— Jes… Li sendis du siajn homojn post min. Mi drinkakdis kun ili…
— Bonvolu… ne serci.
— Je mia honorvorto… Ili pagis la ginon. Ili estas afablaj gentlemanoj. Mi iris promeni kun iu. Li diris, ke la vundo de la
— Cu “Li” estas sur nia spuro?
La rebrilo de la ardajo ektremis sur la vizago de Bill, kaj malvarmo trakuris lin, malrapida, paraliza fluo, kiu tolporis lin, kiam li tenis sargitan revolveron en la mano. Kio gi estas?
Li timas! Li timas la
— Vi ne respondis, Bill… Cu “li” estas en la proksimo?
— Ne.
— Kiuj do estas la persekutantoj? Kial ili pelas vin?
— La logantoj de Connicte pro rabmurdo kaj stelo de cevaloj. La akuzo de la rabmurdo ne estas vera, sed oni pendumos min, antau ol mi povu pruvi mian senkulpecon, la stelo de la cevaloj estas vera, sed kompreneble mi resendos la du bestojn morgau.
— Pri kia… rabmurdo oni suspektas vin?
— Cu tio gravas? Min ne interesus tio ec sekundon, se oni persekutus vin pro publike dangera drinkemo. Mi scius ec sen pruvajo, ke la akuzo estas stultajo.
— Kio okazis… poste? Cu la du rabistoj atakis vin?…
— Ba?! Iu volis provoki min, sed mi apelaciis al liaj bonaj sentoj efike… La alia pruvigis pli insida, kaj sendis la tutan urbon kontrau mi, sed cetere estas nenia problemo, la tuto estas nur mokincito, kaj fine ni ridos bone…
Tiom da konvinka gajeco sonoris el lia voco, ke Edith trankviligis iomete.
— Kion ni faros nun? — si demandis.
— Mi havas pretan planon. Vi dormos, kaj mi riparos la selojn…
— Bonvolu — si petegis — paroli serioze kun mi…
— Serioze tio estas mia plano. Nek mi scias pli multe. Mi klopodas iri Orienten, kaj se eblas, ni trompos la knabojn, kio ne estos malfacili, car neniu estas geniulo. Pleje gravas, ke vi nun dormu kelkajn horojn.
— Cu oni persekutis vin postagmeze…?
— Nu… ni nur kaptoludis. Mi disigis de ili en bona homoro, kaj subite ili ekpersekutis min. De sur frakseno mi promenis sur la tegmenton de la banko, baldau mi vizitis kelkajn domtegmentojn, poste mi pruteprenis la pli bonan cevalon de la serifo… jen tiu gi estas… Bedaurinde, la bona homo guste tiam ne estis hejme, ia fripono persekutis min sur la domtegmentoj, sed mi skribis mesagon al li en la kamentubon, mi esperas, ke li trovis gin.. Tiam mi rajdis cien, kiam ili perdis miajn spurojn, mi vizitis mian konatinon, kiu ci-momente ne volas dormi. Tio okazis.
Edith ridis. Vane. Tiu homo kun groteska vizago povas ridigi sin en la plej amaraj momentoj.
— Tio estas la plej granda problemo ce vi, ke iun tagon vi cerbumadas pri tio, kio okazos morgau. Gi estas azenajo. Vivu por la hodiaua tago, kaj vi dormos bone. Agrabla duonhoro valoras pli multe, ol jaro, pasigita en Venecio por aliulo. Sed gi estas grava afero, car la nuptovojagantoj vizitas tien en la filmoj. Nun fermu bele viajn okulojn, kaj mi rakontos ion, por ke vi ekdormu.
Iom post iom siaj palpebroj pezigis, kaj gemante si liberigis de la sinistraj sentoj. La voco de la knabo estis dormemiga, monotona, trankviliga, kvazau li lulus dormeman infanon, fabelante.
— Cu estis, cu ne estis, mi havis ie agan onklinon, kiu estis la bofratino de la duonfrato de mia patro, kaj si miksis sin en la parolon de aliaj… Tiu virino logis en Bostono kaj vendis birdonutrajojn. Tio estis la malpli granda problemo. Sed si timis konstante, ke si malsatmortos dum siaj maljunaj tagoj, kio jam estas sufica antausento al tio, ke komercistino de birdonutrajoj gemadu nokte. Fine si vendis la enspezon por malalta, sed certa dumviva rento. Si estis felica kaj trankvila kaj iris en la bankon kun gojo por elpreni la unuan partopagon de la rento, sed bedaurinde, sed societo, konsistanta el senkarakteraj homoj, decidis prirabi la bankon tiun tagon, kaj maltrafinta kuglo de revolvero mortigis la kompatindan onklinon. Tio estas la instruo el tiu familia historio, ke la mono ne certigas niajn maljunajn tagojn, se restos nur la duono de la dumviva rento: la rento. Ankau la vivo estas tre grava faktoro. La alia konkludo estas tio, ke laueble dum rabado ni ne restadu en bankoj, car la banditoj estas morozaj homoj, kaj kelkaj kugloj de pistolo povas kauzi neantauvideblajn komplikajojn en nia organismo. La tria instruo…
Li jam ne povis rakonti la trian instruon, car Edith dormis profunde.
23
— Kiu vidis tion?
— La helpisto de la forgisto el malproksima fenestro.
— Kiel gi okazis?
— Nu — komencis Austin heziteme, car li ciam estis embarasita, kiam la
— Kial vi ne estis tie? — demandis la
— Tiu temerarulo, diablo scias kiel, sed li akiris la simpation de ciu gasto. Li faris tion ankau ce Bulkin. Li fiagitis kontrau mi, kaj dek homoj cirkauis min, kiam li foriris kun Pete…
— Cu poste?
— Poste mi agitis la homojn kontrau li. Car li havis malgrandan pistolon. Tian, kiun iu rabis… kiam la auton per roko… Do…
— Kiu do faris tiun rabmurdon?
Silento.
— Respondu!
— Mi…
— Cu vi scias la regulon?
— Mi scias.
— Kiu apartenas al mi, tiu ne rajtas “labori” sen mia permeso. Cu vi scias tion au ne? Respondu!
— Mi scias.
— Foriru! Mi ne plu volas vidi en la fortikajo sur la Stono Infera! Forportu vin el mia proksimo! Cu vi komprenas?
La grandegulo, kies prahoma, bruta vizago kvazau estus skulptita el kruda stono, staris tie kun klinita kapo, kiel infano, kiun oni vergis.
Kaj li timis.
— Kial vi staras tie?
— Cu vi permesas… diri ion?
— Rapide…
— Mi ankorau deevas arangi la konton kun tiu ulo. Krome mi estas la sola homo inter la homoj, kiu konas lin lauvizage. Mi ne kalkulas vin inter la knaboj, car vi…
— Eldiru mallonge, kion vi volas — komandis la
— Mi volas ekpersekuti lin, ec se mi sekvos lin sola… Kaj mi satus scii, cu mi ricevos la monon, se mi mortigos lin…
— Vi ricevos tion.
Austin ekiris.