Jen fakto unu.”
“Mi akceptas vian aserton – mi akceptas gin,
Hercule Poirot tute ne ofendigis. Li trankvile daurigis: “Mi nuntempe ne parolos pri certaj strangajoj, kiujn D-ro Constantine kaj mi jam priparolis. La dua grava fakto, miaopinie, estas la
“Tio estas unu el la malmultaj aferoj, kiujn ni scias,” diris S-ro Bouc. “La krimo okazis je kvarono post la unua hodiau matene. Cio indikas tion.”
“Ne
“Mi gojas, ke vi almenau konsentas pri tio.”
Poirot trankvile daurigis, malgrau la interrompo.
“Ni havas antau ni tri eblecojn:
“Unu: Ke la krimo okazis, kiel vi diras, je kvarono post la unua. Tion subtenas la atesto de la poshorlogo, la atesto de S-ino Hubbard, kaj la atesto de la germanino, Hildegarde Schmidt. Gi akordigas kun la atesto de D-ro Constantine.
“Dua ebleco: La krimo okazis pli malfrue, kaj la atesto de la poshorlogo estis intence falsigita.
“Tria ebleco: La krimo okazis pli frue, kaj la atesto estis same falsigita.
“Nu, se ni akceptas la unuan eblecon kiel la plej versajnan kaj tiun plej bone subtenatan de la atestaro, ni devas ankau akcepti kelkajn rezultantajn faktojn. Por komenco, se la krimo okazis je kvarono post la unua, la murdinto ne povis forlasi la trajnon, kaj la demando levigas: Kie li estas? Kaj
“Ni ekzamenu zorge la atestaron. Ni unue audis pri la ekzisto de tiu viro – la malgranda, malhela viro kun virina voco – de la viro Hardman. Li diris, ke Ratchett parolis al li pri tiu persono, kaj dungis lin por serci lin. Ne estas
“Kio al mi estas plej interesa en la nuna afero estas, ke ni ne havas la faciligojn ce la dispono de la polico. Ni ne povas esplori la fidindecon de ci tiuj personoj. Ni devas fidi nur al la dedukto. Por mi tio estas multe pli interesa. Ne estas rutina laboro. Gi estas afero de la intelekto. Mi demandas al mi, ‘Cu ni povas akcepti tion, kion Hardman diris pri si?’ Mi faras mian decidon kaj mi respondas ‘Jes.’ Mi opinias, ke ni
“Vi fidas al la intuicio?” diris D-ro Constantine.
“Tute ne. Mi rigardas la kredeblecojn. Hardman veturas kun falsa pasporto – pro tio, li estas tuj suspektinda. La unua afero, kion faros la polico post sia alveno, estos deteni Hardman kaj telegrafi por eltrovi cu li diris la veron pri si. Estos malfacile por multaj el la pasageroj pruvi siajn identecojn; en multaj kazoj kredeble oni ne provos, precipe car sajnas esti nenio suspektinda pri ili. Sed rilate al Hardman la afero estas simpla. Au li estas tiu, kiun li diris, au li ne estas. Pro tio, mi diras ke cio montrigos en bona ordo.”
“Vi do senkulpigis lin?”
“Tute ne. Vi miskomprenas min. Povas esti, ke ec usona detektivo povas havi proprajn motivojn instigi sin murdi Ratchett. Ne, mi diras nur ke miaopinie ni
“Kio estas tio?”
“La fakto, ke kaj Kolonelo Arbuthnot kaj Hector MacQueen diris, ke la konduktoro preterpasis sian kupeon. Ili supozis la fakton negrava, sed, sinjoroj,
“Do, ci tiu rakonto, la diro pri malgranda, malhela viro kun virina voco, kaj vestita per Wagon Lit uniformo, estas subtenata de la atesto – rekta au nerekta – de kvar atestantoj.”
“Unu eta punkto,” diris D-ro Constantine. “Se la rakonto de Hildegarde Schmidt estas vera, kial la vera konduktoro ne diris, ke li vidis sin kiam li venis por respondi al la sonorilo de S-ino Hubbard?”
“Mi opinias, ke tio estas facile klarigebla. Kiam li alvenis por respondi al S-ino Hubbard, la servistino estis en la kupeo kun sia mastrino. Kiam si fine reiris al sia kupeo, la konduktoro estis en la kupeo kun S-ino Hubbard.”
S-ro Bouc estis senpacience atendinta gis ili finis la interparoladon.
“Jes, jes, mia amiko,” li diris al Poirot. “Sed aprobante vian singardemon, vian metodon antaueniri unu pason post alia, mi opinias ke gis nun vi ne menciis la plej gravan punkton. Ni ciuj konsentas, ke ci tiu persono ekzistas. La punkto estas –
Poirot admonante skuis la kapon.
“Vi eraras. Vi inklinas meti la caron antau la cevalo. Antau ol demandi al mi ‘Kien malaperis la viro?’ Mi demandas al mi ‘Cu tia viro vere ekzistis?’ Car, vi komprenos, se la viro estus inventajo – fabrikajo – tiom pli facile oni povus malaperigi lin. Mi do provas unue pruvi, ke vere estas tia karna persono.”
“Kaj decidinte ke estas tia persono – kie li estas nun?”
“Estas nur du respondoj,
“Tio estas ideo,” diris S-ro Bouc, lia vizag-esprimo pli kontenta. Sed gi nubkovrigis denove. “Sed estas unu kontrauajo…”
Poirot finis la frazon por li.
“La alteco de la viro. Tion vi intencis diri. Kun la escepto de la servisto de S-ro Ratchett, ciuj la pasageroj estas grandaj viroj – la italo, Kolonelo Arbuthnot, Hector MacQueen, Grafo Andrenyi. Nu, tio lasas por ni la serviston – ne tre versajna solvo. Sed estas alia ebleco. Memoru la ‘virinan’ vocon. Tio donas al ni alternativon. La viro povas esti alivestita kiel virino au li povas
“Sed kredeble Ratchett scius…”
“Eble li
“Tio estas ebleco,” diris S-ro Bouc. “Sed…”
“Atendu, mia amiko, mi opinias, ke mi devus nun diri al vi pri kelkaj malakordajoj rimarkitaj de D-ro Constantine.”
Li parolis detale pri la konkludoj faritaj de li kaj la kuracisto pro la karaktero de la vundoj de la murdito. S-ro Bouc gemis kaj ree metis la kapon inter la manojn.
“Mi scias,” diris Poirot kunsenteme. “Mi scias precize kiel vi sentas. La kapo kirligas, cu ne?”
“La tuta afero estas fantazio,” ekkriis S-ro Bouc.
“Precize. Gi estas absurda – nekredebla – gi ne povas esti. Tiel mi ankau parolis. Malgrau tio,
“Gi estas frenezeco.”
“Cu ne? Gi estas tiel freneza, mia amiko, ke kelkfoje la sento ke gi estas tute simpla genas min… Sed tiu estas nur unu el miaj ideoj…”
“Du murdistoj,” gemis S-ro Bouc. “Kaj en la Orienta Ekspreso.” La penso preskau plorigis lin.
“Kaj nun ni faru la fantazion pli fantazia,” diris Poirot gaje. “Hierau nokte estis du misteraj fremduloj en la trajno. Estis la Wagon Lit konduktoro priskribita de S-ro Hardman, kaj vidita de Hildegarde Schmidt, Kolonelo Arbuthnot, kaj S-ro MacQueen. Estis ankau virino en ruga kimono – alta maldika virino – vidita de Pierre Michel, de F-ino Debenham, de S-ro MacQueen, kaj de mi – kaj flarita, oni povas diri, de Kolonelo Arbuthnot! Kiu si estis?