— Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saga, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow- on.

— Rigardu tien! — diris la gibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.

Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.

— Cu li estus Austin?

La rigidaj okuloj de la Lordo direktigis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:

— Bob volas ion. Ni iru…

Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antau ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante cevalon.

— Kio kazis, Bob? — demandis Gunner.

— Iu trancis la draton… Iu trancis gin… Spuroj videbligas… Sur la humida grundo… Tien…

Li montris al la taluso.

— Cu ili amen provis fugi per trajno? — miris la gibulo.

— Sed kiel ili trancis la draton — cerbumis la Lordo. — Oni ja povas telegrafi ankau el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do gi estas…

Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.

— Interese… Li detrancis la draton, sed tial, car li bezonis gin por io… Li pincis ankau ties alian finon, kaj…li kunportis gin… Kial?

Gunner frapis sur sian frunton:

— Kornulo la Sovaga… Tie logas ekstravaganca vagabondo, kiu stelas ciuspecajn dratoj. Au li estis…

— Au ili kasigis ce li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaga!

Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita casajo. Post nelonge ili staris ce la oblikviginta sargvagono.

La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.

— La birdetoj forflugis — diris la gibulo. — Ili veni ci tien de la forgisto, tio certas…

— Cu de tie ci…?

Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.

Li observadis longe, glitante surgenue inter la stonoj. Li ektusis ion per sia mano.

— Oleo — li kriis malsupren. — Oni oleis ion ci tie.

— Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio gi ne estas malbona ideo.

La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian sultron.

— Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.

Neniu komprenis tion. Ariginte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ci tie, car irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fugis al Connicted per la drezino.

— Bob! Rajdu al Kindlow — diris la Lordo. — Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ce la Cervonutrigejo, au li ricevos mesagon.

La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj lau la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fugintoj kuris de sur la taluso, senpera antau Connicted.

— La ulo kazuzas multe da laboro al ni, tio certas. — Visis Gunner sian frunton. — Estas freneza ideo reveni al Connicted.

— Sed saga! Tie li povas esti certa, ke neniu sercas ilin tie.

— Sed li eraris — diris la Lordo, obtuze, kvazau terbulo estus falinta sur cerkon…

30

— Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso — diris Bill al siaj du amikoj, enseligante. Ankau Edith surcevaligis.

— Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kasigu — diris Kornulo la Sovaga — car nun vi aspektas guste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.

— Mi sendos la prezon de la cevaloj el Meksikio — diris la virino

— Gi ne gravas — murmuris Buldog — , tio ne estas urga. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la carpentisto, kiu tegas ankau tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…

— Cu vi disigis de tiom da tabuloj?

— Ili estas tute superfluaj — li respondis

— Kial? — demandis la kanbino, sed Bill interrompis rapide:

— Li cesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.

— Se ni ne renkontigus…

— Superfluas nun dankegadi — diris Kornulo la Sovaga. — Rapidu!

— Ni ekiru!

Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbligis ci tien la malgranda domaro de la najbara vilago, naganta en ruga lumo.

— Nun kine ni iros…?

— En Meksikion!

— Cu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”

— Tie vi suriros sipon kaj forvojagos al Nov-Jorko, kie oni povas amuzigi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato — ro 77, kaj apelaciu min…

— Cu vi ne venos?

— Ne. Kial?

Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la dangeron. Neniu vagadas ci tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendigas en la senfinon. La persekutantoj ankorau ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kasigantaj en la marco, venintaj el la montoj.

— Vi… Kion faros — demandis Edith post mallonga pensado — , se ni estos en sekureco?

— Mi ankorau ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzagbildojn, au mi dungigos la ciovendisto, kiel komizo…

— Kial vi preteras ciun konkretan respondon per serco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.

— Jes… Sajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…

— Kaj se… ripetigus tiu situacio, cu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?

Si ektiris la bridon kaj turnigis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovagaj arboj kun senorda arbokrono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindajoj, la dise kreskintaj plantacoj tusis la ventron de la cevaloj. Bill rigardis sur sin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizago de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la cielo.

— Kial vi ne respondas? Cu vi farus ankoraufoje cion ci por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablajon mi venigis sur vin?!

— Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankorau neniam konsideradis la konsekvencojn, car li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiajon. Krome, se mi volus morti, kiel altaga kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ci regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junage, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, ec se okazos al mi malagrablajo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-alvide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.

Tial li diris gin, car super la sultroj de la virino aperis ruga lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicte-on…

Вы читаете Bill Teksaso, la temerarulo
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

1

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату