Hardman forturnis sin por elrigardi la negon dum minuto. “Eble vi pravas, S-ro Poirot,” li diris. “Sed mi supozas, ke ciu nacio preferas la proprajn fraulinojn.”

Li momente fermis la okulojn, kvazau la negbrilo dolorigas ilin.

“Iom blindetiga, cu ne?” li diris. “Nu, sinjoroj, ci tiu afero maltrankviligas miajn nervojn. Murdo, kaj la nego, kaj cio, kaj nenio okazanta. Oni povas fari nenion por pasigi la tempon. Mi satus ekfari ion pri iu au io.”

“La vera okcidenta rapidemo,” diris Poirot kun rideto.

La konduktoro remetis la valizojn, kaj ili iris al la apuda kupeo. Kolonelo Arbuthnot sidis en angulo fumante pipon kaj legante revuon.

Poirot klarigis sian celon. La kolonelo ne malkonsentis. Li havis du pezajn ledajn kofrojn. “La ceteraj pakajoj estas senditaj per la mara vojo,” li klarigis.

Kiel multaj soldatoj la kolonelo estis bona pakanto. La trarigardo de liaj pakajoj bezonis nur kelkajn minutojn. Poirot rimarkis paketon da pip-purigiloj.

“Vi ciam uzas la saman specon?” li demandis.

“Kutime. Se mi povas akiri ilin.”

“Ha!” Poirot kapjesis. Ci tiuj pip-purigiloj precize similis tiun, kiun li trovis sur la planko en la kupeo de la murdito. D-ro Constantine tion diris, kiam ili denove estis en la koridoro.

Tout de meme,” murmuris Poirot, “mi povas apenau kredi gin. Gi ne estas lau lia karaktero, kaj dirinte tion vi estas dirinta cion.”

La pordo de la apuda kupeo estis fermita. Gi estis tiu okupata de Princino Dragomiroff. Ili frapis ce la pordo, kaj la malalta voco de la princino vokis, “Entrez.”

S-ro Bouc parolis. Klarigante ilian celon, li estis tre respekta kaj gentila. La princino silente auskultis ilin, sia buf-simila vizago tute serena.

“Se gi estas necesa, sinjoroj,” si trankvile diris kiam li finigis, “jen cio. Mia servistino havas la slosilojn. Si prizorgos gin kun vi.”

“Cu via servistino ciam portas la slosilojn, sinjorino?” demandis Poirot.

“Certe, sinjoro.”

“Kaj se dum nokto ce landlimo la doganistoj postulus, ke valizo estu malfermata?”

La maljunulino levis la sultrojn. “Tio estus neatendata, sed tiuokaze la konduktoro venigus sin.”

“Do, vi absolute fidas sin, sinjorino?”

“Mi jam diris tion al vi,” kviete diris la princino. “Mi ne dungas personojn al kiuj mi ne fidas.”

“Jes,” penseme diris Poirot. “Fido estas grava en la nunaj tagoj. Estas pli bone havi ce si hejmecan virinon fidindan ol pli laumodan servistinon – ekzemple bone-vestitan parizaninon.”

Li rimarkis, ke la malhelaj inteligentaj okuloj fikse rigardis lian vizagon.

“Precize kion vi sugestas, S-ro Poirot?”

“Nenion, sinjorino. Mi? Nenion.”

“Tamen, jes. Vi opinias, cu ne, ke mi devus havi laumodan francinon por prizorgi min?”

“Tio estus, eble, pli laukutima, sinjorino.”

Si neante skuis la kapon. “Schmidt amegas min.”Sia voco malrapide diris la vortojn. “Amo – tio ne estas pagebla.”

La germanino alvenis kun la slosiloj. La princino parolis al si per sia propra lingvo, dirante ke si malfermu la pakajojn kaj helpu al la sinjoroj. Si mem restis en la koridoro, rigardante la negon, kaj Poirot restis kun si dum S- ro Bouc trasercis la pakajojn. Si rigardis lin kun severa rideto.

“Nu, sinjoro, cu vi ne deziras vidi la enhavon de miaj valizoj?”

Li kapneis. “Sinjorino, gi estas nur formalajo.”

“Cu vi estas tute certa?”

“Pri vi, jes.”

“Kvankam mi konis kaj amis Sonia Armstrong. Do, kion vi opinias? Ke mi ne malpurigus miajn manojn per la murdo de tia malbonegulo kia la viro Cassetti? Nu, eble vi pravas.”

Si silentis dum mallonga tempo, kaj poste diris: “Cu vi scias, kion mi satus fari al tia viro? Mi satus ordoni al miaj servistoj: ‘Skurgu ci tiun viron gismorte kaj forjetu lin sur la rubejon.’ Tiamaniere oni agis kiam mi estis juna, sinjoro.”

Ankorau li ne parolis, sed atente auskultis. Si rigardis lin per subita vigleco.

“Vi ne diras ion, S-ro Poirot. Pri kio vi pensas, mi scivolas?”

Li rekte rigardis sin. “Mi opinias, sinjorino, ke via forto apartenas al via volo – ne al via brako.”

Si rigardis siajn maldikajn nigre-vestitajn brakojn, finigantajn per ungo-similaj flavaj manoj kun ringoj sur la fingroj.

“Tio estas vera,” si diris. “Mi havas nenian forton en ci tiuj. Mi ne scias, cu mi estas malgoja au goja.”

Tiam si abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn.

La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc. “Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” si diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen cio.”

“Vi estas tre afabla, sinjorino.”

Si iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc pauzis kaj gratis la kapon.

“Diablo!” li diris. “Ci tio povas esti gena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakajaro estas libera de ciu devo.”

“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”

“Mi scias tion. Malgrau tio – ni ne deziras vidi komplikajojn.”

“Ne genu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”

“Si estas vere sinjoreca. Ci tiuj du estas ankau de la sama socia rango, sed la grafo sajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero plicagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Cio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku genajon por mi?”

“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ciuokaze, ni faru la provon.”

Kaj, antau ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ce la pordo de n-ro 13. Voco el interne alvokis, “Envenu.”

La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante jurnalon. La grafino kussidis en la kontraua angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantau sia kapo, kaj si sajnis esti dorminta.

“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudigon. Ni nun trasercas ciujn pakajojn en la trajno. Generale, gi estas nura formalajo, sed necesas ke ni faru gin. S-ro Bouc sugestas, ke car vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetigi je tia sercado.”

La grafo pensis dum momento.

“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne satus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakajojn same kiel tiujn de la aliaj pasageroj.”

Li turnis sin al sia edzino.

“Vi ne kontraustaras tion, mi esperas, Elena?”

“Tute ne,” diris la grafino senhezite.

Rapida kaj iom indiferenta traserco sekvis. Poirot sajnis provi kasi sian embarason per multaj sencelaj diroj, kiel:

“Jen tute malseka etikedo sur via kofro, sinjorino,” kiam li mallevis bluan keston kun parafo kaj kroneto sur gi.

La grafino ne respondis. Efektive, si sajnis esti tedita de la tuta afero, restante en la angulo, rigardante el la fenestro dum la viroj trasercis sian pakajaron en la apuda kupeo.

Poirot finis sian sercon malfermante la etan srankon super la lavujo, kaj rigardante gian enhavon – spongo, vizag-kremo, pudro, kaj boteleto kun la indiko “trionalo”.[5]

Tiam, post gentilaj diroj ambauflanke, la sercantoj foriris. La kupeo de S-ino Hubbard, tiu de la murdito, kaj tiu de Poirot sekvis, kaj ili alvenis al la dua-klasaj kupeoj. La unua, n-roj 10, 11, estis okupata de Mary Debenham, kiu legis libron, kaj Greta Ohlsson, kiu dormis sed vekigis kiam ili eniris.

Poirot rediris sian formulon. La svedino sajnis esti maltrankviligita, Mary Debenham indiferenta. Poirot

Вы читаете Murdo en la Orienta ekspreso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату