elrigardi se vi volas vidi ion, sed estis la kasa maniero kiu altiris mian atenton.”
“Je-es,” diris Poirot dube.
“Mi diris al vi, ke gi ne estas grava,” diris Arbuthnot pardonpeteme. “Sed vi scias, kio gi estas – frumatene – cio tute trankvila – la afero sajnis iom minaca – kiel detektiva romano. Vere sensencajo.”
Li levigis. “Do, se vi ne plu bezonas min…”
“Dankon, Kolonelo Arbuthnot, estas nenio plu.”
La soldato hezitis momenton. Lia unua malsato pri demandado de “fremduloj” jam malaperis.
“Pri Fraulino Debenham,” li diris iom embarasite. “Vi povas akcepti mian diron, ke si estas senkulpa. Si estas
“Kion signifas
“Gi signifas, ke siaj patro kaj fratoj ceestis samspecan lernejon kiel tiu de Kolonelo Arbuthnot,” diris Poirot.
“Ho!” diris D-ro Constantine, malkontente. “Do, gi neniel koncernas la krimon.”
“Precize,” diris Poirot. Li enpensigis, frapante la tablon per la fingroj. Tiam li levis la okulojn.
“Kolonelo Arbuthnot fumas pipon,” li diris. “En la kupeo de S-ro Ratchett mi trovis pip-purigilon. S-ro Ratchett fumis nur cigarojn.”
“Vi opinias…?”
“Li estas la sola viro gis nun kiu diris, ke li fumas pipon. Kaj li sciis pri Kolonelo Armstrong – eble ec konis lin, kvankam li ne allasas tion.”
“Do, vi opinias, ke estas eble…?”
Poirot forte kapneis. “Jen la problemo – estas neeble – tute neeble – ke honorinda, iomete stulta, honesta anglo piku malamikon dekfoje per trancilo. Cu vi ne sentas, miaj amikoj, ke tio ne estas ebla?”
“Tio estas la psikologio,” diris S-ro Bouc.
“Kaj oni devas respekti la psikologion. Tiu krimo havas subskribon, kaj gi certe ne estas la subskribo de Kolonelo Arbuthnot. Kaj nun al la venonta intervjuo.”
Ci tiun fojon S-ro Bouc ne parolis pri la italo, sed li pensis pri li.
La lasta el la unua-klasaj pasageroj esti intervjuota – S-ro Hardman – estis la granda usonano, kiu mangis ce la sama tablo kiel la italo kaj la servisto de S-ro Ratchett.
Li portis iom brilacan kompleton, roz-koloran cemizon, brilegan kravat-pinglon, kaj macis gumon kiam li eniris la mang-vagonon. Li havis dikan maldelikatan vizagon, kun bonhumora esprimo.
“Bonan matenon, sinjoroj,” li diris. “Kiel mi povas helpi vin?”
“Vi audis pri ci tiu murdo, S-ro Hardman?”
“Certe.” Li lerte movis la mac-gumon.
“Launecese ni intervjuas ciujn pasagerojn en la trajno.”
“Konsentite. Nur tiamaniere oni povas esplori la aferon.”
Poirot rigardis la pasporton antau si.
“Vi estas Cyrus Bethman Hardman, usonano, kvardek-unu jara, vojaganta vendisto de rubandoj por skribmasinoj?”
“Vi pravas. Tio estas mi.”
“Vi vojagas de Istanbul al Parizo?”
“Tiel estas.”
“Kialo?”
“Komerco.”
“Cu vi ciam veturas unuaklase, S-ro Hardman?”
“Jes, sinjoro. Mia firmo pagas la vetur-elspezojn.” Li palpebrumis.
“Nu, S-ro Hardman, ni venas al la aferoj de hierau nokte.”
La usonano kapjesis.
“Kion vi povas diri al ni pri la afero?”
“Precize nenion.”
“Estas bedaurinde. S-ro Hardman, bonvolu diri al ni precize kion vi faris hierau post la vespermango.”
Por la unua fojo la usonano ne sajnis havi respondon tute preta. Fine li diris: “Pardonu al mi sinjoroj, sed precize kiuj vi estas? Sciigu tion al mi.”
“Jen S-ro Bouc, direktoro de la Compagnie des Wagons Lits. Ci tiu sinjoro estas la kuracisto kiu ekzamenis la korpon.”
“Kaj vi?”
“Mi estis Hercule Poirot. La kompanio komisiis min esplori la aferon.”
“Mi audis pri vi,” diris S-ro Hardman. Li pripensis dum ankorau unu du minutoj. “Mi devas diri cion supozeble.”
“Certe estus bone, ke vi diru al ni cion, kion vi scias,” diris Poirot seke.
“Vi estus prave parolinta se estus io, kion mi
“Bonvolu klarigi, S-ro Hardman.”
S-ro Hardman suspiris, forigis la mac-gumon, kaj metis manon en poson. Samtempe lia personeco sajnis sangigi. Li igis malpli simila al teatra rolulo kaj pli viva persono. La sonoraj nazaj voctonoj modifigis.
“Tiu pasporto estas blufajo,” li diris. “Jen kiu mi vere estas.”
Poirot legis la vizitkarton donita al li. S-ro Bouc rigardis super lian sultron.
S-RO CYRUS B. HARDMAN,
Detektiva Agentejo McNeill,
New York.
Poirot konis la nomon. Gi estis unu el la plej bone konataj kaj plej fidindaj detektivaj agentejoj en New York.
“Nu, S-ro Hardman,” li diris, “Permesu, ke mi audu la signifon de ci tio.”
“Certe. Jen kiel la afero okazis. Mi venis al Europo sercante du trompulojn – nenio rilata al la nuna afero. La serco finigis en Istanbul. Mi telegrafis al mia estro, kaj ricevis ordonon reveni. Mi intencis reiri al New York, kiam mi ricevis ci tion.” Li transdonis leteron, kies papero surhavis la adreson de la Hotelo Tokatlian.
Gi estis subskribita “S. E. Ratchett.”
“
“Mi iris je la citita horo, kaj S-ro Ratchett klarigis la situacion al mi. Li montris al mi du leterojn, kiujn li ricevis.”
“Li estis timema?”
“Li sajnigis, ke li ne estas, sed estis nenia dubo, ke li estas. Li faris proponon al mi. Mi devus veturi al Parizo per la sama trajno, kaj zorgi, ke neniu forigu lin. Nu, sinjoroj, mi veturis per la sama trajno, kaj malgrau tio, iu sukcesis forigi lin. Tutcerte mi estas cagrenita pri la afero, kiu povas havi malbonajn por mi.”
“Cu li donis al vi ian indikon pri via agado?”
“Certe. Li havis cion jam pretan. Estis lia ideo, ke mi veturu en la kupeo apud lia, sed tio tute ne estis ebla. La sola loko havebla estis kupeo n-ro 16, kaj ec pri tiu estis malfacilajoj. Mi opinias, ke la konduktoro satas teni tiun kupeon en rezervo. Sed tio ne gravas. Kiam mi zorge konsideris la aferon, sajnis al mi, ke n-ro 16 estas tauga loko. Nur estis la mang-vagono antau la Istanbul dorm-vagono, kaj la antaua pordo al la kajo estis slosita por la noktoj. Murdonto povus veni nur tra la malantaua pordo al la kajo, au tra la malantaua parto de la trajno – ciuokaze li devus preterpasi mian kupeon.”
“Mi supozas, ke vi havas nenian ideon pri la identeco de la ebla atakanto?”