La manoj de la italo faris pardonpetan geston. “Mil pardonojn.”
“Diru al mi, mi petas, precize kion vi faris hierau nokte post la mango.”
“Plezure. Mi restis ce la tablo kiel eble plej longe. Tio estas pli amuza. Mi parolis kun la usonano ce mia tablo. Li vendas rubandojn por skribmasinoj. Poste mi reiris al mia kupeo. Gi estis malplena. La malafabla brito kiu kunokupas gin estis for ce lia mastro. Fine li revenis kun longa vizago kiel kutime. Li ne parolas – diras nur jes kaj ne. Malafabla raso, la angla – ne simpatia. Li sidis en la angulo, tre rekta, legante libton. Tiam venis la konduktoro por pretigi niajn litojn.”
“N-roj 4 kaj 5,” murmuris Poirot.
“Precize – la lasta kupeo. Mi havas la supran liton. Mi eniris gin. Mi fumis kaj legis. Mi pensis ke la anglo havas dentdoloron. Li eltiris botelon de medikamento kiu forte odoras. Li kusis en la lito kaj gemis. Baldau mi ekdormis, sed kiam mi vekigis li ciam gemas.”
“Cu vi scias, cu li forlasis la kupeon dum la nokto?”
“Mi pensas, ke ne. Mi certe audus tion. La lumo el la koridoro – oni automate vekigas, pensante ke estas pakaj-ekzameno ce iu landlimo.”
“Cu li iam parolis pri sia mastro? Cu li iam diris ion kontrau li?”
“Mi diris, ke li neniam parolis. Li ne estis simpatia. Fiso!”
“Vi fumas, lau via diro – pipon, cigaredojn, cigarojn?”
“Nur cigaredojn.”
Poirot proponis unu al li, kiun li akceptis.
“Cu vi iam estis en Chicago?” demandis S-ro Bouc.
“Jes, bela urbo – sed mi pli bone konas New York, Washington, Detroit. Vi estis en Usono? Ne? Vi devus iri, gi – ”
Poirot metis paperfolion antau li.
“Bonvolu subskribi gin, kaj meti vian dauran adreson.”
La italo skribis gin. Tiam li levigis – lia rideto ciam afabla.
“Jen cio? Vi ne plu bezonas min? Bonan tagon, sinjoroj. Mi volas, ke ni povu eliri el la nego. Mi havas renkontigon en Milano…” Li neante skuis la kapon. “Mi perdos tiun komercon.”
Li foriris. Poirot rigardis sian amikon.
“Li estis dum longa tempo en Usono,” diris S-ro Bouc, “kaj li estas italo, kaj italoj uzas pikilojn! Kaj ili terure mensogas! Mi ne amas italojn.”
“Tion oni povas vidi,” diris Poirot ridetante. “Povas esti, ke vi estas prava, sed mi indikos al vi, mia amiko, ke estas nenia atesto kontrau li.”
“Kaj kio pri la psikologio? Cu la italoj ne kutimas pikegi?”
“Certe,” diris Poirot. “Precipe dum kvereloj. Sed ci tiu estas tute alispeca krimo. Mi havas ideon, mia amiko, ke la nuna estas krimo zorge pripensita kaj farita. Gi ne estas – kiel mi diru gin? –
Li prenis la du lastajn pasportojn kaj diris. “Ni vidu nun F-inon Mary Debenham.”
Kiam Mary Debenham envenis la mang-vagonon si konfirmis la antauan opinion de Poirot pri si.
Si estis tre nete vestita per nigra kostumo kun griza bluzo, kaj la ondoj de sia malhela hararo estis ordaj kaj belaj. Sia maniero estis same trankvila. Si sidis kontrau Poirot kaj S-ro Bouc kaj demande rigardis ilin.
“Via nomo estas Mary Hermione Debenham, kaj vi havas dudek ses jarojn?” diris Poirot.
“Jes.”
“Angla?”
“Jes.”
Cu vi estos tiel afabla, fraulino, kiel skribi vian dauran adreson sur ci tiun paperon?”
Si tion faris. Sia skribo estis klara kaj legebla.
“Kaj nun, fraulino, kion vi povas diri al ni pri la hieraua afero?”
“Mi opinias, ke mi povas diri nenion al vi. Mi enlitigis kaj dormis”
“Cu malgojigas vin, fraulino, ke krimo okazis en ci tiu trajno?”
La demando videble estis neatendita. Siaj grizaj okuloj iom malfermigis.
“Mi ne tute komprenas vin.”
“La demando estis tute simpla, fraulino. Mi rediros gin. Cu multe malgojigas vin, ke krimo okazis en ci tiu trajno?”
“Mi vere ne pensis pri gi lau tiu vidpunkto. Ne, mi ne povas diri, ke mi estas malgojigita.”
“Krimo – tio estas ordinara afero al vi, cu?”
“Kompreneble gi estas malagrabla afero,” diris Mary Debenham trankvile.
“Vi estas tre anglo-saksa, fraulino. Vi ne sentas emocion.”
Si iomete ridetis. “Mi bedauras, ke mi ne povas esti histeria por pruvi mian sentemon. Ciuokaze, personoj mortas ciutage.”
“Ili mortas, jes. Sed murdo estas iom pli malofta.”
“Certe.”
“Vi ne konis la murditon?”
“Mi vidis lin la unuan fojon kiam mi tagmangis hierau.”
“Kaj kiamaniere li impresis vin?”
“Mi apenau rimarkis lin.”
“Li ne impresis vin kiel malbonega persono?”
Si iomete levis la sultrojn. “Vere, mi ec ne pensis pri li.”
Poirot atente rigardis sin. “Vi estas, mi opinias, iom malestima pri la maniero lau kio mi faras mian demandaron,” li diris kun ekbrilo en la okuloj. “Ne tiel, vi pensas, oni kondukus anglan enketon. Tie cio estus ordigita, kaj oni parolus nur pri la faktoj. Sed mi havas propran metodon. Mi unue rigardas mian atestanton, mi decidas pri lia au sia karaktero, kaj laue faras miajn demandojn. Antau minuto mi faris demandojn al sinjoro, kiu volis diri al mi siajn ideojn pri ciu temo. Nu, tian personon mi devigas resti ce la punkto priparolata. Mi volas, ke li respondu jes au ne, ci tio au tio. Poste, vi venis. Mi tuj rimarkas, ke vi estos orda kaj sistema. Vi parolos nur pri la nuna afero. Viaj respondoj estos malongaj kaj trafaj. Kaj car, fraulino, la homa naturo estas kontrauema, mi faras al vi tute malsimilajn demandojn. Mi demandas al vi, kion vi
“Se vi pardonos al mi la diron, gi sajnas al mi malsparo de tempo. Cu au ne la vizago de S-ro Ratchett placis al mi ne sajnas al mi esti fakto, kiu helpos vin eltrovi kiu murdis lin.”
“Cu vi scias la veran nomon de S-ro Ratchett, fraulino?”
Si kapjesis. “S-ino Hubbard diris tion al ciu.”
“Kaj kion vi opinias pri la afero Armstrong?”
“Gi estis tute abomena,” diris la fraulino fervore.
Poirot penseme rigardis sin.
“Vi veturas de Bagdad, mi kredas, F-ino Debenham?”
“Jes.”
“Al Londono?”
“Jes.”
“Kion vi faris en Bagdad?”
“Mi estis guvernistino por du infanoj.”
“Cu vi reiros al tiu ofico post via libertempo?”
“Mi ne estas certa.”
“Kial?”
“Bagdad estas malproksima. Mi preferus oficon en Londono, se mi povus tion trovi.”
“Mi komprenas. Mi pensis, ke eble vi iras por edzinigi.”
F-ino Debenham ne respondis. Si levis la okulojn kaj rigardis Poirot rekte en la vizago. La rigardo videble