“Nu, mi scias kiel li aspektas. S-ro Ratchett priskribis lin al mi.”
“Kio?” La tri viroj avide antauenklinis.
Hardman daurigis: “Malgranda viro, malhela, kun iom virina voco – tion diris al mi la maljunulo. Li diris ankau, ke kredeble gi ne okazos dum la unua nokto, sed pli kredeble, la duan au trian.”
“Li sciis ion,” diris S-ro Bouc.
“Li certe sciis pli ol li diris al sia sekretario,” pense diris Poirot. “Cu li diris ion al vi pri tiu malamiko? Ekzemple cu li diris kial oni minacas lian vivon.”
“Ne, li estis iom sekretema tiurilate. Li nur diris, ke la ulo deziras murdi lin kaj intencas tion fari.”
“Malgranda viro – malhela – kun virina voco,” diris Poirot pense. Tiam intense rigardante Hardman, li diris: “Kompreneble, vi sciis, kiu li vere estis?”
“Kiu, sinjoro?”
“Ratchett. Vi rekonis lin?”
“Mi ne komprenas vin.”
“Ratchett estis Cassetti, la Armstrong’a murdanto.”
S-ro Hardman fajfis. “Kia surprizo!” li diris. “Ne, mi ne rekonis lin. Mi estis en la okcidenta parto de la lando kiam la afero okazis. Kredeble mi vidis fotojn de li en la jurnaloj, sed mi certe ne rekonus mian propran patrinon post la laboro de jurnala fotografisto. Nu, mi ne dubas ke kelkaj personoj volis vengi sin kontrau Cassetti.”
“Cu vi scias pri iu, kiu rilatis kun la afero Armstrong, kaj kiu similas tiun priskribon – malgranda, malhela, kaj virina voco?”
Hardman pripensis minuton, “Estas malfacile diri. Preskau ciu iel koncernata jam mortis.”
“Memoru, ke estis tiu fraulino kiu jetis sin el la fenestro.”
“Certe. Jen interesa punkto. Si estis ia fremdulino. Eble si havis parencojn. Sed vi devas memori, ke estis aliaj aferoj krom tiu de Armstrong. Cassetti arangis pri infanstelado dum sufice longa tempo. Vi ne povas pensi nur pri tio.”
“Jes, sed ni havas kialon pensi, ke la nuna krimo rilatas al la afero Armstrong.”
S-ro Hardman okule demandis. Poirot ne respondis. La usonano neante skuis la kapon.
“Mi ne povas memori iun, kiu similis tiun priskribon en la afero Armstrong,” li diris malrapide. “Sed kompreneble, gi koncernis min kaj mi ne multe sciis pri gi.”
“Do, daurigu vian rakonton, S-ro Hardman.”
“Estas malmulte direbla. Mi dormis dum la tagoj kaj restis sendorme kaj rigardante dum la noktoj. Nenio suspektinda okazis dum la unua nokto. Hierau nokte estis same, lau mia sperto. Mia pordo estis iomete malfermita, kaj mi elrigardis. Neniu nekonato preterpasis.”
“Vi estas certa pri tio, S-ro Hardman?”
“Tute certa. Neniu eniris la trajnon de ekstere, kaj neniu envenis el la malantauaj vagonoj. Mi juros pri tio.”
“Cu vi povis vidi la konduktoron de via loko?”
“Certe. Li sidas sur la segeto preskau kontrau mia pordo.”
“Cu li forlasis tiun segeton post la halto ce Vincovci?”
“Tiu estis la lasta stacio? Nu, li respondis al du sonoriloj – tio estus preskau tuj post la fina halto de la trajno. Poste li eniris en la malantaua vagono – estis tie cirkau kvaronhoro. Sonorilo laute sonis, kaj li kurante revenis. Mi pasis en la koridoron por vidi kio okazas, sed estis nur la usonanino. Si grumblegis pri io. Mi ridetis. Tiam li iris en alian kupeon, kaj revenis por akiri botelon da sod-akvo por iu. Poste li restis sur sia sego gis li iris al la alia fino de la vagono por pretigi ies liton. Mi opinias, ke li poste restis sur sia sego gis cirkau la kvina hodiau matene.”
“Cu li iam ekdormis?”
“Tion mi ne povas diri. Povas esti.”
Poirot kapjesis. Liaj manoj automate ordigis la paperojn sur la tablo. Li prenis la oficialan karton, denove.
“Bonvolu meti vian parafon sur ci tion,” li diris.
La alia tion faris.
“Estas neniu, mi supozas, kiu povas konfirmi vian rakonton pri via identeco, S-ro Hardman?”
“En la trajno. Ne – kun la escepto de la junulo MacQueen. Mi konas lin sufice bone – vidis lin en la oficejo de lia patro en New York – sed tio tute ne signifas ke li rekonus min el amaso. Ne, S-ro Poirot, vi devos atendi kaj telegrafi al New York kiam la nego liberigos nin. Sed gi estas vera. Mi ne mensogas. Do, gis la revido, sinjoroj. Mi estas kontenta, ke mi renkontis vin, S-ro Poirot.”
Poirot proponis cigaredujon. “Sed eble vi preferas pipon?”
“Certe ne.” Li prenis unu kaj foriris. La tri viroj rigardis unu la alian.
“Vi opinias, ke li estas sincera?” demandis D-ro Constantine.
“Jes, jes. Mi konas tiun specon. Krome, gi estas rakonto facile kontrolebla.”
“Li donis al ni tre interesan atestajon,” diris S-ro Bouc.
“Ja, jes.”
“Malgranda viro, malhela, kun alt-tona voco,” diris S-ro Bouc penseme.
“Priskribo, kiu taugas al neniu en la trajno,” diris Poirot.
“Kaj nun,” diris Poirot kun ekbrilo en la okulo, “ni kontentigos la deziron de S-ro Bouc kaj vidos la italon.”
Antonio Foscarelli envenis en la mang-vagonon per rapida katsimila pasado. Lia vizago brilis. Gi estis tipa itala vizago, ridetanta kaj malpala. Li parolis la francan lingvon bone kaj flue kun nur eta fremda akcento.
“Via nomo estas Antonio Foscarelli?”
“Jes, sinjoro.”
“Mi vidas, ke vi estas nacianigita usonano?”
“Jes, sinjoro. Tio estas pli bona por mia komerco.”
“Vi estas agento por la automobiloj Ford?”
“Jes, sinjoro. Vi komprenos…” Fluparola klarigo sekvis. Post gia fino, io nekonata de la tri viroj pri Foscarelli, sajne ne estis grava. Li certe ne estis viro el kiu oni bezonis eltiri informon. Gi elsprucis. Lia afabla infana vizago brilis pro kontento kiam, post lasta elokventa gesto, li pauzis kaj visis la frunton per postuko.
“Vi do vidas,” li diris, “ke mi faras grandajn negocojn. Mi estas gisdata. Mi komprenas la arton de la vendado!”
“Vi estis en Usono dum la lastaj dek jaroj pli malpli?”
“Jes, sinjoro. Mi bone memoras la tagon en kiu mi trafis la sipon por iri al Usono – tiom malproksima! Mia patrino, mia fratineto…”
Poirot interrompis la amason da rememoroj.
“Dum via logado en Usono cu vi iam renkontis la murditon?”
“Neniam. Sed mi konas la specon. Ja, jes.” Li kraketis la fingrojn esprime. “Gi estas tre deca, tre bone vestita, sed sube gi estas tute malbona. Lau mia sperto mi dirus, ke li estis granda trompisto. Jen mia opinio.”
“Vi estas prava,” diris Poirot seke. “Rarchett estis Cassetti, la infanstelisro.”
“Kion mi diris al vi? Mi lernis legi la vizagon. Tio estas necesa. Nur en Usono oni instruas la gustan manieron vendi.”
“Vi memoras la aferon Armstrong?”
“Mi ne tute memoras. La nomo, jes? Gi estis knabino – infaneto – cu ne?”
“Jes, tre tragedia afero.”
La italo sajnis esti la unua persono heziti pri tiu vidpunkto.
“Nu, do, tiaj aferoj okazas,” li diris filozofe, “en granda civilizacio kia Usono…”
Poirot interrompis lin. “Cu vi iam renkontis anojn de la familio Armstrong?”
“Ne, mi pensas, ke ne. Estas malfacile diri. Mi donos al vi kelkajn ciferojn. Nur en la lasta jaro mi vendis…”
“Sinjoro, bonvolu resti ce la punkto priparolata.”