Neniu en la trajno konsentas ke si havas skarlatan kimonon. Si, ankau, malaperis. Cu si estis la sama persono kiel la falsa Wagon Lit konduktoro? Au cu si estis tute aparta personeco? Kie ili estas, tiuj du? Kaj, pasante, kie estas la Wagon Lit uniformo kaj la skarlata kimono?”
“Ha! Tio estas io konkreta.” S-ro Bouc vigle eklevis sin. “Ni devas traserci la pakajojn de la pasageroj. Jes, tio estos io.”
Poirot ankau levigis. “Mi antaudiros ion,” li diris.
“Vi scias, kie ili estas?”
“Mi havas ideon.”
“Kie, do?”
“Vi trovos la skarlatan kimonon en pakajo de unu el la viroj kaj vi trovos la uniformon de la Wagon Lit konduktoro en la pakajo de Hildegarde Schmidt.”
“Hildegarde Schmidt. Vi opinias….”
“Ne kion vi pensas. Mi tiel diros gin. Se Hildegarde Schmidt estas kulpa, la uniformo
“Sed kiel…” komencis S-ro Bouc kaj haltis.
“Kio estas tiu bruo, kiu alproksimigas?” li diris. “Gi similas funkciantan lokomotivon.”
La bruo alproksimigis. Gi konsistis el alttonaj krioj kaj protestoj en virina voco. La pordo ce la fino de la mang-vagono malfermigis. S-ino Hubbard brurapidis enen.
“Estas tro terure,” si ekkriis. “Estas tro terure. En mia spongo-saketo. Mia spongo-saketo! Trancilego – sangokovrita.”
Kaj, subite falante antauen, si svenis peze sur la sultron de S-ro Bouc.
Rapide S-ro Bouc formetis la svenantan sinjorinon, tiel ke sia kapo estis sur la tablo. D-ro Constantine alvokis unu el la mang-servistoj, kiu kurante alvenis.
“Tenu sian kapon tiel,” diris la kuracisto. “Se si rekonsciigus, donu al si iom da brando. Vi komprenas?”
Tiam li rapidiris post la du aliaj. Li nur interesigis pri la krimo – li havis nenian intereson pri svenantaj mezagaj virinoj.
Estas eble, ke pro tiu metodo S-ino Hubbard rekonsciigis pli rapide ol si farus alie. Kelkajn minutojn poste si sidis kaj trinketis brandon el glaso proponita de la servisto, kaj paroladis.
“Mi tute ne povas diri kiel terura gi estis. Mi supozas, ke neniu en la trajno povas kompreni miajn sentojn. De post infaneco, mi ciam estas tre tre sentema. La nura ekvido de sango – uh – ec nun mi nauzigas kiam mi pensas pri gi.”
La servisto denove proponis al si la glason.
“Cu vi opinias, ke mi devus? Mi estas tutviva kontrau-alkoholulino. Mi neniam trinkas alkoholajojn. Ciuj miaj parencoj estas kontrau-alkoholuloj. Tamen, car ci tiu estas nur medikamenta…” Si ree trinketis.
Intertempe Poirot kaj S-ro Bouc, sekvata de D-ro Constantine, rapidis el la mang-vagono kaj laulonge de la koridoro de la Istanbul-vagono gis la kupeo de S-ino Hubbard. Sajne ciu veturanto en la trajno estis ekster la pordo. La konduktoro, kun genata esprimo sur la vizago, fortenis ilin.
“Ne estas io por vidi”, li diris, kaj ripetis la frazon en kelkaj lingvoj.
“Bonvolu permesi ke mi eniru,” diris S-ro Bouc. Preterpasinte la obstrukcantajn pasagerojn, li eniris la kupeon, Poirot tuj post li.
“Mi gojas, ke vi venis, sinjoro,” diris la konduktoro gemspirante. “Ciu provis eniri. La usonanino – kiel si kriegis –
Li aldonis, kun mangesto: “
Granda kaucuka spongo-saketo pendis sur la turnilo de la pordo kiu permesas eniron en la apudan kupeon. Sur la planko sub gi, tie, kien gi falis el la mano de S-ino Hubbard, estis rekt-klinga ponardo – malmultekosta objekto, sajn-orienta, kun reliefa tenilo kaj pintiganta klingo.
Poirot zorge manlevis gin.
“Jes,” li murmuris. “Ne estas eraro. Jen nia mankanta murdilo – cu ne, doktoro?”
La kuracisto ekzamenis gin.
“Vi ne bezonas esti tiel zorgema,” diris Poirot. “Ne estos fingromarkoj sur gi krom tiuj de S-ino Hubbard.”
La ekzameno de Constantine ne okupis longan tempon. “Sendube gi estas la murdilo,” li diris. “Gi povus esti uzata por ciu el la vundoj.”
“Mi petegas vin, mia amiko, ne diru tion.”
La kuracisto aspektis surprizita.
“Ni jam havas tro da koincidoj. Du personoj decidis pikegi S-ron Ratchett hierau nokte. Estus tre eksterordinare se ambau el ili elektus uzi la saman murdilon.”
“Rilate al tio, la koincido eble ne estas tiel eksterordinara kiel gi sajnas esti,” diris la kuracisto. “Miloj de tiuj sajn-orientaj ponardoj estas fabrikitaj kaj senditaj al la bazaroj en Istanbul.”
“Vi iomete konsolas min, sed nur iomete,” diris Poirot.
Li penseme rigardis la pordon antau li, poste, deprenante la spongo-saketon, li provis turni la turnilon. La pordo restis firma. Cirkau tridek centimetroj super la turnilo estis la pordriglilo. Poirot eltiris la riglilon kaj denove provis, sed la pordo ankorau restis firma.
“Ni slosis gin de la alia flanko, vi memoras,” diris la kuracisto.
“Tio estas vera,” diris Poirot distrigeme. Li sajnis pensi pri io alia. Lia frunto estis sulkigata kvazau pro perpleksigo.
“Gi akordigas, cu ne?” diris S-ro Bouc. “La viro trapasis ci tiun kupeon. Fermante la pordon malantau li, li palpas la spongo-saketon. Ideo venas al li, kaj li rapide enmetas la sang-makulitan trancilon. Poste, ne sciante ke li vekis S-inon Hubbard, li eliras per la alia pordo en la koridoron.”
“Kiel vi diris,” murmuris Poirot. “Tiel gi devis okazi.” Sed la perpleksa esprimo ne malaperis de lia vizago.
“Kio estas?” demandis S-ro Bouc. “Estas io, cu ne, kio ne kontentigas vin?”
Poirot rapide ekrigardis lin. “Vi ne rimarkis la saman aferon? Ne, videble ne. Nu, gi estas negrava afero.”
La konduktoro rigardis en la kupeon. “La usonanino revenas.”
D-ro Constantine aspektis iom kulpa. Li sentis, ke li traktis S-inon Hubbard iom malgentile. Sed si ne riprocis lin. Si koncentrigis sian atenton sur alia afero.
“Mi intencas malkase diri ion,” si senspire diris kiam si alvenis en la pordejon. “Mi ne plu restos en ci tiu kupeo! Nu, mi ne dormus en gi hodiau nokte se vi donus al mi milionon da dolaroj.”
“Sed, sinjorino…”
“Mi scias, kion vi intencas diri, kaj mi diras al vi nun, ke mi ne faros tion. Mi preferus sidi la tutan nokton en la koridoro.”
Si komencis plori. “Se mia filino nur scius – se si povus vidi min nun…”
Poirot interrompis decide. “Vi miskomprenas, sinjorino. Via postulo estas tute justa. Vian pakajaron oni tuj metos en alian kupeon.”
S-ino Hubbard mallevis sian postukon. “Cu estas tiel? Nu mi jam sentas min pli komforta. Sed cu la vagono ne estas tute plena, krom se unu el la sinjoroj…”
S-ro Bouc parolis. “Oni movos vian pakajaron el ci tiu vagono. Vi havos kupeon en la apuda vagono, kiun oni kunligis en Beograd.”
“Do, tio estas bonega. Mi ne estas eksterordinare nervoza virino, sed dormi en tiu kupeo apud senviva viro…” Si tremetis. “Gi tute frenezigus min.”
“Michel,” vokis S-ro Bouc. “Transmovu ci tiun pakajaron en liberan kupeon en la Ateno-Pariza vagono.”
“Jes, sinjoro – la sama kiel ci tiu – la n-ro 3?”