan kabanon.
— Jen estas la “Ceval-benzinejo” — diris Bill.
— Kio gi estas?
— Forgejo. Tie ricevas la cevaloj fresajn hufojn, najlojn, kaj tiajojn… He! Ruff, vi, maljuna porko! Dormemokula homo elvenis en leda antautuko.
— Kial vi kriegas?
— Cu vi volas perlabori dek dolarojn?
— Kompreneble jes.
— Sidu sur iun cevalo, kaj alligu la alian per kondukilo! Se vi portos tiujn al doktoro Biggs je la deka horo, kiu deziras veturi Orienten, li donos al vi dek dolarojn. Sed bona radisto estas bezonata.
— Vidu Bill, mi ciam havis bonan kontakton kun vi, sed se vi mokos min, vi pentos tion amare.
— Mi ne estas freneza provoki vin, ke vi batu min. Jen estas la cevalo. Elseligu fraulino Edison — li diris al Edith. — La letero jam estas ce mi…
Edit elseligis mirante, kaj si surprizigis ec pli, kiam Bill transdoni leteron al la dormemokula forgisto.
— Transonu gin al la doktoro, kaj diru, ke fraulino Edison sendas sian saluton, kaj si petas lin doni al vi du parojn da kroctrikitaj, vintraj strumpoj. Sed rapidu, cetere vi ne ricevos la monon!
Kiam la forgisto forgalopis, Bill prenis la manon de la knabino, kaj fajfante li iris kun Edith al la kontraua direkto.
— Dio mia… kiajn aferoj vi faras… Kien vi sendis tiun forgiston?
— Al doktoro Biggs. Li estas tre honesta homo. Li estas specialisto pri stomako kaj kolektas mostmarkojn. Nur lia edzoni neeltenebla. Si surmetas multajn, grandajn juvelojn.
— Kion vi skribis al li?
— Ke tiu duonidiota ceval-lignajisto portas du cevalojn al li, kiujn mi pruntepetis nokte en Connected, mi petas lin resendi tiujn kun la sendita homo, des pli, car iu besto estas la pompa cevalo de la serifo. Al la ulo, kiu portas la cevalojn, donacu cemizon, car li jam ne povas surmeti gin sekvontajre, kaj urge devas fari ion… Kial vi ridas…?
La rido de Edit muzikis gaje en la fresa mateno. Tre malproksime, disigis la lasta fumnubo kun nebula svebado.
— Kaj nun ni rapidu… Cu mi ne prenu vian pojnon?
— Jes… — si respondis tiel rapide, ke si embarasigis, kaj subite si rigardis sur la knabon timiginte, sed tiu nur pasadis kun si ridetante, rigardante la taluson, kvazau li estus hero de ia amromano, kiu promenadas reveme en amikema gardeno kun la “virino de sia koro”.
— Vidu… Tie logas Kornulo la Sovaga — li diris kaj montris usr sargvagonon, kiu staris ce la bazo de la taluso, apogigante al monteto kun gia unu flanko.
— Kiel li akiris vagonon?
— Li steletis tion. Jes. Tia knabo li estas. Li stelis vagonon. Li dekrocis tion de trajno, pote li dereligis la sole kuregantan vagonon helpe de roko. La malrapide veturanta vagono ruligis de sur la taluso… Kornulo raportis la akcidento en Connicte, kaj li petis permeson enlogigi en la malplenan vagonon. Rekompence li atentos, ke nokte oni ne stelu la telegrafdraton. La fervoja oficejo konsentis, kaj de tiam estas ordo ci tie. Kornulo la Sovaga iras steli en la najbarecon.
Fumo levigis el la vagono renversiginta je ties unu flanko.
— Hm… Cu li pipfumas au kuiras?
— Cu vi volas kasigi ci tie?
— Ba? Vi ne povas logi kun Kornulo la Sovaga. Mi nur parolas kun li. Nun mi havas malmulte da vera, fidinda amiko. Atendu, mi afablumas al li per io… Tiu itinero ankorau ne apartenas al li!
Li grimpis sur telegrafstangon. Li cirkaurigardis el la alto.
Hm… El la urbo en ciu direkto estas movigantaj punktoj. Oni sercas lian spuron cie… Oni trovis gin post