“Vi sentas varme pri la afero,” diris Poirot kun rideto.
Kolonelo Arbuthnot rigardis lin malvarme. “Mi tute ne scias, kion vi intencas,” li diris.
La rigardo sajnis iom hontigi Poirot. Li mallevis la okulojn kaj komencis manipuli la paperojn antau si.
“Ci tio estas flankajo,” li diris. “Ni estu praktikaj kaj parolu pri faktoj. La krimo, ni kredas, okazis je kvarono post la unua hierau nokte. Estas parto de la necesa rutino demandi al ciu en la trajno kion li au si estis faranta je tiu horo.”
“Kompreneble. Je kvarono post la unua, se mi ne eraras, mi estis parolanta al la juna usonano – la sekretario de la mortinto.”
“Cu vi estis en lia kupeo, au cu li estis en la via?”
“Mi estis en lia kupeo.”
“Tiu estas la junulo kun la nomo MacQueen?”
“Jes.”
“Li estis amiko au konato via?”
“Ne, mi neniam vidis lin antau la nuna vojago. Ni komencis okazan konversacion hierau kaj ambau ekinteresigis. Kutime mi ne satas usonanojn”
Poirot ridetis, pro la memoro de la rimarkoj de MacQueen pri britoj.
“…Sed mi satis tiun junulon. Li estis audinta stultajn ideojn pri la situacio en Hindujo; la malbona flanko de usonanoj estas la fakto ke ili estas tiel sentimentalaj kaj idealistaj. Li interesigis pri tio, kion mi povis diri al li. Mi estis en la lando dum preskau tridek jaroj. Kaj mi interesigis pri tio, kion li povis diri al mi rilate al la financa situacio en Usono. Tiam ni parolis pri la generala mond-politiko. Mi tute surprizigis kiam mi rigardis mian poshorlogon, kaj rimarkis ke estas jam kvarono antau la dua.”
“Je tiu horo vi cesigis la konversacion?”
“Jes.”
“Kion vi tiam faris?”
”Marsis al mia propra kupeo kaj enlitigis.”
“Via lito estis jam preta?”
”Jes.”
“Tio estas la kupeo N-ro 15 – tiu estas la antau-lasta kiam oni iras de la mang-vagono?”
“Jes.”
“Kie estas la konduktoro kiam vi iris al via kupeo?”
“Li sidis je la fino ce tableto. Efektive, MacQueen alvokis lin jus kiam mi iris al mia kupeo.”
“Kial li alvokis lin?”
“Supozeble por pretigi lian liton. La kupeo ne estis preta por la nokto.”
“Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi deziras ke vi zorge pensu. Dum la tempo kiam vi parolis kun MacQueen cu iu pasis tra la koridoro ekster la pordo?”
“Multaj personoj, mi opinias. Mi ne atentis tion.”
“Jes, sed mi pensas pri – ni diru, la lasta horo kaj duono de via konversacio. Vi eliris ce Vincovci, cu ne?”
“Jes, sed nur por minuto. Okazis ventego. Estis terure malvarme. Oni estis tre danka reeniri la pezan varmon de la trajno, kvankam mi opinias ke kutime oni multe tro varmigas la trajnojn.”
S-ro Bouc suspiris. “Estas malfacile kontentigi ciun,” li diris. “La angloj, ili malfermas cion, poste venas aliaj, kiuj fermas cion. Estas tre malfacile.”
Nek Poirot nek Kolonelo Arbuthnot atentis lin.
“Nu, sinjoro, pripensu,” diris Poirot. “Estis malvarme ekstere. Vi revenis en la trajnon. Vi sidigas, vi fumas – eble cigaredon, eble pipon – ” Li pauzis dum sekundo.
“Pipon por mi. MacQueen fumis cigaredojn.”
“La trajno ekveturas. Vi fumas vian pipon. Vi parolas pri la stato de Europo – de la mondo. Estas nun malfrue. La plimulto jam enlitigis. Cu iu pasas la pordon – pensu?”
Provante memori Arbuthnot sulkigis la brovojn.
“Estas malfacile diri,” li diris. “Mi ne atentis la aferon.”
“Sed vi havas la kutiman detal-rimarkadon de la soldato. Vi senkonscie rimarkas, oni povas diri.”
La kolonelo ree pensis, sed kapneis. “Mi ne povas diri. Mi ne memoras, ke iu pasis krom la konduktoro. Atendu momenton – estis ankau virino, mi pensas.”
“Vi vidis sin? Cu si estis maljuna-juna?”
“Mi ne vidis sin. Mi ne rigardis en tiu direkto. Nur susuro kaj la odoro de parfumo.”
“Parfumo?
“Nu, iom forta. Parfumo flarebla cent metrojn malproksime. Sed,” rapide daurigis la kolonelo, “tio povis esti pli frue en la vespero. Kiel vi diris antau nelonge, gi estis unu el tiuj aferoj, kiujn oni senkonscie rimarkas. Iam dum la vespero mi diris al mi ‘Virino-parfumo-tro multe da gi.’ Sed
“Kial?”
“Car mi memoras, ke mi flaris la odoron en la momento kiam mi parolis pri la malsukceso de la Kvinjara Plano de Stalin, kaj la pasado de la virino igis min pensi pri la situacio de la virinoj en Rusujo. Kaj mi scias, ke ni ne parolis pri Rusujo gis preskau la fino de nia interparolado.”
“Vi ne povas diri pli precize ol tio?”
“Ne. Gi devis esti proksimume en la lasta duonhoro.”
“Gi okazis post la halto de la trajno?”
La alia kapjesis. “Jes, mi estas preskau certa, ke jes.”
“Nu, ni forlasos tion. Cu vi iam estis en Usono, Kolonelo Arbuthnot?”
“Neniam. Mi ne deziras iri.”
“Cu vi iam konis Kolonelon Armstrong?”
“Armstrong – Armstrong – Mi konis du tri kun tiu nomo. Estis Tommy Armstrong en la 6oa regimento – vi ne parolas pri li? Kaj Selby Armstrong – li estis mortigita ce la Somme batalo.”
“Mi parolas pri la Kolonelo Armstrong kiu edzigis kun usonanino, kaj kies solan infaneton oni stelis kaj mortigis.”
“Ha! jes, mi memoras, ke mi legis pri tio – terura afero. Mi opinias, ke mi neniam renkontis lin, kvankam kompreneble, mi sciis pri li. Tony Armstrong. Bonegulo. Ciu satis lin. Li havis elstaran karieron. Li gajnis la V.C.”[2]
“La viro murdita hierau nokte estis la viro respondeca pri la murdo de la infaneto de Kolonelo Armstrong.”
La vizago de Arbuthnot severigis “Tiuokaze, miaopinie, la porko meritis tion, kion li ricevis. Kvankam mi preferus vidi lin laulege pendigita – au en Usono elektro-mortigita, mi supozas.”
“Efektive, Kolonelo Arbuthnot, vi preferas la legon kaj ordon ol privatan vengon?”
“Nu, vi ne povas havi sangan vengadon kiel la korsikanoj au la mafio[3],” diris la kolonelo. “Diru kion vi volas, sed jugo per jugantaro estas bona sistemo.”
Poirot pense rigardis lin dum minuto. “Jes,” li diris, “Mi estas certa, ke tio estas via vidpunkto. Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi opinias, ke mi ne bezonas demandi al vi ion alian. Vi povas memori nenion pri hierau nokte, kio sajnas al vi iamaniere suspektinda?”
Arbuthnot konsideris dum unu du momentoj. “Nenion,” li diris. “Absolute nenion. Krom, se…,” li hezitis.
“Sed daurigu, mi petas vin.”
“Nu, vere gi estas nenio,” diris la kolonelo malrapide.
“Sed vi diris
“Jes, jes. Daurigu.”
“Gi estas nenio. Nur bagatelo. Sed kiam mi atingis
mian kupeon, mi rimarkis, ke la pordo de tiu post la mia
– la lasta, vi scias – ”
“Jes, n-ro 16.”
“Nu, gia pordo ne estis tute fermita. La persono en gi elrigardis lau kasa maniero. Poste li rapide fermis gin. Kompreneble, mi scias ke tio ne gravas, sed gi sajnis al mi iom nekutima. Estas tute kutime malfermi pordon kaj